Wallers-en-Fagne
Wallers-en-Fagne | |
---|---|
komunumo en Francio limurbo vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Trélon |
INSEE kodo | 59633 [+] |
Poŝtkodo | 59132 |
Kodo laŭ INSEE | 59633 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Bernard Navarre 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 215 (1 999) |
Loĝdenso | 27 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°03′51″N 4°10′35″O / 50.06417°N, 4.17639°O (mapo) Koordinatoj: 50°03′51″N 4°10′35″O / 50.06417°N, 4.17639°O (mapo) |
Alto | 186 m - 236 m |
Areo | 7,79 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 03′ 51″ Nordo 4° 10′ 35″ Oriento / 50.0641666667 °N, 4.17638888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Wallers-en-Fagne [+] | |
Wallers-en-Fagne (aŭ malnovtempe Wallers-Trélon) estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 215 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wallers-en-Fagne estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne.
La vilaĝo Wallers-en-Fagne troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Wallers-en-Fagne etendiĝas sur 7,79 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo antaŭ nelonge ankoraŭ nomiĝis Wallers-Trélon (alude al la najbara komunumo Trélon kaj por diferencigi ĝin el Wallers, alia komunumo de la departemento). Ĝi fariĝis "Wallers-en-Fagne" per dekreto de la ministerio pri internaj aferoj de la 10-a de aŭgusto 2007.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Wallers-en-Fagne apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.