Braunsbach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schwäbisch Hall kaj en la distriktaroStutgarto de la federacia landoBaden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2574 loĝantojn sur areo de 52,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km². La blazono de la komunumo cetere bildigas betonan ponton de aŭtoŝoseo - nekutima motivo por blazono: la ponto de la germana aŭtovojo A6 transpontas la valon de la rivero Kocher kaj vaste videblas el la komunuma teritorio.
Fine de majo 2016 la komunumo katastrofe inundiĝis fare de la tri lokaj riveretoj: plurajn metrojn alta ondo el akvo, koto, dompartoj kaj aliaj konstrueroj, inunditaj aŭtoj, arbotrunkoj kaj aliaj kunportitaj objektoj ŝoviĝis tra la loĝloko kaj kaŭzis amasajn detruojn. La ĉefpaĝo kaj monata kroniko ankaŭ de la esperantlingva vikipedio resume menciis la fortegajn inundojn, sed kompreneble aliaj amaskomunikiloj kaj ankaŭ privataj forumoj kiel la retejo youtube povis vidigi plia detalajn impresojn.