Saltu al enhavo

80 metra bendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 80 metra bendo3.5 MHz estas radioamatora bendo asignita por radioamatora uzo. En la IARU regiono 2 ĝi estas uzebla de 3.5 ĝis 4.0 MHz, ĝis 3,8 MHz (en regiono 1) kaj ĝis 3.9 MHz (en regiono 3). La bendo estas populara por kontaktoj je malfrua posttagmezo kaj noktaj horoj, ĝi estas kutime bona por regionaj kaj lokaj kontaktoj inter 300 km ĝis 1 600 km depende de la jonaj kondiĉoj kaj la sezono. La 80 metra bendo estas populara inter radioamatoroj por longe babili kun aliaj radioamatoroj, kiuj troviĝas ĉirkaŭ 800 km. Dum konkursoj la bendo estas plenplena je radiostacioj kiuj komenciĝas antaŭ sunsubiro kaj daŭrigas tra la tuta nokto. La supra parto de la bendo, plejparte estas uzata por voĉaj kontaktoj estas ofte nomita 75 metroj.

En praktiko oni bezonas fizike grandajn antenojn (kvaron-onda anteno estas proksimume 20 metrojn longa) kio estas unu el la defioj alfrontata de radioamatoroj, kiuj deziras komuniki kun pli malproksimaj stacioj. La plej multaj amatoroj kiuj interesiĝas pri regionaj kontaktoj uzas dratantenojn kiel dupolusaj antenoj, vertikalajn antenojn kaj mallongigitajn antenojn. 80 metroj estas ofte brua bendo, en kiu kutime estas bruo de malproksimaj fulmotondroj kaj homfaritaj bruofontoj. Urba kaj antaŭurba bruo oftas kaj estas ĝenerale inter 10 ĝis 20 dB pli forta ol la tipa kampara bruo.

Propagiĝo

[redakti | redakti fonton]

La D-tavolo de la Jonosfero ankaŭ influas 80m kiu signife absorbas signalojn. Dum la taglumaj horoj stacioj en mezaj aŭ altaj latitudoj uzantaj 100 vatojn kaj simplan dupolusan antenon povas atendi maksimuman komunikadon je 300 km, kio ampleksiĝas al kelkaj miloj aŭ pli dum la nokto. Tutmonda kontakto povas esti rutine realigita dum la malfrua aŭtuno kaj vintro per stacio uzanta modestan potencon kaj antenojn. Kiel la maksimuma uzebla frekvenco por longdistanca komunikado malofte estas sub 3.5 MHz ie ajn sur la planedo, la ĉefa baro por longdistanca komunikado estas la D-tavolo kaj ties absorbado dum la tago. Estas ofta la uzo de grizlinia disvastiĝo por atingi maksimuman efikecon de la signaloj. Dum printempo kaj somero fulmo de malproksimaj ŝtormoj kreas signife pli altajn fonajn bruajn nivelojn, ofte iĝante nesuperebla malhelpo al konservado de normalaj komunikadoj. En la vintraj monatoj dum la pintjaroj de la sunmakuloj aŭroraj efikoj ankaŭ povas igi la bendon senutila.[1]

ILERA frekvencoj

[redakti | redakti fonton]

ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj) Sugestas frekvencojn kaj horarojn por skedoj kaj E-kontaktoj ĉiam en Universala Tempo. En 80 metroj ili estas:

kHz Tagoj UT regiono
3770 (3766) lun 17:00h (somere) Eŭropo
3770 (3766) lun 16:00h (vintre) Eŭropo

Bendlarĝo

[redakti | redakti fonton]

La malsupra parto de 80 metroj estas uzata por telegrafiaj elsendoj, kun la pli malalta 10 kHz (3500-3510 kHz) ĉefe uzita por longdistancaj kontaktoj (DX).[2] Bendlarĝo laŭ la IARU regionoj [3]

Regiono 1

[redakti | redakti fonton]

Europo, Afriko kaj Norda Azio.[4]

Bendo Frekvenco
80 metroj de 3,500 ĝis 3,800 MHz

Regiono 2

[redakti | redakti fonton]

Ameriko.[5]

Bendo Frekvenco
80 metroj de 3,500 ĝis 3,850 MHz

Regiono 3

[redakti | redakti fonton]

Azio kaj Pacifiko.[6]

Bendo Frekvenco
80 metroj de 3,500 ĝis 3,900 MHz

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĝeneralaj trajtoj de elektromagnetaj ondoj kaj radiopropagadoPDF (443 KB) elŝutebla ĉe STEB
  2. IARU Regiono 1 Bendplano
  3. IARU regionoj. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 2019-07-08 .
  4. Bendlarĝo Regiono 1
  5. PDF bendlarĝo regiono 2 elŝutebla ĉe IARU retpaĝo.
  6. bendlarĝo regiono 3. Arkivita el la originalo je 2019-03-21. Alirita 2019-07-08 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]