Ĵu Ronĝi
Ĵu Ronĝi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1928 (96-jaraĝa) en Ĉangŝa |
Lingvoj | Nordĉina dialektaro • angla |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Tsinghua Universitato - elektrotekniko (–1951) |
Familio | |
Patro | Zhu Kuanshu (en) |
Edz(in)o | Lao An (en) |
Infano | Zhu Yunlai (en) |
Parencoj | Zhu Pian (en) (praulo) |
Okupo | |
Okupo | politikisto inĝeniero entreprenisto |
Ĵu Ronĝi (ĉine simpligite: 朱镕基, ĉine tradicie: 朱鎔基, pinjine Zhū Róngjī, laŭ transskriba sistemo Wade-Giles: Chu Jung-chi; naskiĝis la 20-an de oktobro 1928 en Ĉangŝa, provinco Hunano, Ĉinio) estas politikisto de la Popola Respubliko Ĉinio.
Ekde 1949 li membras en la Komunista Partio de Ĉinio. Inter 1947 kaj 1951 li studis ĉe la universitato Tsinghua en Pekino.
Inter 1987 kaj 1991 li estis urbestro de Ŝanhajo. En 1992 li iĝis vica ĉefministro en la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj en 1998 ties ĉefministro. Krome li inter 1993 kaj 1995 estis prezidanto de la Centra Banko de Ĉinio.
En 2003 li pro maljuneco eksiĝis el la posteno de ĉefministro. Lia posteulo iĝis Ŭen Ĝiabao (Wen Jiabao).
Ĵu Ronĝi estas pranepo de la dinastio Ming. [1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva biografio pri li Arkivigite je 2012-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ teksto pri li el la anglalingva magazino Time. Arkivita el la originalo je 2009-10-23. Alirita 2009-11-13 .
Antaŭe: | Ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko | Poste: | |
---|---|---|---|
Li Peng | 1998–2003 | Wen Jiabao |