Ĉajoto
Aspekto
Ĉajoto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sechium edule (Jacq.) Swartz, 1800 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĉajoto aŭ Kajoto[1] (Sechium edule) estas sudamerika verda aŭ blanka frukto de planto el la familio de kukurbacoj. Ĝi estas piroforma kun faldetoj.
Ĝi unue troviĝis en Jamajko, kaj poste disvastiĝis al aliaj partoj de Ameriko, ekzemple Meksiko, kaj de tie al la mondo.
La planto havas grandajn foliojn super la frukto.
Deveno de la vorto
[redakti | redakti fonton]La vorto « ĉajoto » devenas de la hispana chayote, kiu devenas de la Naŭatla chayotli, kion oni uzas por nomi la frukton [2].
La hispanan vorton chinchayote oni uzas por nomi la kreskaĵon.
enhavo
[redakti | redakti fonton]100 g da freŝa produkto:
Ora | |
akvo | ĉ. 80 % |
Karbonhidrato | 7,7 % |
Proteino | 0,9 % |
Graso | 0,25 |
Fibro | 0,4 % |
Vitamino A | 650 mg |
Vitamino E | 2,2 mg |
krome kalio, vitaminoj C kaj B6, folia acido, kupro, magnezio kaj fero.
Kultivado
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas kultivata en meza kaj suda Ameriko. En Eŭropo ĝi estas kultivata en la sudo.