Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Moldur

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Moldur!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  -- Yekrats 14:38, 20. Nov 2006 (UTC)

Rimarkinte eraron ...

[redakti fonton]

... kuraĝe korektu anstataŭ nur rimarkigi en diskutpaĝo (kiel vi faris pri Kategorio:Vikipediisto eo-2). Tia estas la vikia vojo. Arno Lagrange  08:07, 1. Feb 2007 (UTC)

Fakte la paĝoj esti redaktitaj paŭse kopiinte la paĝojn pri la franca : pro tio ili estis malĝustaj. Cetere koncerne la kategoriojn de eo-parolantaj uzantoj, esperanto ne estu menciita kiel lingvo parolata inter la aliaj sed rekte oni menciu ke temas pri informo pri la lingvorego, ĉar ĉi tie estas la esperanta vikipedio. AL @ 10:52, 1. Feb 2007 (UTC)

Saluton, Martin. Mi pardonpetas pri mia anstataŭigo de via ŝablono. Mi refaris miajn ŝanĝojn. Amike kaj vikie salutas Yekrats 17:04, 6. Feb 2007 (UTC).

Re-saluto

[redakti fonton]

Kara Martin,

mia dua, dujara fileto ĵus vekiĝas kaj komencas plori. Mi do hastos trankviligi lin kaj nur rapide resalutas!!

ThomasPusch 21:34, 14. Feb 2007 (UTC)

Informo el futuro

[redakti fonton]

Mi vidis vian redakton ĉe la artikolo Esperanto (apartigilo), kaj la artikolon Esperanto (restoracio) mem. Evidente, vi enmetis informon kiu laŭdate temas pri la estonteco, sed laŭaserte pri jam pasinta okazintaĵo. Kiel eblas, ke oni jam scias, ke tiu restoracio ricevOS la koncernan premion, ĉi-maje? Mi scivolemas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 06:51, 16. Mar 2007 (UTC)

Ups, pardonu! Mi enskribis tion en la sama dato kiam ĝi okazis, sed mistajpis la monaton sen rimarki tion :-( Nun korektite en ambaŭ lokoj! Dankon pro la rimarkigo! Moldur 08:59, 16. Mar 2007 (UTC)
Dankon pro via rapida reago kaj respondo! Nur bonvole venontfoje prefere respondu ĉiam en la diskutpaĝo de la vikipediisto, kiu skribis al vi, ĉar ekzemple nun mi retrovis vian respondon nur intence serĉante ĝin - ĉa vian diskutpaĝon mi ne havas en mia atentaro, do ne ekscias pri ŝanĝoj faritaj en ĝi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:52, 16. Mar 2007 (UTC)

(Land-)Kreis = ĉu distrikto aŭ subdistrikto?

[redakti fonton]

Mi proponas grupigi la diskuton pri la temo "(Land-)Kreis = distrikto aŭ subdistrikto?" en la diskuta paĝo Diskuto:Distrikto (Germanio), kaj petas vin rerigardi tien. Amike, ThomasPusch 21:35, 28. Mar 2007 (UTC)

Kategorio:Operaciumoj

[redakti fonton]

Saluton! Mi devis restarigi la version de Windows Vista al la lasta versio, ĉar mi enmetis la kategorian indikon al la ŝablono (kiu ja tutegale estu uzata nur por operaciumoj). Mi esperas, ke vi trovos tiun solvon pli eleganta. Amike, Alaŭdo ۩ 20:20, 21. Apr 2007 (UTC)

Aĉ!! Via dua redakto aperis ĝuste inter la tempo de mia rigardo kaj revenigo, do, mi ne vidis viajn polurojn kiam revenigis la redaktojn. Nun mi remetas ilin en la artikolon -- pardonu!! Alaŭdo ۩ 20:28, 21. Apr 2007 (UTC)

Heydrich

[redakti fonton]

Saluton Moldur, mi nuligis vian redakton, ĉar: iam malĝuste literumita ne signifas la samon kiel la via origine literumita, kiun vi anstataŭis anstataŭ iam malĝuste literumita. --Petr Tomasovsky 20:27, 13. Jul 2007 (UTC)

Kiel videblas laŭ ĉiuj lingvaj versioj en vikipedio, ĉiuj lingvoj uzas nomon Reinhard Heydrich. Estas do kompreneble, ke lia ĝusta nomo estis Reinhard. Reinhardt estis do malĝusta literumado de lia nomo de iuj. Aŭ ĉu ĉiuj vikipedioj erarus skribante lian nomon malĝuste en la titolo? --Petr Tomasovsky 20:44, 13. Jul 2007 (UTC)

Fundraiser 2007 - Translation of Sitenotice

[redakti fonton]

Hi, the Fundraiser 2007 of the Wikimedia Foundation will last from 22 October to 22 December. Right now we are preparing the sitenotice. Could you please help by translating the two sentences in your language? If you cannot do this, could you please help me to contact a person who can help? You can find the text to be translated on meta. Thank you so much for your help! Best, --SabineCretella 18:53, 6. Okt 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio

[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 04:15, 21. Nov. 2007 (CET)

Sveda reĝo

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi pardonpetas pro mia kategoriiga eraro. Mi dankas vin por esti korektinta ĝin. --Nick 17:02, 3. Dec 2007 (EST)

Biografiaj ĝermoj (ekzemple Carl Schlyter)

[redakti fonton]

Kara Martin,

kutime mi aldonas la ŝablonon "DEFAULTSORT" - se la artikolo enhavas pli ol unu kategorion, alikaze mi foje tentiĝis nur skribi "Kategorio:Kategorionomo|Familia nomo, persona nomo" - kaj same kutime ankaŭ la kategorion "Naskiĝinto en...". La ĝermoj pri eŭropaj parlamentanoj de la verda partio tamen (grandparte) estis vere minimumaj ĝermoj, laŭeble rapide faritaj, kaj tie mi rezignis pri eltrovo de la ekzakta naskiĝdato kaj -loko (rezulte ankaŭ pri la kategrio "Naskiĝinto en...") - kaj aldone ĉe Carl Schlyter kaj iuj aliaj parlamentanoj akcidente mi eĉ forgesis la alfabetan ordigon. Mi faris la ĝermojn sur privata poŝkomputilo en mia laborejo dum trankvila parto de (malbone pagata) semajnfina deĵoro, sed tie mi ne havas aliron al la reto, kaj mi post reveno hejmen ne volis aldoni tro da tempo per elserĉo de la individuaj naskiĝtagoj, nur rapide suprenŝutante la pretajn paĝetojn... Tamen mi komprenas, ke ĉiam kiam mi iomete (tro) tempoŝpare faras ion en vikipedio, tuj iu nestultulo rimarkas.

Mi pentoplene ĵus trarigardis ĉiujn 39 biografiajn ĝermojn respektive paĝojn pri la verdaj EU-parlamentanoj kaj aldonis la ŝablonojn DEFAULTSORT tie kie ili mankis - ĉar fakte malĝusta alfabeta enordigo vere estas iom ĝena...

Sincere, ThomasPusch 22:38, 3. Dec 2007 (UTC)

Saluton, samideano mia. Mi ĵus malkovris vian tre beletan bildstrion pri Gogo kaj liaj amikoj. Dankon pro la bonegaj amuzaĵoj! --Nick, 13:51 UTC, 17 dec 2007

imperiestrolando

[redakti fonton]

Saluton Moldur, vidante, ke vi alinomis Nicean imperiestrolandon al Nicea imperio kaj viaj pluaj ŝanĝoj de imperiestrolando, mi devas demandi vin pri via motivo fari tiel. Imperiestrolando estas kreita laŭ vortoj princlando, dukolando... Kial ne povas esti imperiestrolando = lando, kie regas imperiestro. En la ĉeĥa tiu vorto ekzistas, nome císařství. Imperio estas ĉeĥe říše. Petro@diskkont 16:47, 28. Feb 2008 (UTC)

Respondo en Vikipediista diskuto:Petr Tomasovsky‎. Moldur 17:22, 28. Feb 2008 (UTC)
Dankon por via respondo. Petro@diskkont 17:30, 28. Feb 2008 (UTC)

