Saltu al enhavo

Vikipedio:Artikolo de la monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Artikolo de la monato estas legindaelstara artikolo, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo. Ĉiun duan (aŭ malofte trian) monaton - en kazo de redaktista entuziasmo ankaŭ ĉiun monaton - ni elektas novan artikolon de la monato.

Vidu Vikipedio:Artikolo de la monato/2025 por la jamaj, nuna kaj proponitaj artikoloj de la monato por 2025. Tiu paĝo estas inkludita ankaŭ sube de tiu ĉi paĝo. Nun estas la 01-a monato de la aktuala jaro. Por monato, por kiu neniu artikolo estas jam elektita, ĉiu uzanto povas proponi artikolon jam antaŭe elektitan kiel leginda aŭ elstara kreante eltiraĵon por ĝi (prenu kiel modelon la aliajn eltiraĵojn) kaj aldonante la jenon en la finon de la proponata artikolo:

{{ADLM|<jaro>|<monato>}}

Se estas grava motivo havi en certa monato alian artikolon de la monato ol la jam proponitan - ekzemple ĉar tiu artikolo estas rilata al evento datrevenanta en tiu monato - tiam eblas proponi ĝin kaj ŝovi la antaŭe proponitan artikolon al alia monato. Se estas malkonsento pri tio, kiu artikolo aperu en kiu monato, eblas diskuti kaj eble eĉ baloti pri tio en la diskutpaĝo de la koncerna monato eltiraĵo.

Kiel partopreni

[redakti fonton]

Proponi artikolon de la monato povas iu ajn. Kutime estas elektitaj artikoloj, kiuj estas legindajelstaraj

  1. trovu artikolon kiu nuntempe estas legindaelstara, antaŭe ne estis Artikolo de la semajno nek Artikolo de la monato kaj nuntempe ne estas proponita nek malelstarigo de ĝi nek mallegindigo de ĝi
    • artikolo, kiu estas montrita en ĉefpaĝo bone prezentu Vikipedion, tial evitu artikolon kun avertoŝablono ks.
  2. en la elektitan artikolon, tuj sub la ŝablonon {{leginda}} aŭ {{elstara}} metu {{ADLM|<jaro>|<monato>}}, ambaŭ parametrojn plenigu per numeroj, monato estus ĉiam ducifera, ekz. 06, ne 6
  3. en tiu ĉi paĝo trovu koncernan monaton laŭ ĝia numero, klaku al Bonvolu proponi artikolon, aldonu bazan enkondukon taŭgan por ĉefpago kaj konservu
    1. el la eltiraĵo forigu ĉiujn referencojn kaj "ruĝajn ligilojn"
    2. eltiraĵo havu precize unu bildon
    3. la linion sub la parto "Lastaj artikoloj de la monato" vi ignoru, ĝi aŭtomate kreos kategorion

Kunlaborantoj

[redakti fonton]

Pri bona funkciado de ADLM zorgas precipe tiuj ĉi homoj. Kaze de problemo vi povas trovi kiu prizorgas tiun konkretan taskon kaj kontakti lin.

Artikoloj de la monato por aktuala jaro

[redakti fonton]

Nun estas Januaro.

2020  • 2021  • 2022  • 2023  • 2024  • 2025


Vido de la Gatun-kluzo

La Panama kanalo - ankaŭ nomata Panamkanalo kaj en la hispana Canal de Panamá - estas homfarita porŝipa kanalo tra la panama istmo (vidu Panamo kaj Panamurbo), por la internacia trafiko de ŝipoj inter oceanoj Atlantiko (tra la Kariba Maro) kaj Pacifiko. Ĝi estis finkonstruita en 1914. Ĝia longeco estas 77.1 aŭ 82 kilometroj, depende de la konsidero kaj mezuroj. De sia inaŭguro je la 15-a de aŭgusto de 1914, la kanalon trairis pli ol 815,000 ŝipoj en 2008. Ĉiujara trafiko altiĝis el ĉirkaŭ 1,000 ŝipoj en 1914, kiam la kanalo malfermiĝis, al 14,702 ŝipoj en 2008, tiuj lastaj mezure totalon de 309.6 milionoj da tunoj. La plej grandaj ŝipoj kiuj povas trapasi la kanalon nune estas nomataj Panamax. La Usona Societo de Civilaj Inĝenieroj nomigis la Panaman Kanalon unu el la sep mirindaĵoj de la moderna mondo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Sankt-Peterburgo, Antequera, Israelo

La Bankedo de Jupille

La Bankedo de Jupille (france Le Banquet de Jupille) estas pentraĵo fare de Auguste Chauvin kaj unuafoje ekspoziciita en la jaro 1861. Chauvin estis belga pentristo forte influita de la duseldorfa pentroskolo, ankaŭ profesoro kaj direktoro ĉe la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo.

La verko estis origine mendita de la belga federacia ŝtato kaj de la urbo Lieĝo en 1855. Ĝi estas historia pentraĵo, kies stilo estis videble inspirita de la itala manierismo de la 16-a jarcento. Ĝi prezentas momenton de la legendo de Sankta Lamberto el Mastriĥto, kiam, ĉirkaŭ la jaro 705, li admonas Alpaida, la duan edzinon de Pepino el Herstal kaj patrinon de Karolo Martelo. Alpaida uzurpis la rolon de Plektruda, la unua kaj legitima edzino de Pepino. Ŝi provis trompi Lamberton per ruzeco, petante al li beni sian kalikon okaze de bankedo oferita de Pepino en la vilaĝo Jupille, proksime al Lieĝo. Mallonge post ĉi tiu evento, Lamberto estis venĝe murdita de la trupoj de Dodono, frato de Alpaida kaj vasalo de Pepino.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Panama kanalo, Sankt-Peterburgo, Antequera

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon

Bonvolu proponi artikolon