Aŭrobindo
Aŭrobindo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
অরবিন্দ ঘোষ | ||
Naskonomo | অরবিন্দ ঘোষ | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1872 en Sri Aurobindo Bhawan | |
Morto | 5-an de decembro 1950 (78-jaraĝa) en Pondiĉerurbo | |
Religio | hinduismo vd | |
Lingvoj | bengala • angla • franca • germana • hispana vd | |
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) vd | |
Alma mater | St Paul's School (en) (1884–1889) King's College Loreto Convent (en) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Krishnadhan Ghosh (en) vd | |
Patrino | Swamalata Devi (en) vd | |
Gefratoj | Barindra Kumar Ghosh (en) , Manmohan Ghose (en) , Sarojini Ghosh (en) kaj Benoy Bhushan Ghosh (en) vd | |
Edz(in)o | Mrinalini Devi (en) vd | |
Parencoj | Rajnarayan Basu (en) (avo) Bhupal Chandra Bose (en) (bopatro) Dr. Sisir Kumar Bose (en) (bofrato) vd | |
Profesio | ||
Okupo | principal (en) (1906–1907) profesoro (1897–) ŝtata funkciulo (1893–1907) politikisto revoluciulo jogano redaktisto poeto verkisto tradukisto literaturkritikisto filozofo eseisto Vice-principal (en) vd | |
Laborkampo | Filozofio, Integral yoga (en) , poezio kaj jogo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Savitri ❦ The Life Divine ❦ The Synthesis of Yoga ❦ The Mother With Letters on the Mother ❦ The Secret of the Veda ❦ Isha Upanishad ❦ Essays on the Gita vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
AŬROBINDO Ghose (bengale: অরবিন্দ ঘোষ, Arabinda Ghosh) aŭ Ŝri Aŭrobindo (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1872 en Kalkato; mortis la 5-an de decembro 1950 en Pondiĉero) estis barata hinduisma filozofo, mistikisto kaj guruo. En si mem, li ligis la humanistan edukadon kaj la scion de la okcidenta civilizo al la saĝeco kaj spiritaj tradicioj de Hindio.
Liaj leteroj, poemoj kaj filozofiaj verkoj estas subskribitaj Ŝri Aŭrobindo kaj publikigitaj sub tiu nomo.
Vivkuro
[redakti | redakti fonton]Li studis en Universitato de Kembriĝo. Li estis profesoro kaj direktoro de la Publika Edukado de Princlando Vadodara. En la jaroj 1905-1910 li aktivis politike, gvidis naciisman movadon. Lia edzino Mrinalini mortis en 1918.
Unesko proklamis 1972 Jaro de Aŭrobindo.[mankas fonto]
Spirita vivo
[redakti | redakti fonton]En 1910 retiriĝis finfine de la politika vivo de Bengalio komencante serĉadon de universala sistemo religia. De guruo Lele el la spirita tradicio de nagoj en Maharaŝtro ricevis inicon en la praktikon de kulto al la diino Kalio. En Pondiĉero fondis aŝramon, kie ekloĝis. En 1926 retiriĝis de la publika vivo de la aŝramo. Verkis angle kaj bengale. Kreinto de purnajoga, t.n. integra jogo. Entreprenis provon sintezi klasikan hindan filozofion kun la eŭropa.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Poezio
- Meditations of Mandavya (1913)
- Savitri (1950 - 1951)
Kritik-literaturaj publikaĵoj
- Bankim Chandra Chatterjee (1893 - 1894)
- The Age of Kalidasa (1902)
- The Future Poetry (postmorte, 1954)
- The Foundation of Indian Culture
Aliaj
- The Life Divine (1939 - 1940)
- The Synthesis of Yoga (postmorte, 1955)
- The Ideal Human Cycle (1919, eldono korektita 1950)
Famaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Mira Richard - veninta el Francio sekvantino de la majstro;
- Ŝri Chinmoy - preskaŭ 20 jarojn pasigis en Pondiĉero (de 1944);
- Patrino Meera - kiel Kamala Reddy pasigis sian junecon en la aŝramo en Pondiĉero.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- A. Purani, Technical Terms of Sri Aurobindo's Philosophy, Karyaloyd 1949
- Wanda Dynowska, Śri Aurobindo. Pramacierz i jej postaci, Bombaj 1956,
- M.P. Pandit, The Teaching of Sri Aurobindo, Madras 1959
- The Integral Philosophy of Sri Aurobindo, ed. H. Chaudhuri, F. Spiegelberg, London 1969
- V.P. Varma, The Political Philosophy of Sri Aurobindo, Delhi 1990
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Instalaĵoj / organizoj
- Aŭrourbo
- Ŝri Aŭrobindo aŝramo
- Aŭrourbo internacia Arkivigite je 2006-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Savitri Bhavan Dtld. Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Ŝri Aŭrobindo librovendejo Arkivigite je 2018-11-16 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Ŝri Aŭrobindo Society Dtld. Arkivigite je 2006-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografioj
- Biografioj de Aŭrobindo Ghose (nomita ankaŭ Ŝri Aŭrobindo) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Ŝri Aŭrobindo Arkivigite je 2006-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografioj de Mira Alfassa (ankaŭ konata kiel Mira Richard) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Mira Alfassa Arkivigite je 2006-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Ŝri Aŭrobindo kaj Mira Alfassa - La patrino, biografio
- Verkoj
- Gravaj verkoj
- Aŭrobindo pri Germanio
- Aŭrobindo germane
- Multaj retaj libroj de Aŭrobindo (angle/ruse)
- Aliaj retaj tekstoj de Aŭrobindo angle
- Meditadoj pri Savitri angle
- Literaturo
- Prelego pri lia filozofio germane
- La evangelia informejo eklezioj-sektoj-religioj pri la Ŝri-Aŭrobindo-movado