Ŝoseo 66
Longo | 3800 kilometroj (2400 mejloj) |
Ĝenerala direkto | oriente-okcidente |
De | Ĉikago, Ilinojso |
Al | Santa Monica, Kalifornio |
Maĵoraj urboj | Ĉikago, Ilinojso Bloomington, Ilinojso Springfield, Ilinojso Sankta-Luizo, Misurio Springfield, Misurio Joplin, Misurio Tulsa, Oklahomo Oklahoma City, Oklahomo Amarillo, Teksaso Albuquerque, Nov-Meksiko Flagstaff, Arizono Barstow, Kalifornio San Bernardino, Kalifornio Los-Anĝeleso, Kalifornio Santa Monica, Kalifornio |
Establita | en 1926 |
Sistemo | Usona Ŝosea Sistemo |
Ŝoseo 66 (angle : Route 66 aŭ oficiale U.S. Route 66) estis la plej fama ŝoseo en Usono kaj eble en la mondo. Ĝi estis establita la 11-an de novembro, 1926, kaj estis unu el originalaj, oficialaj "Usonaj Ŝoseoj". La orienta fino estis en Ĉikago, Ilinojso, kaj la okcidenta fino estis en Santa Monica, Kalifornio. La ŝoseo kondukis tra Ilinojso, Misurio, Kansaso, Oklahomo, Teksaso, Nov-Meksiko, Arizono, kaj Kalifornio kun suma longeco ĉirkaŭ 3800 kilometroj (2400 mejloj). Ĝi estis malestablita en la jaro 1985, kiam kvin interŝtataj ŝoseoj anstataŭis ĝin: I-55 (Ĉikago al Sankta-Luizo), I-44 (Sankta-Luizo al Oklahoma City), I-40 (Oklahoma City al Barstow, Kalifornio), I-15 (Barstow al San Bernardino), kaj I-10 (San Bernardino al Santa Monica).
Tiu ŝoseo havas faman rolon en literaturo kaj kino. Intrigo de la romano kaj filmo La Vinberoj de Kolero okazas grandparte laŭ tiu vojo.
Ĵuse, en la filmo de John Lasseter, Cars. (angle : Aŭtoj) la ŝoseo havas ankaŭ gravan rolon.