Algoviaj Alpoj
Algoviaj Alpoj | ||||
---|---|---|---|---|
Montara-geografia regiono | ||||
alpine subsection [+] | ||||
Landoj | Aŭstrio, Germanio | |||
Supermara alteco | 1 009 m ü. A. [+] | |||
- koordinatoj | 47° 24′ 0″ N, 10° 15′ 0″ O (mapo)47.410.25Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N, 10° 15′ 0″ O (mapo) | |||
Plej alta punkto | Großer Krottenkopf [+] | |||
Akvokolektejo | 13 900 km² (1 390 000 ha) [+] | |||
Areo | 13 900 km² (1 390 000 ha) [+] | |||
Materialo | sedimenta rokaĵo [+] | |||
|
||||
Algoviaj Alpoj | ||||
Vikimedia Komunejo: Allgäuer Alpen [+] | ||||
La Algoviaj Alpoj - germane Allgäuer Alpen - estas montaro kaj parto de la Alpoj, en ties nordorienta parto. La montaro situas oriente de la Bodenlago, pejzaĝe karakterizas la historian regionon Algovio, kiu ankaŭ ampleksas montetan parton norde de ĝi, sed ĉie en la regiono videblas la impresaj alpaj montoj, kaj havas areon de ĉirkaŭ 75 km × 50 km. Geologie la montoj apartenas al la Nordaj Kalkalpoj kaj al la Orientaj Alpoj.
La ŝtatoj Germanio kun la federacia lando Bavario kaj Aŭstrio kun la federaciaj landoj Vorarlbergo kaj Tirolo dividas inter si la Algoviajn Alpojn. La plej suda punkto de Germanio (limŝtono 147) situas ĉe la ŝtatlimo proksime de la sur la altaĵo Haldenwanger Eck (vidu la foton maldekstre), kiu ankaŭ formas la limtriangulon de Bavario, Tirolo kaj Vorarlbergo.
La Bregenca Arbaro sudoriente de la Bodenlago laŭ la skema mapo supre dekstre de la paĝo apartenas al la teritorio, laŭ aliaj geografiaj difinoj situas tuj najbare de la Algoviaj Alpoj.
Montoj
[redakti | redakti fonton]La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj estas:
- Großer Krottenkopf [gro:sa KROtnkopf] – 2.657 m (Aŭstrio, bildon vidu sube)
- Hohes Licht [hoes LIHT] – 2.651 m (Aŭstrio)
- Hochfrottspitze [HOĤfrotŝpitse] – 2.649 m (Germanio)
- Mädelegabel [ME:delegabl] – 2.645 m (Germanio)
- Urbeleskarspitze [URbeleskarŝpitse] – 2.632 m (Aŭstrio)
- Steinschartenspitze [ŜTAJNŝartnŝpitse] – 2.615 m (Aŭstrio, hajlbrona vojo)
- Bockkarkopf [BOKarkopf] – 2.609 m (Germanio, hajlbrona vojo)
- Marchspitze [MARHŝpitse] – 2.609 m (Aŭstrio)
- Bretterspitze [BREtaŝpitse] – 2.608 m (Aŭstrio)
- Biberkopf [BI:bakopf] – 2.599 m (plej suda germana punkto)