Saltu al enhavo

Vilhelmo (Luksemburgo)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo
Persona informo
Guillaume Jean Joseph Marie
Naskiĝo 11-an de novembro 1981 (1981-11-11) (43-jaraĝa)
en Grand Duchess Charlotte Maternity Hospital, Luksemburgo
Religio katolikismo vd
Lingvoj leceburgafrancagermanahispanaangla vd
Loĝloko Berg Castle vd
Ŝtataneco Luksemburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Institut Philanthropos (en) Traduki (2006–2007)
Universitato Brunel
Institut Le Rosey (en) Traduki
Institut Albert le Grand (en) Traduki - bakalaŭro (–2009)
University College (en) Traduki
Collège Alpin International Beau Soleil (en) Traduki - baccalauréat (en) Traduki (–2001)
Reĝa Milita Lernejo Sandhurst
Universitato de Angers Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Luxembourger Royal Family vd
Patro Henriko de Luksemburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Teresa de Luksemburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Prince Félix of Luxembourg (en) Traduki, Prince Louis of Luxembourg (en) Traduki, Princess Alexandra of Luxembourg (en) Traduki kaj Sebastiano de Luksemburgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Stéphanie, Hereditary Grand Duchess of Luxembourg (en) Traduki (2012–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karolo de Luksemburgio, Prince François of Luxembourg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Princess Ariane of the Netherlands (en) Traduki (baptofilino) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guillaume Jean Joseph Marie de Nassau (esperante Vilhelmo; naskita la 11-an de novembro 1981 en Luksemburgio) estas Hereda Grandduko kaj heredonto de la trono de Luksemburgio. Li estas la plej aĝa filo de Henriko, Grandduko de Luksemburgio, kaj Maria, Granddukino de Luksemburgio [1].

Li portas la titolojn "Hereda Grandduko de Luksemburgio", "Hereda Princo de Nassau" ekde kiam lia patro supreniris la tronon en 2000, kaj ekde la 18-a de decembro de la sama jaro la titolo, "Princo de Bourbon-Parma". Kiam la patro abdikos aŭ mortos en la estonteco, Hereda Grandduko Guillaume transprenos. Guillaume estas referita kiel Lia Reĝa Moŝto.

Post proklamo de grandduko Henriko en junio 2024, lia filo Guillaume estis nomumita kiel la reprezentanto de la grandduko ("leŭtenanto-reprezentanto", Regento) la 8-an de oktobro 2024 [2] [3]. La 24-an de decembro 2024, la Grandduko anoncis en sia kristnaska mesaĝo lian intencon abdiki en favoro de la Hereda Kronprinco Guillaume la 3-an de oktobro 2025 [4].

Guillaume estas edukita en privataj lernejoj en Luksemburgio kaj Svislando, kaj ankaŭ la Reĝa Militista Akademio Sandhurst en Camberley en Anglio. Li ankaŭ studis politikan sciencon kaj historion en Durham en Anglio, sed ne kompletigis siajn studojn [5].

En aprilo 2012 li fianciĝis al la belga grafino Stéphanie de Lannoy [6] kaj la 19-an de oktobro de la sama jaro, la paro edziĝis [7]. La 10-an de majo 2020, li kaj la Hereda Granddukino havis sian unuan filon, princo Karlo. La 27-an de marto 2023, ilia dua filo, princo François, estis naskita.

En 2021, Guillaume estis elektita prezidanto de la Monda Skolta Fondaĵo, kiu subtenas la Mondan Skoltan Organizon, post esti membro de la plenumkomitato de la fondaĵo ekde 2017 [8].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Le Grand-Duc Héritier.
  2. Cour Grand-Ducale [@CourGrandDucale] (la 9an de julio 2024).
  3. A tradition of abdication - Luxembourg & the Netherlands (la 28an de junio 2024).
  4. https://www.gbnews.com/royal/grand-duke-henri-luxembourg-abdication-royal-news GB News (angle)
  5. CURRICULUM VITAE OF HIS ROYAL HIGHNESS THE HEREDITARY GRAND DUKE OF LUXEMBOURG (angle). Cour Grand Ducale (9 November 2020). Arkivita el la originalo je 20 June 2020. Alirita 9 December 2020 . “Prince Guillaume attended primary school in Lorentzweiler and continued his education in the Lycée Robert Schuman until the fourth year of Luxembourgish secondary education. Then he pursued his studies at the Le Rosey Institute and at the Collège Beausoleil in the Swiss Alps, where he passed his French Baccalaureate in 2001. From September 2001 until August 2002, the Hereditary Grand Duke accomplished his Officer training at the Sandhurst Royal Military Academy in the United Kingdom....In 2009, the Hereditary Grand Duke graduated with honours with a Bachelor's degree in Humanities and Languages, specialising in Political Science, at the University of Angers (France).”.
  6. «Guillaume et Stéphanie se fianceront ce vendredi», Wort.lu, la 26an de marto 2012.
  7. «Guillaume & Stéphanie say "I do" in civil marriage ceremony», Wort.lu, la 19an de oktobro 2012.
  8. Foundation Board announces new Chair, worldscoutfoundation.org

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]