Bardejov
Bardejov | ||
germane Bartfeld, hungare Bártfa, pole Bardiów | ||
urbo | ||
Placo en Badejov
| ||
|
||
Oficiala nomo: Bardejov | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Bardejov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo Makovica | |
Urbaj partoj | Bardejovská Nová Ves, Bardejovská Zábava, Bardejovské Kúpele, Dlhá Lúka, Mihaľov | |
Memorindaĵo | Baziliko de sankta Egidio | |
Riveroj | Topľa, Šibská voda | |
Situo | Bardejov | |
- alteco | 277 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 17′ 34″ N 21° 16′ 40″ O / 49.29278 °N, 21.27778 °O (mapo) | |
Areo | 72,802 km² (7 280,2 ha) | |
Loĝantaro | 32 950 (31.12.2007) | |
Denseco | 452,6 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1241 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 085 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | BJ | |
NUTS | 519006 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Bardejov Town Conservation Reserve | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 2000 (#24) | |
Numero | 973 | |
Regiono | Eŭropo | |
Kriterioj | iii, iv | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Bardejov | ||
Retpaĝo: www.bardejov.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Bardejov, hungare Bártfa, germane Bartfeld, pole Bardiów, latine Bartpha estas urbo en nordorienta Slovakio, kun 33.100 (2004) loĝantoj. La urbo estas Monda kultura heredaĵo ekde 2000. Proksime al la urbo troviĝas kuracbanejo Bardejovské Kúpele, kiu estas parto de urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbon fondis polaj cistercitaj monaĥoj en la 12-a jarcento. Post la tatara detruo en 1241 setlis tie germanoj. Ĝi ricevis en 1352 la rangon de libera reĝa urbo fare de Ludoviko la 1-a (Granda Ludoviko).
Ĉar ĝi apudis la trafikan vojon al Pollando, tio ebligis rapidan evoluon de la urbo. La urbon okupis en 1440 husitoj.
Komence de la 16-a jarcento la urbo havis 5.000 loĝantojn, gimnazion, muzikan lernejon, propran teatron. Ekde 1320 okazis ĉiujare 8-tagaj foiroj kaj kompreneble semajnaj foiroj. La loĝantoj de la urbo konsekriĝis al la evangelismo komence de la 16-a jc., la urbo iĝis la hungarlanda disvastiganto de la lutera reformacio.
Tie okazis la unua koncilio de la hungara reformatoj. Oni eldonis tie unuafoje en la hungara kaj slovaka lingvo la Katekismon de Lutero kaj Leĝaron de Werbőczi, la Tripartium.
La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878), pesto, bataloj, ĝia graveco malpliiĝis. En la urbo loĝis en 1910 2571 slovakoj, 2179 hungaroj kaj 1617 germanoj.
Dum la 1-a mondmilito la rusa armeo okupis la urbon en 1915. En 1919 armeo de Hungara Sovetrespubliko okupis la urbon.
Pentopolis
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko.
- Sabinov - (hu. Kisszeben);
- Košice - (hu. Kassa);
- Prešov - (hu. Eperjes);
- Bardejov - (hu. Bártfa);
- Levoča - (hu. Lőcse).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Malnova Urbodomo, konstruita 1505-1508 en gotika stilo. Tie funkcias la muzeo Sáros.
- gotikstila preĝejo Kostol sv. Egídia el la 14-a jc.
- aliaj mezepokaj konstruaĵoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Bártfa naskiĝis kaj mortis hungara luterana episkopo Jakab Zabeler.
- En la iama Bártfa naskiĝis:
- hungara ĉefkuracisto Kornél Chyzer
- hungara arthistoriisto Viktor Myskovszky
- hungara grafikisto Álmos Jaschik
- hungara juĝisto Géza Albach
- hungara literaturhistoriisto György Mihály Vajda
- hungara ministro Ferenc Rajniss
- hungara orgenisto Aladár Zalánfy
- hungara vinisto Adolf Stark
- hungara muzikisto Béla Kéler.