Saltu al enhavo

Vilhelmo Henriko (Saksio-Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo Henriko
Persona informo
Wilhelm Heinrich von Sachsen-Eisenach
Naskiĝo 10-an de novembro 1691 (1691-11-10)
en Oranjewoud
Morto 26-an de julio 1741 (1741-07-26) (49-jaraĝa)
en Eisenach
Tombo Georga preĝejo en Eisenach Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Familio
Dinastio Ernestidoj • Dinastio Wettin vd
Patro Johano Vilhelmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Amalie of Nassau-Dietz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Caroline Christine of Saxe-Eisenach (en) Traduki, Christine Wilhelmine of Saxe-Eisenach (en) Traduki kaj Johannette Antoinette Juliane of Saxe-Eisenach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Sophie Charlotte of Brandenburg-Schwedt (en) Traduki (1723–1741)
Albertine Juliana of Nassau-Idstein (en) Traduki (1713–1722) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj sen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo soldato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko, militaj aferoj kaj militarto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en EisenachSaksio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilhelmo Henriko (plennome: Wilhelm Heinrich von Sachsen-Eisenach; naskiĝinta la 10-an de novembro 1691 en Heerenveen-Oranjewoud, mortinta la 26-an de julio 1741 en Eisenach) estis duko de Saksio-Eisenach. Li originis el la linio ernestida de la dinastio Wettin. Li estis filo de duko Johano Vilhelmo (Saksio-Eisenach) kaj de ties unua edzino Amalia von Nassau-Dietz.

Duko Vilhelmo Henriko kun skarpo kaj ermena mantelo en pozo de militestro-strategiisto

En la aĝo de 18 jaroj li postvivis ege danĝeran falon disde ĉevalo kun vundigo de la renoj je kio li suferis la tutan restintan vivon. En 1729, post la morto patra li posteulis lin dukujregade.

Jam en 1723, post nupto de prusa princino li iĝis kavaliro de la ordeno de la nigra aglo, li tre interesiĝis pri ĉio armea. Du el liaj eisenach-aj regimentoj donitis en fremdan servon, nome Nederlandon kaj al la soldataro de la Sankta Romia Imperio. Krome li promesis en la 17.10.1740 al la alnuptita nevo, la prusia reĝo Frederiko la 2-a (Prusio), alian regimenton, la postan Fusilistan regimenton nr. 30.

La jam en 1732 kun du musketeraj batalionoj starigita regimento estis batalinta jam dum la Pola milito pri sukcedo, en imperiestra servo ĉe Rejno, en Supra Italujo kaj ĉe Bodenlago, ekde 1734 kun tri batalionoj.

Post la Paco de Vieno (1738) kaj la reveno al Eisenach en 1739 ĝi reduktitis je grandeco de unu bataliono. La plejmulto de la oficiroj retriĝis. En la 8.10.1739 oni ĵurigis iliajn soldatojn pri Prusio. En 1740 ĝi transprenitis en Magdeburg fare de kolonelo Christian Reinhold von Derschau. La duko dungis 25 ne-eisenachajn oficirojn, venigis anstataŭantojn por la anoj de la dua bataliono kaj iĝis mem regimentestro.

Entombigo estis en la Preĝejo Sankta Georgo (Eisenach). Post lia morto ĉesis ankaŭ la gento de la dukoj de Saksio-Eisenach. La princujo iĝis heredaĵo de Saksio-Vajmaro. De tiam ambaŭ landoj estis kunigitaj dukuje; ĝi iĝis en 1815 Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Henriko Vilhelmo konstruigis ĉasdomon proksime de Ruhla ĉe Rennsteig kiun lia posteulo pligrandigis je Ĉaskastelo Rühler Häuschen.

Geedzecoj

[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo Henriko estis kunedza dufoje. En 1713 li edzinigis Albertine Juliane von Nassau-Idstein kaj en 1723 Anna Sophie Charlotte von Brandenburg-Schwedt. Kun neniu el ili li havis idojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]