Aleksej Berezuckij aŭ plennome Aleksej Vladimiroviĉ Berezutskij (ruseАлексей Владимирович Березуцкий; angleAleksei Berezutski, foje ankaŭ Berezutsky) estas rusiafutbalisto. Li naskiĝis la 20-an de junio1982 (nun 1982-06-20) en Moskvo, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2001 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo. Krome Aleksej Berezutskij ekde la jaro 2003 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭa partopreno ankaŭ en la ĉampionado de 2008. Aleksej Berezutskij estas ĝemelo, lia ĝemela frato Vasilij ankaŭ estas profesia futbalisto en la klubo CSKA Moskvo.