Walter Bower
Walter Bower | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1385 en East Lothian | ||||
Morto | 24-an de decembro 1449 (64-jaraĝa) | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Skotlando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Walter Bower (n. ĉ. 1385, m. la 24-an de decembro 1449) estis skota kronikisto.
Li naskiĝis ĉe Haddington (East Lothian). Ekde 1418 li estis abato de Abatejo Inchcolm apud Firth of Forth. En 1423 kaj 1424 li estis inter la gravuloj komisiitaj kolekti la elaĉetan monon por liberigi reĝon Jakobon la 1-an de Skotlando. En 1433 li estis inter la ambasadoroj senditaj al Parizo por diskuti la edziĝon de filino de Jakobo al la Dauphin. En 1432 li partoprenis konsilion ĉe Perth kie li defendis la rajtojn de la skotoj.
Dum liaj lastaj jaroj li verkis Scotichronicon, historion de Skotlando. Tio estis daŭrigo de la kroniko de Johano de Fordun, kaj la aldonaĵoj de Walter Bower traktis la periodon de 1153 al la morto de Jakobo la 1-a en 1437. Li finis la verkon en 1447 kaj dum siaj lastaj du jaroj li verkis mallongigitan version konatan kiel la Book of Cupar (Libro de Cupar).