Saltu al enhavo

Afrika Pokalo de Nacioj 2023

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika Pokalo de Nacioj 2023
Coupe d'Afrique des Nations 2023
Turniraj detaloj
Loko  Ebura Bordo
Datoj de la 23-a de januaro ĝis
la 11-a de februaro 2024
Teamoj 24 
Ejoj (en 5 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Ebur-Bordo Ebur-Bordo (tria titolo)
Dua pozicio Flago de Niĝerio Niĝerio
Tria pozicio Flago de Sud-Afriko Sud-Afriko
Kvara pozicio  Demokratia Respubliko Kongo
vdr

La Afrika Pokalo de Nacioj 2023, france Coupe d'Afrique des Nations 2023, ankaŭ mallongigata AFCON 2023CAN 2023, estis la 34-a eldono de la dujara afrika futbala turniro organizita de la Konfederacio de Afrika Futbalo (france Confédération Africaine de Football, CAF). Ĝi estis gastigata de Eburbordo inter la 23-a de januaro kaj la 11-a de februaro 2024 - do plene okazis en 2024, malgraŭ la nomo 2023. Estis la dua fojo post 1984, ke la evento okazis en Eburbordo. La eburborda nacia teamo de futbalo en sua hejmlando sukcesis pri tria afrika ĉampioneco, post 1992 kaj 2015. Duan rangon akiris la niĝeria teamo kaj trian la sudafrika.