Estas pli oportune uzi la vorton 'Britio'. Tamen 'Unuiĝinta Reĝlando' ne estas tute precize la sama realaĵo (ili diferencas ĉar ekzemple la unua ne entenas la parton de Irlando kiu apartenas al la dua. Vidu Britio (terminaro). Arno Lagrange  10:53, 22. Mar 2008 (UTC)

(la) Itala Respubliko

[redakti fonton]

Saluton, Moldur,

mi vidis, ke vi proponis nuligi la kategorion Kategorio:Prezidentoj de la Itala Respubliko kun la argumento "mistitolita, devas esti sen 'la'". Preskaŭ samtempe vi faris modifon al Kategorio:Prezidento de la Respubliko (Francio) (kun "la"), sen proponi ties modifon.

Ĉu vi povus klarigi, kial "devas esti sen la"? Ĉi-momente estas unu itala respubliko, kaj ĝi iel rajtas nomi sin "la itala respubliko" (itale: la Repubblica Italiana). Sed historie ĝi ne estis la sola, ekzemple ekzistis la Sociala Respubliko Itala. Ĝia estro estis Benito Mussolini. Mi konfesas, ke mi ne scias, ĉu li alprenis la titolon de "prezidento"; oni parolas pri li kiel "capo" (estro) de la respubliko.

Sed kiel ajn, tre interesus min viaj kialoj, ke "devas esti sen la".

Umberto 21:27, 29. Mar 2008 (UTC)

Respondo en Vikipediista diskuto:Umberto. Moldur 21:33, 29. Mar 2008 (UTC)
Dankon pro la rapida respondo; mi pripensos kaj kontrolos aliajn vikipediojn. – Umberto 21:34, 29. Mar 2008 (UTC)

Kategorio:Papo

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi ĵus forigis la ne uzitan kategorion Kategorio:Papo, ĉar jam ekzistas uzata Kategorio:Papoj. Ĉu vi povus estonte anstataŭ nur forviŝi la enhavon krome aldoni la ŝablonon {{forigu}}, por informi administrantojn, ke io forigendas? Dankon. Kore --Tlustulimu 12:07, 16. Jul 2008 (UTC)

Bone, mi faros. Moldur 12:45, 16. Jul 2008 (UTC)

Forigo de kategorio Bildliteraturo

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi rimarkis ke vi forigis, de paĝoj pri bildroluloj (ekz., tiuj rilatantaj al Rat-Man universo), la kategorian indikon de bildliteraturo. Ĉu vi povus klarigi al mi kial, konsiderante ke temas pri bildliteraturo, kaj ankaŭ kial vi tion faris sen antaŭe pridiskuti la aferon kun la paĝkreintoj?

dankon, --Joliejoker 20:14, 13. Nov 2008 (UTC)

Saluton Joliejoker. Jes, mi volonte afable respondas al viaj demandoj. Unue, la kategorian indikon mi forigis ĉe la Rat-Man-figuroj ĉar ili jam havas la kategorion "Rat-Man", kiu mem estas subkategorio de "Bildliteraturo". Laŭ vikipediaj kutimoj oni plej ofte indiku nur la plej malvastan kategorion kaj ne la pli vastajn (kiuj ja tamen "transitive" aŭtomate validas). Tio ankaŭ helpas la ordigadon kaj superrigardon: Unuopaj roluloj (se ili ne estas la nomdonanataj ĉefroluloj) ne estas sufiĉe gravaj por aperi en la ĝenerala kategorio "Bildliteraturo"; sufiĉas se ili jam lokas en taŭga subkategorio. Due, Vikipedio estas komuna verkaĵo de ĉiuj vikipedianoj kie ĉiu ajn kontribuas por plialtigi la kvaliton de la ekzistanta materialo. Nek paĝkreintoj nek iuj aliaj "posedas" paĝon aŭ havas iun apartan decidrajon pri la ekzisto, enhavo, enkategoriigo, aranĝo aŭ ajna alia eco de la paĝo. Se paĝo estas maltaŭge enkategoriita, aŭ havas ajnan alian mison, oni simple korektu - ne necesas peti aprobon de iu speciala instanco. Tiel ja funkcias Vikipedio. Do vi vidas ke mi agis tute laŭ vikipediaj moroj. (Fakte mi preferus eĉ pli gravan reordigon de kelkaj bildliteraturaj subkategorioj, sed tio estus tro da laboro por nun.) Amike salutas Moldur 21:13, 13. Nov 2008 (UTC)

