Ŝjok (rivero)
Ŝjok (rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 490 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | Ladako |
La rivero Ŝjok (laŭ vorte "la rivero de morto" en Jarkandi Ujgura) fluas tra norda Ladako en Barato kaj tra la distrikto Gangĉe de Gilgit-Baltilando en Pakistano, 550 km longa.
La rivero Ŝjok, nome alfluanto de Induso, originiĝas el la glaĉero Rimo I, unu el la branĉoj de la glaĉero Siaĉen. La rivero plilarĝiĝas ĉe la kunfluo kun la rivero Nubra. La vojo de Ŝjok estas tre malofta, originanta el la glaĉero Rimo, ĝi fluas en sudorienta direkto kaj, alirinte la montaron Pangong, ĝi faras poste nordokcidentan turniron, fluante paralele al sia antaŭa vojo. La Ŝjok fluas en ampleksan valon, subite enirante en mallarĝan gorĝon post Ĉalunka, plue tra Turtuk[1] kaj Tjakŝi antaŭ trapasi en Pakistanon. La Ŝjok kuniĝas kun la Induso ĉe Keris, oriente de la urbo Skardu.[2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Turtuk, the village on the India-Pak border, is where the clichés stop and fantasies begin. Arkivita el la originalo je 2015-09-08. Alirita 2016-01-28 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-08. Alirita 2016-01-28 .
- ↑ Aerial view of river junction
- ↑ Bennett-Jones, Owen. (1a de Septembro 2004) Pakistan and the Karakoram Highway, 6‑a eldono, Lonely Planet Regional Guides, Lonely Planet Publications. ISBN 978-0-86442-709-0.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sharad Singh Negi: Himalayan Rivers, Lakes, and Glaciers. Indus Publishing 1991, ISBN 81-85182-61-2
- H. N. Kaul: Rediscovery of Ladakh. Indus Publishing 1998, ISBN 81-7387-086-1, p. 30-31 (limigita reta versio (Google Books))
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Shyok River ĉe la Encyclopædia Britannica
- Shyok River
- Shyok[rompita ligilo]
- Shyok Valley Project - An Experiment In Suof Jammu and Kashmir Arkivigite je 2011-09-04 per la retarkivo Wayback Machine