Saltu al enhavo

Archontophoenix alexandrae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Archontophoenix alexandrae (reĝa palmo, sinonime Ptychosperma alexandrae F.Muell.) estas palmo hejma al Kvinslando kaj Nov-Sud-Kimrio, Aŭstralio, kaj hejmigita en Havajo kaj partoj de Florido.

Ĝi kreskas en akvo-proksima pluvarbaro, ofte en lokoj grave inunditaj dum pezaj pluvaj eventoj. Ilia kapablo rezisti tiujn kondiĉojn permesas al ili iĝi la dominanta specio.

Ĝi kreskas kun ununura trunko ĝis alto de 6 - 10 metroj. Floro-aretoj kreskas rekte de la trunko sub la nivelo de la palmaj frondoj (krontrunko, kapitelo). Ĉi tiuj floretoj povas mem kreski ĝis proksimume 1-metra diametro. La floretoj portas ruĝajn berojn, kiuj en Aŭstralio allogas pigojn. Kiam la flor-areto estas foruzita, ĝi falas al la tero, kaj en loĝataj areoj, tio povas esti problemo pro ties grando, pezo kaj ĝenerala malpuriga efiko.

Ĝi estas ofte uzata kiel ornamplanto.