Saltu al enhavo

Avenflokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Avenflokoj estas manĝaĵo farita el grio da aveno, pistita sub rulcilindroj, diserigita en flokoj, kuirita per vaporo kaj milde rostita.

Avenflokoj estas ĉefe manĝataj en Britio, Usono kaj angleparolantaj landoj kiel kaĉo (nomata porridge [poriĝ]) aŭ en Germanio kaj nord-eŭropaj landoj kiel muslio aŭ kiel aldona ingredienco por panoj. Ĝi estas fonto de tiamino (konata ankaŭ kiel vitamino B1), fero kaj manĝofibroj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]