Saluton. Dankon pro via respondo, unue. Pri la kutimo rilate al kategorioj mi ne sciis, kaj la klarigo bonas, do mi rekontrolos miajn paĝojn. Pri la kialo kial vi ne kontaktis la aŭtoron de la paĝoj, mi ne konsentas kun via respondo. Unue, ĉar mi nenie parolis pri aprobo, sed pri diskuto: vikipedio ja estas malfermita al ĉies kontribuoj, sed ĝuste pro tio se ĉiu ajn aldonas ŝanĝojn sen klarigi ilin oni daŭre povos pensi ke tiuj ŝanĝoj ne indas, do oni malfaros kaj faros ilin denove senfine; ege pli utilus, kaj ŝparus tempon, doni simplan klarigon por la ŝanĝo. Vidu nian ekzemplon: mi ne sciis pri la kutimo pri kategorioj, do mi taksis vian ŝanĝon ne tro utilan kaj korektan, do mi rekorektis ĝin. Tio ne estus okazinta se klarigo kiun vi bonvole donis al mi ĉi supre estus aldonita en la diskuta parto de la koncerna paĝo... ĉu agi nur laŭregule, aŭ ankaŭ utile? amike, --Joliejoker 10:43, 17. Nov 2008 (UTC)

Georgo el Poděbrady

[redakti fonton]

Saluton Moldur, vi alinomis Jiří z Poděbrad al Georgo de Poděbrad (tiu estas forigenda), sed ĉu vi povus alinomi ĝin ankoraŭ al nova titolo Georgo el Poděbrady, kiu estas ĝusta. La nuna titolo estas la sama, se ni titolus iun ekz. Karolo la Kvar. Dankon. Kerio 20:29, 16. Feb 2009 (UTC)

Respondo en Vikipediista diskuto:Kerio. Moldur 20:53, 16. Feb 2009 (UTC)
Saluton Moldur, multaj ĉeĥaj nobelaj, historiaj aŭ reĝaj familioj havas en sia nomo prepozicion el (ĉeĥe z), kiu parolas pri tio, el kiu urbo la posedanto de la nomo estis aŭ devenis. Multaj tiaj familiaj nomoj havas sian nomon ankaŭ laŭ urbo, en kiu ili vivis aŭ loĝis, ekz. Kryštof HARANT z Polžic a Bezdružic, kiu laŭvorte signifas, ke Kryštof Harant estis el Polžice kaj Bezdružice. Do Georgo el Poděbrady ne estu escepto en Esperantujo en tio. Amike Kerio 19:35, 17. Feb 2009 (UTC)
Mi plu opinias ke "de" estas tute taŭga prepozicio por tiu uzo, por ĉeĥaj nobeloj kaj por aliaj (komparu ekz-e Gregorio de Nyssa, Isidoro de Sevilo, Francisko de Asizo, ...), sed mi ne insistas pri ĝi. Estu do "el" laŭ via prefero. Amike, Moldur 21:05, 18. Feb 2009 (UTC)


Permesu mallongan eksplikon laŭ mia opinio: Ĉiuj ĉeĥaj nobelaj nomoj enhavis la parton "z", kio fakte indikis, ke temas pri nobelo. Mi komprenas ĝin neevitebla parto de la nomo. Jan Žižka z Trocnova nomiĝis fakte Jan z Trocnova, tiu "Žižka" estas nura kromnomo, nomoj de multaj nobeloj konsistis nur el baptonomo kaj predikato, ekz. "Oldřich z Rožmberka". Se vi volas traduki la ĉeĥajn "z", bonvolu traduki ankaŭ milojn da germanaj "von", temas pri la sama afero. Jiří z Poděbrad estis unusola ĉeĥa reĝo, devenanta el tiu nobela tavolo, kaj eble estus pli sistema aŭ nomi lin per tuta ĉeĥa nomo, aŭ nomi la artikolon Georgo la 1-a (Bohemio). Ĉe la aliaj ĉeĥaj reĝoj mankas indiko pri ties deveno (Přemyslido, Habsburk). --tuurq 21:31, 28. Feb 2009 (UTC)

