Adolf Strausz
Adolf Strausz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1853 en Cece |
Morto | 1-an de marto 1944 (90-jaraĝa) en Újbuda |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 1B parcella, 23. sor, 27. sírhely |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | publikigisto etnografo verkisto oficiro vojaĝisto ĵurnalisto |
Adolf Strausz [ŝtraŭs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Strausz Adolf estis hungara oficiro, vojaĝisto, ĵurnalisto, etnografo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Societo Kisfaludy (1880).
Adolf Strausz[1][2] naskiĝis la 15-an de majo 1853 en Cece, li mortis la 1-an de marto 1944 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Adolf Strausz devenis el juda familio. Li maturiĝis en Pest (urbo), poste li akiris diplomon en Militakademio Ludovika, same ankaŭ juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post soldataj jaroj li forlasis la armeon en 1886, poste li estis ĵurnalisto precipe pri Balkano, kie li multe vojaĝis, eĉ li kolektis tie etnografiaĵojn. Li instruis ankaŭ en Komerca Akademio ekde 1892. Li pensiuliĝis en 1923. Lia edzino mortis en 1942. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Bosnyákföld és népe (I–II., 1881–1882)
- A Balkáni félsziget (1888)
- Bolgár népköltési gyűjtemény (I–II., 1892)
- Bosznia ipara (1898)
- Törökország (1905)
- Az új Balkán-félsziget (1913)
- Das Osmanische Reich (1917)
- A római ghettó története (1929)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q72417490 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM92230;jsessionid=4D8EDCD51BEDC112F4EC3A1D45FE7B85 hungarlingva datenaro de muzeo