Saltu al enhavo

Urbestro de Istanbulo estas arestita

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ekrem İmamoğlu dum urbestra baloto, majo 2024.

Merkredo, la 19-a de marto 2025


La 19-an de marto urbestro de Istanbulo Ekrem İmamoğlu estis arestita pro akuzoj pri korupto kaj subtenado de teroristoj. Li estas la ĉefa konkuranto de la aktuala prezidanto Recep Tayyip Erdoğan en prezidenta baloto, okazonta en Turkio en 2028. La ĉefa opozicia partio Respublika Popola Partio (RPP) nomis tion "provo de ŝtatrenverso kontraŭ la sekva prezidanto". La oficialuloj asertas ke la juĝejo agas sendepende.

La urbestro estas akuzita pri korupto, estrado de krima organizaĵo kaj manipulado de aĉetkonkursoj. "Mi ne kapitulacos" diris İmamoğlu en filmeto, afiŝita en la socia reto X.

Ekrem İmamoğlu naskiĝis en 1971 en provinco Trabzono, finis la Universitaton de Istanbulo kaj engaĝiĝis je konstrua komerco de sia familio. En 2008 li aliĝis al RPP kaj en 2014 iĝis estro de distrikto Beylikduzu. En 2019 li gajnis la urbestran baloton en Istanbulo, kio estis la plej granda malvenko de la reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado. La kortumo nuligis lian venkon, sed dum ripeta baloto li gajnis denove, eĉ kun pli granda supereco. En 2024 li gajnis denove, malgraŭ perdi aliancanon. İmamoğlu prezentis sian urbestran kampanjon kiel lukton por demokratio, leĝeco kaj justeco.

En 2022 li jam estis kondamnita al malliberigo por 2,5 jaroj pro publika insultado de oficialuloj de la Supera Balota Konsilio. Nun venis pliaj akuzoj, kiujn liaj subtenantoj konsideras politike motivitaj. Tamen prokuroro de Istanbulo asertas ke 100 homoj, inkluzive ĵurnalistojn kaj komercistojn, estas suspektitaj partopreni koruptajn aĉetkonkursojn, organizitajn de la urba administracio. İmamoğlu kaj 6 aliaj personoj estas ankaŭ akuzitaj pri asistado al la malpermesita Kurdistana Laborista Partio. Pro tiuj ĉi akuzoj la Istanbula Universitato nuligis ĉi-semajne diplomon de İmamoğlu, kio aŭtomate ekskludas lin el la prezidentaj balotoj, ĉar altlerneja diplomo estas nepra kondiĉo por la kandidato. La universitato asertis ke transiro de İmamoğlu de privata universitato en Norda Kipro okazis kun rompo de regularo, do estas malvalida.

La guberniestra administracio de Istanbulo malpermesis dum sekvaj 4 tagoj ĉiujn ajn protestojn kaj publikajn kunvenojn en la urbo. La vojoj tra la urbo estas blokitaj. Tamen proksimume 100 homoj venis al policejo, kie troviĝas la arestita urbestro, ĉantante kontraŭregistarajn sloganojn. Studentoj ĉe la Istanbula Universitato sturmis policajn barikadojn, la polico reagis per larmogaso.

Se la akuzoj finiĝos per kondamna verdikto, Ekrem İmamoğlu ne povos partopreni la prezidentan baloton en 2028, eble okazontan pli frue. La 23-an de marto devus okazi la interna partia baloto de RPP, dum kiu oni prognozis gajnon de İmamoğlu.

Fontoj

[redakti]

(en) Ece Toksabay «Imamoglu, the detained Istanbul mayor seen as Erdogan’s key rival» – Reuters, 2025-03-19 (arkivita [ ])

(en)  «Turkiye police detain Erdogan rival Imamoglu in corruption, terror probe» – Al-Ĝazira, 2025-03-19 (arkivita 2025-03-19)

(en)  «Istanbul mayor arrested days before likely presidential nomination» – The Guardian, 2025-03-19 (arkivita 2025-03-19)




Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo