Attila Kotányi
Attila Kotányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1924 en Hungario |
Morto | 18-an de oktobro 2003 (79-jaraĝa) en Duseldorfo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | poeto arkitekto verkisto universitata instruisto |
Attila Kotányi [kotAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kotányi Attila estis hungara arkitekto, filozofo, altlerneja instruisto.
Attila Kotányi[1] naskiĝis en 1924 en Hungario, li mortis la 18-an de oktobro 2013 en Duseldorfo (Germanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Kotányi studis arkitekturon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, dum la studentaj jaroj li konatiĝis kun Béla Hamvas kaj Lajos Szabó (filozofo), poste li okupiĝis pri filozofio. Post falo de la hungara revolucio de 1956 li disidis al Bruselo, kie li diplomiĝis pri urboplanado kaj aliĝis al la Situaciista Internacio. En 1964 li translokiĝis al Duseldorfo, kie li instruis dum 12 jaroj ĉe la Duseldorfa Belarta Akademio, sed li faris ankaŭ planojn en arkitektura ateliero. En 1968 li partoprenis en la protestantaj movadoj. Depost kolapso de la socialismo li revenis al Hungario, kie li instruis en la Belarta Altlernejo kaj Universitato de Pécs.