Lorient
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lorient (stacidomo). |
Lorient | ||
bretone: An Oriant | ||
komunumo | ||
Haveno
| ||
|
||
Oficiala nomo: Lorient | ||
Moto: Ab Oriente Refulget | ||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Morbihan (subprefektejo) | |
Arondismento | Lorient (ĉefurbo) | |
komunumaro | Pays de Lorient | |
Situo | Lorient | |
- koordinatoj | 47° 45′ 0″ N 03° 22′ 0″ U / 47.75000 °N, 3.36667 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 46 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 17,48 km² (1 748 ha) | |
Loĝantaro | 58 148 (2008) | |
Denseco | 3 326,54 loĝ./km² | |
Urbestro | Norbert Métairie | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 56100 | |
INSEE | 56121 | |
Situo de Lorient enkadre de Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Lorient | ||
Retpaĝo: www.Lorient.fr | ||
Lorient (bretonlingve An Oriant) estas marborda urbo en la departemento Morbihan, Francio. Je 30 metroj alte kaj kun 116,174 loĝantoj en 1999, ĝi estas la tria urbo en Bretonio. Ĉiujare tie okazas muzika festivalo: La Interkelta Festivalo de Lorient (france: Festival Interceltique de Lorient) kiu amasigas multegajn personojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de l'17-a jarcento nogocistoj komercantaj kun Hindio establis tenejojn tie, en 1628 aliaj aldoniĝis. Poste, en 1664 fondiĝis la franca "Orient-Hindia kompanio" subaŭspicio de la reĝo (Ludoviko la 14-a), kaj la loko iĝis grava komerchaveno, kiu ricevis la nomon "L'Orient" (= Oriento, pro ties destino pri alorienta negoco).
Post gravecoperdo de la alhindia komerco, ĝi iĝis unu el la francaj militistaj havenoj. Dum la Dua mondmilito la urbo estis tute detruita, ĝi estis rekonstruita kiel tutmoderna tutblankkolora urbo.
Ĝemelecoj
[redakti | redakti fonton]- České Budějovice en Ĉeĥio ekde la 13-a de junio 1997
- Galway en Irlando ekde la 12-a de majo 1974
- Ludwigshafen en Germanio ekde la 28-a de majo 1963
- Ventspils en Latvio ekde la 24-a de junio 1974
- Vigo en Hispanio ekde la 22-a de januaro 1983
- Wirral (angle: Metropolitan Borough of Wirral) en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ekde la 19-a de majo 1975
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 30 voĉdonojn (0,18% de voĉoj) en 2004, kaj 22 voĉdonojn (0,15% de voĉoj) en 2009.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.festival-interceltique.com Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.lorient.com/www/index.php Arkivigite je 2006-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.lorient.com Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://france-for-visitors.com/brittany/south/lorient.html