Saltu al enhavo

Abraham Mapu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Mapu
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1808 (1808-01-10)
en Kaŭno, Vilna gubernio,  Rusia Imperio
Morto 9-an de oktobro 1867 (1867-10-09) (59-jaraĝa)
en Kenigsbergo, Reĝlando Prusio,  Nordgermana Federacio
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abraham MAPU (hebree אברהם בן יקותיאל מאפו; naskiĝis la 10-an de januaro 1808 en Kaŭno, mortis la 9-an de oktobro 1867 en Königsberg) estis juda hebrelingva romanisto kaj poeto. Li estas konsiderata la kreinto de la moderna hebrea romano [1].

Lia komponaĵo Ahawat Zion, kiu estas konsiderita la unua romano en la hebrea lingvo, estas la pinto de Haskalah-literaturo. Inter liaj verkoj estas la unua hebrea infanrakonto : "Beit Hanan".

Mapu verkis plejparte en la hebrea kaj vigle kontribuis al la renesanco de la hebrea literaturo. Liaj ĉefaj romanoj, kiuj faris profundan impreson ĉie en la juda mondo, estas Amnon, princo kaj kamparano kaj La Kulpo de Samario, kiuj estas tradukitaj en multajn lingvojn.

  • Ahawat Zion ("Amo por Ciono"), historia romano
  • Ajit Zawua ("Hipokrita Aglo"), romano
  • Ĥozej Ĥezjonot ("Viziantaj Viziuloj"), romano
  • Ashmat Shomron ("La Kulpo de Samario"), historia romano

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Patterson, David (2007), "Mapu, Abraham", Encyclopaedia Judaica 13: 505–507; here p. 506, http://go.galegroup.com/ps/i.do?id=GALE%7CCX2587513220&v=2.1&u=new27191&it=r&p=GVRL&sw=w, retrieved 2013-08-15, "By fostering pride in the national past and focusing attention on the land of Israel, Mapu provided an emotional stimulus for generations of young readers. Indeed, the contribution of his novels to the rise of the Jewish national movement from which Zionism later emerged must be regarded as an important factor in modern Jewish history." 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]