Cardaillac
Cardaillac | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 46057 [+] | ||
Poŝtkodo | 46100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 622 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 34 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 41′ N, 2° 0′ O (mapo)44.681.9969444444444Koordinatoj: 44° 41′ N, 2° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 375 m [+] | ||
Areo | 18,1 km² (1 810 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cardaillac [+] | |||
Cardaillac ([kardAljak] 44°41'N, 2°00'E Mapo) estas vilaĝo 9 km nord-okcidente de Figeac, en departemento Lot. Ĉ 500 loĝantoj.
Situanta lime de du regionetoj Limargue ([limArg'] kulturriĉa) kaj Ségala ([segalA] malriĉa sekal- kaj kaŝtan-produktanta), Cardaillac havas riĉan mezepokan heredaĵon kaj estas unu el la Les plus beaux villages de France (Plej belaj vilaĝoj en Francio). Ĝia nomo jam aperas en la 8-a jarcento. Kavaliro Bertrand alprenis la nomon Cardaillac kiam la reĝo Pipino la Malalta konfidis al li tiujn terojn.
Fortikaĵo ekkonstruiĝis en 1064 sur roka supraĵo laŭ ordono de Hugues barono de Cardaillac. El tiuj hodiaŭ ankoraŭ staras tri turoj el la 13-a jarcento. En 1188 ĝi eltenis atakon de Rikardo Leonkora iĝonta poste Reĝo de Anglio.
Cardaillac estis en la protestanta kampo dum la Religia enlanda milito. La vilaĝo entuziasme bonvenigis la Francan Revolucion.
Je la 11-a de majo 1944 tri junuloj estis mortpafitaj de la divizio Das Reich kiu poste neniigis la tutan loĝantaron de la vilaĝo Oradour-sur-Glane.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cardaillac Arkivigite je 2005-11-08 per la retarkivo Wayback Machine franclingva artikolo, historia prezenteto.
- Cardaillac en Les plus beaux villages de France
- Nobela familio Cardaillac Arkivigite je 2007-01-04 per la retarkivo Wayback Machine (franclingve)