Belorusia Partio "La Verduloj"
Aspekto
Belorusia Partio "La Verduloj" | |
---|---|
Беларускай партыi "Зялёныя" (Bjeŭaruskaj Partiji "Zjaljonija") | |
Verda partio • partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Aleh Novikaŭ |
Fondiĝo | 1994 |
Lingvo(j) | belorusa |
Ideologio | Verda politiko |
Retejo | greenparty |
La Belorusia Partio "La Verduloj" – beloruse Беларускай партыi "Зялёныя", latinigite Bjeŭaruskaj Partiji "Zjaljonija" – estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Belorusio, kiu opozicias al la ŝtata administrado de prezidento Aleksandro Lukaŝenko. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1994. La partia gvidanto estas Aleh Novikaŭ, malformale ankaŭ nomata Lolik Uškin.
La partio ne estas membropartio, sed observanto, de la transnacia Eŭropa Verda Partio sur eŭropa nivelo.