Kanpur
Aspekto
Kanpur | |
hindie कानपुर, urdue کان پور | |
urbo | |
Ŝtato | Barato |
---|---|
Subŝtato | Utar-Pradeŝo |
Koordinatoj | 26° 28′ 21″ N 80° 19′ 52″ O / 26.47250 °N, 80.33111 °O (mapo) |
Horzono | UTC+5:30 |
Poŝtkodo | |
Situo de la urbo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Kanpur | |
Retpaĝo: kanpurnagar | |
Kanpur (hindie कानपुर) estas urbo kaj ekonomia, komerca, religia centro en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La angla historia nomo ĝis 1948 estis Cawnpore.
Bazaj informoj
- Areo: 1000 km²
- Alto super marnivelo: 126 m
- Loĝantaro: 2 823 000 en 2001
- Horzono: UTC + 05:30
- Poŝtkodo: 208 0xx, 209 2xx, 209 3xx, 209 4xx
- Telefonkodo: 91(512)
- Aŭtokodo: UP-78
Situo
Kanpur situas sur ebenaĵo bordoj de Gango. Laknaŭo troviĝas 78, Agra 234, Gaziabad 370, ĉefurbo Delhio 383, Kolkato 929, Mumbajo 1133 kilometrojn (aere) [1].
Historio
La unua necerta mencio pri Kanpur okazis en 1207, sed oni konas pli frue diversajn religiajn legendojn pri la loko. La vera mencio okazis en 1579, kiel simpla vilaĝo. En la 18-a jarcento britoj alvenis. Ili faris el la komunumo gravan komercejon, kie estis stabo (poste garnizono) de soldatoj. Tie okazis ribelo de sipajoj.
Pli detale pri la ribelo legu en la artikolo Ribelo de Sipajoj.
Vidindaĵoj
- katedralo de 1862
- aliaj preĝejoj
- bestoĝardeno
- muzeo
- universitato