Saltu al enhavo

Aleksandr Dejneka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Dejneka
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1899 (1899-05-08)
en Kursk
Morto 12-an de junio 1969 (1969-06-12) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Vkhutemas (en) Traduki (1920–1925)
Kharkiv State School of Art (en) Traduki (1915–1917) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
ilustristo
fotisto
grafikartisto
skulptisto
pedagogo
universitata instruisto
poster artist (en) Traduki
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aleksandr Aleksandroviĉ Dejneka (ruse Александр Александрович Дейнека; naskiĝis la 8-an[jul.]/ 20-an de majo 1899[greg.], mortis la 12-an de junio 1969) estis soveta rusa pentristo, grafika artisto kaj skulptisto, konsiderata kiel unu el la plej gravaj rusaj modernismaj figuraj pentristoj de la unua duono de la 20a jarcento. Lia Kolektiva farmisto bicikle (1935) estis priskribita kiel grava ekzemplo de la stilo Socialisma Realismo.[1]

Dejneka naskiĝis en Kursk[2] kaj studis ĉe la Ĥarkova Artolernejo (disĉiplo de Aleksander Lubimov) kaj ĉe VĤUTEMAS. Li estis fondinta membro de grupoj kiaj OST kaj Oktjabr,[3] kaj lia verko akiris ampleksajn eksponojn en ĉefajr ekspozicioj. Liaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj (el kiuj la plej fruaj estis ofte unukoloraj pro la malabundo de artaj materialoj) priskribas ĝenrajn scenojn same kiel laboron kaj ofte sportojn. Dejneka poste ekpentris monumentajn verkojn, kiaj La defendo de Petrogrado en 1928, kiu restas sia plej ikona pentraĵo, kaj La batalo de Sevastopolo en 1942, La ĉirkaŭoj de Moskvo. Novembro 1941 kaj La venkita ĉampiono. Liaj mozaikoj estas ĉefa trajto en la metrostacio Majakovskaja en Moskvo.

Dejneka estis entombigita en la Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

Selektitaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 "Left out in the cold" de Alastair Smart in The Telegraph 8a de Novembro 2013. Alirita la 10an de Novembro 2013.
  2. Aleksandr Deyneka.Olga Prodan, RT Russiapedia, 2011. Alirita la 6an de Majo 2013.
  3. Художник недели: Александр Дейнека. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2016-03-28 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]