Štěpán Urban
Štěpán Urban | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1913 en Bořanovice |
Morto | 4-an de majo 1974 (60-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Eli Urbanová |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1950–) komponisto instruisto poeto gitaristo verkisto tradukisto klasika gitaristo muzikinstruisto |
Štěpán Urban (aŭ Stefo Urban) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1913 en Bořanovice, mortis la 4-an de majo 1974 en Prago) estis ĉeĥa komponisto, instruisto de muziko kaj esperantista poeto.
Li laboris kiel muzika pedagogo en konservatorio kaj komponisto, verkis plurajn lernolibrojn pri muziko. Unu el liaj lernantinoj estis lia posta unua edzino, esperantista poetino Eli Urbanová.
Li esperantistiĝis en 1950 kaj baldaŭ verkis novelojn, artikolojn, satirajn versaĵojn, komponis por versaĵoj de konataj esperantistoj. Liaj poemoj estis plurfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Plue li verkis aŭ tradukis pli ol cent satirajn poemojn.
Lia verkaro estis prezentita kadre de la tutjara ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" en la Esperanto-Muzeo en Svitavy (2013-2014) [[1], p. 38].
Eldonitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- La sorĉisto (1954. En: 33 rakontoj: p. 203)
- Nova Ezopo (Antaŭparolo de Poul Thorsen. Ilustr. de Jaromir Skřivánek. La Laguna: Régulo, 1961. 127 p.)
- La forlasita gitaro / Tragedio sur la kajo. (1989. En: Trezoro: la Esperanta novelarto; p. 419-426, vol. 1)
- Guto (1991. En: Nova Esperanta krestomatio; Red. William Auld; p. 427)
En manuskripto
[redakti | redakti fonton]- Taglibro de Esperantisto
- Don Q de l' Espero
- Kolumbiado (satiroj)
- La Serĉado (poemciklo)
- Hirtaj Kantoj
- Tra l' Pordotruo
Ĉeĥlingve
[redakti | redakti fonton]- Abeceda hudby. Obecná hudební nauka (Aboco de la muziko. Ĝenerala muzika scienco, 1944)
- Na kytaru bez not (Gitarludado sen muziknotoj, pluraj eldonoj)
- O kytaře. Dějiny, vývoj, význam nástroje (Pri la gitaro. Historio, evoluo, signifo de la instrumento, 1944)
- Přípravná škola hry na kytaru; melodie, akordy, písně s doprovodem sólové kytary (Prepara lernolibro de gitarludado; melodioj, agordoj, kantoj akompanataj de solgitaro)
Sonregistraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Black Fan - surgitare interpretas Martin Mysliveček [1]
- Impromptus - surgitare interpretas Josef Mazan [2]
Registraĵoj de la esperantlingvaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Atlantis (origina rakonto) - laŭtlegas Miroslav Smyčka (2014) [3]
- Spegulo (origina poemo) - laŭtlegas Miroslav Smyčka (2014) [4]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- NOVOBILSKÝ, Vlastimil. Štěpán (Ŝtefo) Urban (4.10.1913-4.5.1974). En: Starto, 2013, n-ro 4, p. 123 [5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de kaj pri Ŝtepán Urban[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri Štěpán Urban en la retejo de lia edzino Jaroslava Urbanová Arkivigite je 2017-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (ĉeĥlingve)
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |