Binche
Aspekto
Binche | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
municipo en Belgio urbo de Belgio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Henegovio | ||
Poŝtkodo | 7130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 33 445 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 525 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 24′ N, 4° 9′ O (mapo)50.44.15Koordinatoj: 50° 24′ N, 4° 9′ O (mapo) | ||
Areo | 61,48 km² (6 148 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Binche [+] | |||
Binche [beŝ] estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1825. Komence de januaro 2016 ĝi havis 33 445 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Thuin.
Ekde 1977 la municipoj Bray, Waudrez, Buvrinnes, Epinois, Leval-Trahegnies, Péronnes kaj Ressaix apartenas al Binche, la ĉefa municipo.
Binche havas la plej bone konservitan urbomuron de Belgio. Ĝi konstruiĝis dum la 13-a jarcento kaj apartenas al la dua remparo de la urbo. Binche havas famon ankaŭ pro sia karnavalo, kiu en 2003 estis agnoskata de UNESCO, kiel "Ĉefverko de parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/06, paĝo 16: Fama karnavalo en Binche verkita de Maxime Lechien.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo france
- Retpaĝo pri la karnavalo france
- La 26 tradiciaj muzikaĵoj de la Karnavalo Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine france
|