Béla Füredi
Aspekto
Béla Füredi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Fürst Béla |
Naskiĝo | 28-an de majo 1868 en Nagybajom |
Morto | 4-an de marto 1929 (60-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro ![]() |
Béla Füredi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Füredi Béla estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Fürst ĝis 1897.
Béla Fürst[1] naskiĝis la 28-an de majo 1868 en Nagybajom, li mortis la 4-an de marto 1929 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Füredi devenis el juda familio. Li studis farmacion, tamen li aktoriĝis en 1892 en teatra kompanio de Pál Rakodczay. Post 5 jaroj li estis fondinta membro de Teatro Magyar, sed li havis rolojn ankaŭ en Népszínház. Li estis levita teatrestro de Teatro de Pécs en 1910. Post 2 jaroj li establis someran teatrejon en Nagykanizsa. En 1920 li transdonis la teatran gvidadon kaj post 7 jaroj li pensiuliĝis. Li havis edzinon ekde 1916.