Virinaj kategorioj

[redakti fonton]

Saluton Moldur, bonvolu vidi la regularon pri Kategorinomoj en Vikipedio:Kategorioj#Profesioj: Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas iun profesion laŭsekse. --PaulP - Disk. 18:30, 3. Apr 2009 (UTC)

Resaluton, jes, mi nun vidis, kion vi skribis super la kategorioj "Reĝinoj" kaj "Monarĥinoj" ... Nu, por mi persone tute ne gravas, ĉu oni havu virinajn kategoriojn aŭ ne, sed laŭ mi estas sensence, ke en la Diskutejo oni longe diskutas kaj voĉdonas por formuli difinitajn regulojn, kaj ke poste oni ignoras ilin. --PaulP - Disk. 17:54, 6. Apr 2009 (UTC)
Resaluton Martin, mi ne komprenas vian eldiron pri Indira Gandhi. Ŝi neniam estis ŝtatgvidanto nek ŝtatgvidantino, ĉu? Kial do meti ŝin en tiun kategorion? --PaulP - Disk. 22:09, 4. Maj 2009 (UTC)
Ho, mi vidas jam, vi mem difinis ŝtatgvidantinon kiel ŝtatestro aŭ registarestro. --PaulP - Disk. 22:25, 4. Maj 2009 (UTC)

Uvádění zdroje u přeložených článků

[redakti fonton]

Ahoj, všiml jsem si, že systematicky a kvalitně překládáš články hlavně o atentátech z české wikipedie. Rád bych Tě ale poprosil, aby jsi uváděl do zdrojů, že se jedná o překlad článku z české wikipedie - vyjádříš tím určitou úctu autorovi/ům toho či onoho článku, kterým to dalo velkou spoustu práce. Pokud tak neučiníš, vypadá to tak, že ty autory prostě přehlížíš a že ti ani nestojí za zmínku. S pozdravem --Gothic2 07:10, 24. Jun 2009 (UTC)

Sorry, I don't speak Czech. -- Mi bedaŭras, mi ne parolas la ĉeĥan. -- Moldur 18:49, 24. Jun 2009 (UTC)

Via opinio

[redakti fonton]

Saluton, kara,

ĉu vi ankoraŭ prenos starpunkton en la iom tediga, sed tamen ne malgrava dua parto de la baloto pri landnomoj en vikipedio? Vi multon faras en vikipedio kaj via esprimo (kiu ajn) estus bonvena.

Cetere mi ferie salutas vin... mi momente ripozas en suda Francio, marborde proksime de Bordozo, kaj nur 1- aŭ 2-foje semajne mallonge vidos komputilon.

ThomasPusch 06:59, 14. Jul 2009 (UTC)

Dankon! Mi ŝanĝigis la bildon. CasteloBrancodiskuto 19:25, 23. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, ĉu ŝvaboj iel reciproke rilatas al Schwabach kaj ŝvabaĥo? Zuazua 09:29, 8. Nov 2009 (UTC)

Saluton Zuazua - Jes, ekzistas rilato, en la direkto ŝvaboj -> Schwabach -> ŝvabaĥo. La nomo "Schwabach" origine signifas "ŝvaba rivereto", rivereto kie loĝis ŝvaboj (laŭ de:Schwabach#Frühgeschichte). Kaj el tiu urbo Schwabach venas la liter-stilo Schwabacher, ŝvabaĥo. Moldur 21:18, 8. Nov 2009 (UTC)

Pri vivtempo

[redakti fonton]

Dankon, kara! Mi ne sciis tion :) --RG72 19:49, 20. Feb 2010 (UTC)

Diskutejo

[redakti fonton]

Saluton, Moldur! Mi ja forigis diskuteron el la diskutejo, sed nur pro tio, ke ĝi aperis dufoje. Tre verŝajne, Zlatko ne spertas pri teĥnikaĵoj de Vikipedio, ĉar li enmetis la saman tekston responde al mia alitema diskuto kaj ankaŭ pli malsupre en aparta fadeno. Mi do forigis la unuan tekston kaj retenis la duan. Amike, --WinstonSmith 22:57, 27. Maj 2010 (UTC)

