Arguis
Arguis | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22150 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 19′ N, 0° 26′ U (mapo)42.316111111111-0.43777777777777Koordinatoj: 42° 19′ N, 0° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 044 m [+] | ||
Areo | 62,753134 km² ( 627 5.3 134 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arguis [+] | |||
Arguis [ARgis] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ene de la municipo Arguis estas ankaŭ la loĝloko Bentué de Rasal, kiu havis nur 8 loĝantojn en 2021.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas kun municipoj Caldearenas, Las Peñas de Riglos, Nueno kaj La Sotonera. Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Isuela kaj ĉe kelkaj ĉepireneaj montaroj: nome Sierra de Javierre norde (1546 m), Sierra de Gratal sude (1567 m), Sierra del Águila oriente (1609 m) kaj Sierra de Loarre (1470 m) kaj Sierra Caballera (1565 m) okcidente. La rivero Isuela ekfluas ĉe la loĝloko mem, proksime de la Monto Peiró, kaj retenas siajn akvojn en la Akvorezervejo de Arguis, nome la plej antikva de Aragono. Ekfluas ĉe la loĝloko ankaŭ la rojo Garona, alfluanto de Gállego kaj la rivero Flumen, alfluanto de Alcanadre. Parto de la municipa teritorio estas okupita de la Natura Parko Sierra y los Cañones de Guara. La altitudo gamas inter 1609 m oriente (Pico del Águila) kaj 900 m borde de la rivero Isuela.
La loĝloko Arguis mem (1044 msm) estas je 20 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-23 ĝi estas komunikata kun Sabiñánigo norde kaj kun Nueno sude.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la historiisto Antonio Ubieto Arteta, fakulo pri Mezepoko, la plej frua mencio pri Arguis estas de Cartulario de San Juan de la Peña (1070), en kiu oni citas dommus Balla de Argis.[1]
La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Arguis: oni malaltiĝis el preskaŭ 300 loĝantoj en 1910 ĝis 43 en 1981 kaj poste oni iomete rekuperiĝis ĝis nunaj 153 loĝantoj (2022).
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika preĝejo (kies unu retablo de la 15-a jarcento estas ekspoziciata en la Muzeo Prado) kaj du ermitejoj (el kiuj unu kun mezepoka nekropolo), mezepoka ponto super la rivero Isuela kaj ekstere montaraj naturaj lokoj ĉefe ĉe la akvobaraĵo, la akvorezervejo, la riveroj ktp. Venas vizitantoj por fiŝkaptado, montogrimpado, ciklismo, motociklismo ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ubieto Arteta, Antonio. Cartulario de San Juan de la Peña 207.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)