Brétigny-sur-Orge
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bretigny |
Brétigny-sur-Orge | |||
---|---|---|---|
Urbodomo de Brétigny-sur-Orge.
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pariza Regiono | ||
Departemento | Essonne | ||
Arondismento | Palaiseau | ||
Kantono | Brétigny-sur-Orge (ĉefurbo) | ||
INSEE kodo | 91103 [+] | ||
Poŝtkodo | 91220 | ||
Kodo laŭ INSEE | 91103 | ||
Retpaĝaro | http://www.bretigny91.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Bernard Decaux 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 650 (1999) | ||
Loĝdenso | 1 487 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 37′ N, 2° 19′ O (mapo)48.6102777777782.3086111111111Koordinatoj: 48° 37′ N, 2° 19′ O (mapo) | ||
Alto | De 41 al 97 m | ||
Areo | 14,56 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brétigny-sur-Orge [+] | |||
Brétigny-sur-Orge estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Essonne kaj en la Pariza Regiono. Ĝi havas proksimume 22.000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Brétignolais.
Brétigny-sur-Orge estas ofte rigardata kiel unu el la luliloj de aviado. Troviĝas ekzemple en la komunumo prototipbazo por aviadiloj, centro pri aeronaŭtika medicino, eŭropa agentejo pri aera kontrolo, ktp...
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo Saint-Pierre, menciita ekde 1030, estis pligrandigita dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj kaj multege suferis pro la Centjara milito. Ĝi estis agnoskita kiel historia monumento en 1977.
La malaperinta kastelo de la landsinjoroj de Brétigny estis starigita je la komenco de la 17-a jarcento. Sed la konstruaĵo estis forlasita ĉirkaŭ la jaro 1760, kiam ĝiaj loĝantoj transloĝiĝis al Marolles-en-Hurepoix. La kastelo estis detruita je la komenco de la 19-a jarcento.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Essonne
- Listo de urboj de Francio
- Brétigny (stacidomo)
- Fervoja akcidento de Brétigny-sur-Orge en 2013