Monarĥinoj

[redakti fonton]

Saluton! Mi celas pliordigi la paĝon Listo de monarĥinoj kiun vi kreis. Mi provas plibonigi tabelon (bv vidi Diskuto:Listo de monarĥinoj). Ĉu vi havas komenton pri tio? Dankon :) --Ariadne 21:00, 2. Sep 2010 (UTC)

Resaluton! La post-Kristaj monarĥinoj nun korekte ordiĝas, dankon. Mi kredas ke via metodo ne funkcius kun la antaŭ-Kristaj ĉar la dat-kolumno ordiĝus tekste, ne nombre (eble mi malpravas, mi estas novulo pri tio). Do mi proponas lasi la tabelon kiel ĝi nun estas, kun du metodoj por KE & aKE. Mi ne certas ĉu indas sekcii laŭ landoj, do mi ne faros tion nun. Eble sekcioj necesos ĉiam pli da listeroj estos aldonitaj. Amike, --Ariadne 17:54, 3. Sep 2010 (UTC)

Dankon, Martin, jes mi preteratentis la mankan duoblan punkton. La vikipediaj truoj de mankaj artikoloj pri naciaj valutoj iom senpaciencigas min ... novaj artikoloj kreskas nur malrapide, malgraŭ ke mi limigas min je ĝermoj. Sed tamen paŝon post paŝo fermiĝas unu truo post alia. Mi provu ekzerci mian paciencon. Sincere, ThomasPusch 19:44, 25. Okt 2010 (UTC)

Artikoloj kun ligiloj al si mem

[redakti fonton]

Kara, por mi estas utilaj tiuj ligiloj por tuj vidi se uzebla sinonimo ekzistas (speciale pri la landonomoj ĉar mi tre malŝatas la nefundamentajn io-nomojn). Mi tre bedaŭras ke iuj kolegoj forigus ilin...Korajn salutojn --Forstbirdo 19:55, 29 Mar. 2011 (UTC)

Saluton! Mi ree ŝanĝis la titolon de la libro de Kempelen - kiun vi ŝanĝis antaŭe. La motivoj estas menciitaj en Diskuto:Wolfgang von Kempelen. Ĉion bonan al vi! Talnat 21:40, 12 Sep. 2011 (UTC)

Mi tajpis artikolon pri la nova dana ĉefministrino Helle Thorning-Schmidt ĉi-vespere trajne, sen retkonekto, kaj timetis ke intertempe iu pli rapidus pri ĝermo. Kaj vere vi pli rapidis. Tamen vi ja ĝis nun nur publikigis ĝermon, kaj multo de mia teksto ankoraŭ utilas. Espereble vi nun ne sen retkonekto laboras pri tekstampleksigo, ĉar domaĝus pri la duobla laboro... Tio kion vi tajpis rete kaj mi sen retkonekto (informkesto, unua frazo, kategorioj...) preskaŭ 100-procente identis - do ni simile vortumas. Antaŭ ol fini mian vojaĝon, mi ankoraŭ enretigas mian duan trajnan teksteton, pri la dana parlamento Folketing. Jen du artikolaj truetoj pri la politiko de Danio fermitaj.

Salutojn! ThomasPusch 23:04, 3 Okt. 2011 (UTC)

Vatikano

[redakti fonton]

Saluton Moldur, rilate al Vatikano mi respondis en mia diskutpaĝo. Petr Tomasovsky 09:40, 19 Nov. 2011 (UTC)

Gravaj E-movadaj aktivuloj de la lastaj 2 jardekoj

[redakti fonton]

Mi estas tre ekster la Esperanto-movado, kaj havas malfacilan aliron al informoj krom se ili estas stokitaj en mia aktiva memoro. Sed malgraŭ esti raŭmisto, ĝenas min ke informoj pri multegaj temoj en la e-lingva vikipedio estas pli bone pritraktataj ol aspektoj de la E-movado, aparte de la lastaj 20 jaroj. Pri iuj gravaj E-movadaj aktivuloj de principe konataj nomoj ekzistas abundo da ruĝaj ligiloj, sed daŭre mankas artikoloj, kaj ne eblas facile traduki el alilingvaj vikipedioj :-) por fermi tiun truon. Ekzemple (nur ekzemple) mi ĝojus pri artikoloj pri Ulla Luin kaj Ans Bakker-Ten Hagen (pri iliaj viroj estas artikoloj, sed pri ili mem nenio). Ĉar vi pli proksimas al la sveda E-movado, ĉu vi povus kolekti informojn pri deca ĝerma aŭ iom pli vasteta artikolo pri Ulla Luin?

