Beboĉareto
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Kinderwagen_korb_01.jpg/220px-Kinderwagen_korb_01.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Kinderwagen1904.jpg/220px-Kinderwagen1904.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Kinderwagen%2C_historisch.jpg/220px-Kinderwagen%2C_historisch.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/Kinderwagen.jpg/220px-Kinderwagen.jpg)
Beboĉareto aŭ bebĉareto estas veturilo por kuŝa aŭ sida transporto de beboj aŭ infanoj.
Gravaj ecoj de beboĉaretoj estas:
- uzo de ekologiaj aŭ almenaŭ ne domaĝigaj materialo
- sekurrimenoj, risortoj
- nerenverseblo
- kontraŭpluva kaj kontraŭsuna ŝirmiloj
- rulkapablo
- pezo
- grandeco (transporto en aŭto aŭ tramo)
- altecregulebla puŝilo
Tipoj
[redakti | redakti fonton]Por diversaj bezonoj, ekzistas ankaŭ diversaj tipoj de beboĉaretoj sur la merkato, inter ili lastatempe la jenaj:
- Por ĝemeloj dulokaj beboĉaretoj, aŭ unudirektaj (ambaŭ beboj sidas samdirekte) aŭ dudirektaj (la beboj sidas unu fronte al la alia).
- Triciklaj beboĉaretoj, t.e. kun tri radoj anstataŭ kvar kiel tradicie.
- Por tiuj infanetoj kiuj jam sidas, altaj infanĉaretoj, kie la infano estas preskaŭ samnivela al plenkreskuloj; ofte ili estas triciklaj.
- Kun akompanantoj, t.e. beboĉaroj, kie la bebo sidas kaj pli aĝa infano staras malantaŭ ĝi.
Alternativoj
[redakti | redakti fonton]En Eŭropo dum longa tempo forgesita, sed ekde la 1970-aj jaroj pli kaj pli populara alternativo al beboĉareto estas la portado de beboj ĉe la korpo. Ekzistas multaj diversaj portiloj, el kiuj la beboŝultrotuko estas la plej diversuzebla.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Sturm-Godramstein, Heinz: Kinderwagen gestern und heute. Books on Demand GmbH, Norderstedt, 2001, 978-3831122127.
- Der Kinderwagen, in: Stephen van Dulken: Das große Buch der Erfindungen. Ideen, die Geschichte machten. Artemis & Winkler, 2. Aufl. 2005, ISBN 3-538-07187-X, S. 31f