Saltu al enhavo

Midaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Midaso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Frigio
Mortokialo venenado
Okupo reganto
Patro Gordio
Patrino Cibelo
Edzo/Edzino Hermodike II
Infanoj Lityerses • Anchurus • Aegisteas
vdr

Midaso estis la nomo de pluraj historiaj reĝoj de la regno Frigio en Malgrandazio, kaj ankaŭ de figuro el la helena mitologio.

Midaso kaj Bakĥo

La mitologia greka reĝo estis konata pro stulteco kaj avareco de oro. Ĝi estas ofte figurigita kiel azen-orela reĝo. Ĝi aperas en verkoj de Ovido.

La historia (unua) Midaso dum la 8-a jarcento a.K. estis reĝo de Frigio. Lin mencias unuafoje la historiisto Herodoto. Postaj fontoj sciigas, ke li edzinigis filinon de Agamemno. Oni trovis lian tombejan monteton (tumulo) dum la jaro 1957 proksime al Gordion.

Vidu ankaŭ