Veľký Meder
Veľký Meder (Čalovo) | ||
hungare: Nagymegyer | ||
urbo | ||
Urbodomo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Veľký Meder | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Dunajská Streda | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Situo | Veľký Meder | |
- alteco | 112 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 51′ 23″ N 17° 46′ 14″ O / 47.85639 °N, 17.77056 °O (mapo) | |
Areo | 55,547 km² (5 554,7 ha) | |
Loĝantaro | 8 888 (31.12.2007) | |
Denseco | 160,01 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1268 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 932 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-31 | |
Aŭtokodoj | DS | |
NUTS | 501522 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Veľký Meder | ||
Retpaĝo: www.velkymeder.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Veľký Meder, hungare Nagymegyer estas urbo en Slovakio. Inter 1948 kaj 1990 la urbo oficiale estis Čalovo. Veľký kaj Nagy signifas granda, la alia vorto estas nomo de la plej granda hungara tribo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Veľký Meder situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislava. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 24 km. Ambaŭ komunumoj troviĝas inter Danubobranĉoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata dum la neolitiko, la avaroj konstruis tie fortikaĵon. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1268 en formo villa Meger. Matiaso la 1-a (Hungario) donacis al Megyer rangon kampurbo en 1466. La urbeto rajtis aranĝi tutlandan foiron jare po 3, krome ĝi havis aŭtonomion kaj juĝrajton. La turkoj ofte suferigis la loĝantojn. En 1910 loĝis en la urbeto 3591 da homoj (3578 hungaroj). Dum la 1-a mondmilito militkaptitejo funkciis apud la urbo. Ĝis Traktato de Trianon Nagymegyer apartenis al Komárom (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovakio kiel Veľký Meder. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.
En 1965 ne okazis tie inundo, ĉar digo farita tuj savis la urbon. En 2001 loĝis tie 9113 da homoj (7705 hungaroj kaj 1226 slovakoj, 67 ĉeĥoj, 62 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo Sankta Nikolao el 1460, en 1755 plene trakonstruita, en 1900 okazis denova rekonstruo al klasikisma stilo
- monaĥeja lernejo el 1902
- baroka kalvinana templo el 1784, turo aldoniĝis en 1801
- kalvinana lernejo el 1931
- kamparana loĝdomo el 1836, nun muzeeto pri kampara vivo
- skulptaĵo de Nepomuka Sankta Johano el 1783
- skulptaĵo de Damo de Hungaroj el 1896
- skulptaĵo de Johano Hunyadi
- skulptaĵo de Béla Bartók el 1992
- skulptaĵo de deportitaj hungaroj
- brustoskulptaĵo de Stefano la 1-a (Hungario) el 2000
- termala banejo ekde 1973
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Nagymegyer naskiĝis hungara juristo grafo János Waldstein-Wartenberg.
- En Veľký Meder mortis ĉeĥoslovakia hungara pentristo József Janiga.