Affoltern (distrikto)
Distrikto Affoltern | |
---|---|
distrikto de Svisio • district of the canton of Zürich | |
Kantono | Zuriko |
Ĉefloko | Affoltern ĉe Albis |
Geografia situo | CH1903: 677798 / 235594 (mapo)47.2666666666678.4666666666667Koordinatoj: 47° 16′ N, 8° 28′ O; CH1903: 677798 / 235594 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 46978 (2009-12-31) |
Areo | 113,01 km² |
Loĝantardenseco | 416 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0101 |
La distrikto
[redakti | redakti fonton]La distrikto Affoltern estas distrikto en la Kantono Zuriko, Svislando. La distrikto portas la nomon de ĝia ĉef-komunumo Affoltern ĉe Albis. Ĝi situas okcidente de la Albisĉeno kaj estas konata ankaŭ sub la nomoj Knonaueramt aŭ Säuliamt, kiuj estis la nomoj de la iama malfrumezepoka voktdistriktoj. La distrikto Affoltern estas unu el la plej kamparaj distriktoj de la kantono kaj estas bela regiono por migrado. En la distrikto troviĝas belaj naturrezervejoj, ekzemple la Marĉo de Maschwanden (germane Maschwander Ried) oriente de la rivero Reuss kaj ankaŭ la Lago de Türlen. Kun 44'469 loĝantoj la 31-an de decembro 2007 ĝi estas la dua plej malgranda el la zurikaj distriktoj. Ĝi la 31-a de decembro 2009 ĝia loĝantaro kreskis al 46978.
Limoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto Affoltern limas oriente al la distrikto Horgen, norde al la distriktoj Zuriko kaj Dietikon, okcidente al la Kantono Argovio kaj sude al la Kantono Zugo.
Politikaj komunumoj en la distrikto Affoltern
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2011 la distrikto Affoltern havis 14 komunumojn. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Poŝtkodo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunuma kodo |
---|---|---|---|---|---|
Aeugst ĉe Albis | 8914 | 1737 | 7.87 | 0001 | |
Affoltern ĉe Albis | 8910 | 10705 | 10.56 | 0002 | |
Bonstetten | 8906 | 5115 | 7.42 | 0003 | |
Hausen ĉe Albis | 8915 | 3306 | 13.64 | 0004 | |
Hedingen | 8908 | 3404 | 6.59 | 0005 | |
Kappel ĉe Albis | 8926 | 882 | 7.87 | 0006 | |
Knonau | 8934 | 1739 | 6.48 | 0007 | |
Maschwanden | 8933 | 588 | 4.67 | 0008 | |
Mettmenstetten | 8932 | 4134 | 13.11 | 0009 | |
Obfelden | 8912 | 4640 | 7.54 | 0010 | |
Ottenbach | 8913 | 2384 | 4.98 | 0011 | |
Rifferswil | 8911 | 876 | 6.50 | 0012 | |
Stallikon | 8143 | 3019 | 12.01 | 0003 | |
Wettswil ĉe Albis | 8907 | 4449 | 3,77 | 0014 | |
Totale | 14 | 46978 | 113,01 | 0101 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la regiono Knonaueramt
- 'Informilo de la distrikto Affoltern[rompita ligilo]
- Oficiala retejo de la distrikto Affoltern
|
|