Akademio de Belartoj de Duseldorfo
Akademio de Belartoj de Duseldorfo | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta lernejo publika universitato | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1773 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 13′ 50″ N, 6° 46′ 25″ O (mapo)51.230546.77365Koordinatoj: 51° 13′ 50″ N, 6° 46′ 25″ O (mapo) | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Duseldorfo | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 608 vd (stato: 2012) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
La Akademio de Belartoj de Duseldorfo (germane Kunstakademie Düsseldorf) estas la akademio de belartoj de Nordrejn-Vestfalio en la urbo Duseldorfo (Germanio). Inter la rimarkindaj artistoj, kiuj studis aŭ instruis ĉe la akademio, estas Joseph Beuys, Gerhard Richter, Sigmar Polke, Anselm Kiefer kaj la fotistoj Thomas Struth, Andreas Gursky aŭ Candida Höfer. Sur la ŝtuparo ĉe la ĉefa enirejo estas gravuritaj la vortoj : "Für unsere Studenten nur das Beste" (esperante "Nur la Plejbonan por niaj Studentoj").
La lernejo estis fondita en 1762 de Lambert Krahe kiel lernejo pri desegnado. La unua virina profesoro, Catharina Treu, estis nomumita en 1766. En 1773, ĝi fariĝis la "Kurfürstlich-Pfälzische Academie der Maler, Bildhauer- und Baukunst" (Akademio de Pentrarto, Skulptarto kaj Arkitekturo de la Elektoprinclando Palatinato). Dum la Napoleonaj Militoj, la arta kolekto de la palatinata grafo estis heredita de la familio Wittelsbach kaj translokigita al Munkeno, kio instigis la prusan registaron—kiu aneksis la regionon de Duseldorfo post la kapitulaco de Napoleono—ŝanĝi ĝin en Reĝan Artoakademion en Düsseldorf, en 1819.