Saltu al enhavo

Belvedero Erzsébet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belvedero Erzsébet
turo
belvedero Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Frigyes Schulek vd
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 31′ 5″ N, 18° 57′ 33″ O (mapo)47.51805555555618.959166666667Koordinatoj: 47° 31′ 5″ N, 18° 57′ 33″ O (mapo)
Belvedero Erzsébet (Budapeŝto)
Belvedero Erzsébet (Budapeŝto)
DEC
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Situo de Belvedero Erzsébet
Map
Belvedero Erzsébet
vdr

Belvedero Erzsébet (origine hungare: Erzsébet-kilátó) estas la plej alta punkto de Budapeŝto, tial oni konstruis ĉi tien belvidejon, kiu iĝis tuj populara.

Vido al la belvedero
Aerfoto pri la belvedero

La plej alta monto en Budapeŝto estas Monto János 527 m-ojn alta. En nekonata jaro estis konstruita ligna elvidturo sur la montopinto, kien oni ekskursis multe da budapeŝtanoj kaj aliaj turistoj. Inter ili menciindas Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, kiu trifoje vizitis la montopinton en 1882. En 1908 la elvidturo estis malkonstruita kaj oni konstruis la nun videblan imponan turon laŭ plano de Frigyes Schulek. La belvedero estis malfermita en 1910, poste ĝi funkcias kontinue. La nomdonanto evidente estis reĝino Elizabeto. Pli frue en 1884 oni metis tien memorigŝtonon pri Elizabeto. Komence la turo estis ankaŭ meteologia stacio kaj en la teretaĝo turgardisto loĝis.

En 1931 ĉe ĉirkaŭaĵo de la turo oni establis benkojn kaj vojojn. Granda ruĝa stelo estis sur pinto de la belvedero, sed tio kaŭzis statikajn damaĝojn, tial estis tempo, kiam la plej supra parto estis nevizitebla. Plenaj renovigaj laboroj okazis inter 2001-2005, poste en la turo estas videbla ankaŭ muzeeto pri la turhistorio. Menciindas, ke en Budapeŝto en tiu konstruaĵo ricevis ornamlumon.

Interne kafejeto funkcias, iam ekstere ankaŭ subĉiela restoracio.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

Stilo de la konstruaĵo estas la novromaniko. Ĝi staras sur ronda fundamento kaj konstruiĝis el kalkoŝtonoj. La turo estas 23,5 m alta kaj 100 ŝtupoj kondukas al la supro. Ĉe la bazo la perimetro estas 53 metroj, pli supre ĝi reduktiĝas, kiel la konuso.

Teorie estas videbla la plena Budapeŝto, kio ne ĉiam sukcesas pro la malpura aero.

Bildoj pri Belvedero Erzsébet
Interna parto
Interna koridoro
Ekstera ŝtuparejo
La supro
Memortabulo
Iama ruĝa stelo


Estas preteriranta vojo por aŭtoj, poste necesas perpieda iro. La montopinto estas renkontejo de turistaj vojetoj (tra la arbaro). La supra finhaltejo de ŝvebilo situas tre proksime, krome la infana fervojeto (origina pionira fervojo) havas haltejon iomete for, poste perpieda iro necesas tra la arbaro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]