Saltu al enhavo

Amitabh Bachchan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amitabh Bachchan
Amitabh Bachchan en Studio Harcourt, 2009.
Amitabh Bachchan en Studio Harcourt, 2009.
Persona informo
अमिताभ बच्चन
Naskiĝo 11-a de oktobro 1942 82 jaroj
en Allahabad, Unuiĝinta Provinco,
Barata Imperio
Religio hinduismo vd
Lingvoj hindiaangla vd
Loĝloko Mumbajo vd
Ŝtataneco Barato (1947–)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sherwood College (en) Traduki
Boys' High School & College (en) Traduki
Kirori Mal College (en) Traduki - bakalaŭro de scienco
Post Graduate Government College – 11, Chandigarh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Amitabh Bachchan
Familio
Patro Harivansh Rai Bachchan Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Teji Bachchan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ajitabh Bachchan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jaya Bhaduri (1973–nuntempo)
Infanoj Abhishek Bachchan, Shweta Bachchan Nanda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro
televida aktoro
aktoro
kantisto
filmproduktoro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado kaj kinfarado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1969–nuntempo
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amitabh BACHCHAN (अमिताभ बच्चन en la Hindia) estas barata aktoro kaj unu el la plej populara stelulo de la bolivuda industrio.

Li naskiĝis la 11-a de oktobro 1942 en Alahabado, Utar-Pradeŝo. Lia patro, Harivansh Rai Bachchan, estis iama fama poeto en la hindia kaj la urdua. Li kutimis kromnomiĝi Bachchan kaj baldaŭ la tuta familio alpropriĝos tiu pseŭdonomo. Lia patrino, Teji Bachchan, estas siko kiu devenas de Panĝabo.

Post lernadi kelkaj jaroj en la vira liceo de Alahabado, Amitabh daŭrigas sian studadon por finfine obteni diplomojn pri arto kaj pri scienco. En liaj dudekoj, li faris plurajn mongajnigajn okupojn kiel interalie labori en frajta firmao en Kalkato. Li frue rezignis tiun karieron, kaj dungiĝis en la kina industrio. En 1969 aperas Saat Hindustani (सात हिन्दुस्तान-Sep baratanoj), lia unua filmo estis rimarkinda malsukceso. Tamen, pro Anand (आनन्द) en 1970, lin trafis premio kaj tio ebligis lin plu roli. 1973-e, li rolis en Zanjeer (ज़ंजीर) kune kun sia edzino Jaya Bachchan. Tiu filmo multe famigis lin kiel ŝaumkolerema junulo, etikedo kiu neniam plu forlasos lin. Li baldaŭ havos du infanojn kun Jaya: Shweta kaj Abishek. Cetere, tiu ĉi ankaŭ fariĝos aktoro.

En 1982, Amitabh Bachchan (ankaŭ nomita Big B.) serioze vundiĝis en la stuntoj de la filmo Coolie (filmo) (क़ूली) kaj enlitiĝis hospitale dum pluraj monatoj en alarma stato. Dum la kuracistoj zorgis pri li, amasoj da ŝatantoj informiĝis pri la aktora sanstato kaj kiam la filmo aperis en kinejo, ĝi trafis teruran sukceson. Post lia resaniĝo, Amitabh fondis sian propran produktan firmaon, la ABCL alinome Amitabh Bachchan Corporation Limited.

En 1984, li komencas politikan karieron, plejparte instigita de lia amikeco kun Rajiv Gandhi (राजीव रतन गान्धी), filo de Indira Gandhi kaj maljuna familia amiko. Li sukcesos membriĝi en la parlamento de Alahabado, ricevante 68% da voĉdonoj. Tri jaroj poste, oni akuzas lin esti kompromita en la Skandalo Bofors, kiu estigos la defalon de la registaro de Rajiv Gandhi, dum liaj politikaj kontraŭuloj strebadas malbonigi lian famon. Li decidas rezigni politikon kaj komencas longa forestiĝo fremde. Post lia feriado, li revenas bolivuden fine de la 1980-oj sed la publiko paŭtignoras lin.

Dek jaroj poste okazos lia granda famsoriĝo. La BBC nomumas lin "superstelulo de la jarmilo" kaj en la muzeo Madame Tussaud en Londono ekstaras lian vaksan alimemon. Kine aperas Mohabbatein (मोहब्बत) kaj Kabhi Khushi Kabhie Gham (कभी खुभी कभी ग़म-Ĉu rideto ĉu larmo) en 2000 kaj 2001 estigos mirindan popularecon. Dumtempe, Amitabh kumulas reklamojn kaj ofte aperas televidile, precipe en la luda elsendaĵo Kaun Banega Crorepati? (Kiu deziras perludi monon?). Li laboras kun la reĝisoro Sanjay Leela Bhansali en Black (ब्लॅक) en kiu li havas kortuŝan rolon. La filmo estas cetere tre bone taksita de kritikoj ambaŭ naciaj kaj internaciaj. Lia lasta filmo, Kabhi Alvida Naa Kehna (कभी अलविदा न कहना-Neniam diru ĝis revido) ŝajnas ĉiujn rekordojn superi.

Filmografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]