Sincere, ThomasPusch 19:03, 12 Dec. 2011 (UTC)

Kara Thomas! Mi konsentas ke tio estus ja inda kaj enda laboro, sed bedaŭrinde mi nuntempe ne povas helpi pri tio. Kun kristnaskaj preparoj, du infanoj - baldaŭ tri!, ĵusa translokiĝo al nova loĝejo - unuafoje vera propra domo - mi ne vidas eblecon plenumi iun pli grandan, koheran laboron por Vikipedio. Restas al mi nur kelkaj disaj vesperaj solmomentoj, kiam mi plenigas vikipediajn truetojn (kaj tio eĉ estas mia ununura restanta esperanto-aktiv(et)ado nuntempe). Mi esperas ke tempoj ŝanĝiĝos kaj mi iam re-pliaktiviĝos! :-) Amike, Moldur 21:49, 22 Dec. 2011 (UTC)

Duklando Brunsvigo

[redakti fonton]

Diskuto:Brunsvigo (duklando) Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 20:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Estimata Moldur, mi ne povas skribi bone en Esperanto. Mi lernas. Formo XYZ (duklando) estas malmulte en Kategorio:Duklandoj. Mi ne povas alinomigi "Brunsvigo (duklando)" paĝon. Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 21:17, 6 Jul. 2012 (UTC)

 Nu, vi restarigis la antaŭan version kaj sekve ĉio estas nun bona.

Kio tamen ĝismedole ŝokas min, tio estas, ke praktike ĉiu lingva korektaĵo, kiun vi antaŭ via restarigo faris, estis plene malĝusta. Mi analizu laŭ la respektivaj historioj:

Miskorektaĵoj
 

literatura -> literara malĝuste
hejmo de Goethe -> hejmo Goethe malĝuste
herezaĵoj -> heredaĵoj malĝuste
en siaj konduto kaj aspekto -> en sia konduto kaj aspekto malĝuste
fremdajn -> fremdajns fuŝe
famigis -> famiĝis malĝuste
tra -> en la malĝuste
En Pasko -> Pasko malĝuste
Malgraŭ -> Kontraŭ malĝuste
leteroj -> literoj malĝuste
leteroj de Goethe -> literoj malĝuste
konvinkiĝis -> konvenkiĝis malĝuste
finiĝis -> finis malĝuste
vajmara klasikismo -> vajmaran klasikismon malĝuste
literatura -> literara malĝuste
— tiam lastan fojon -> - lastan fojon malĝuste, alia signifo
unuan fojon -> unuanfojon malĝuste
Aŭguste -> Auguste fuŝe
formigo de la kolekto -> kolektado malĝuste, alia signifo
kiu -> kiuj malĝuste
fremdan -> eksterlandan malĝuste
scipovas -> konas malĝuste, aŭ almenaŭ tre dube
Verseposoj -> Versepen malĝuste

Tio estas absolute terura bilanco kaj limas jam vandalismon. Fakte vi lingve fuŝis artikolon elektitan jam kaj elstara, kaj Artikolo de la semajno.

Iel via Esperanto ne sufiĉas por fari iujn ajn lingvajn korektaĵojn.

Kaj tute honeste, kiel vi volas korekti artikolon pri Goethe, se vi en Esperanto ne povas distingi eĉ nur inter literoj kaj leteroj? -- PEJNO Simono Diskuto  13:05, 11 Sep. 2012 (UTC)

 Mi ĵus vizitis vian Vikipediistan paĝon kaj legis vian oficialan nomon. Honeste, mi simple ne plu scias kion diri. Mi estas senkonsila kaj senkonsola. -- PEJNO Simono Diskuto  13:13, 11 Sep. 2012 (UTC)
 Mi fakte ege, ege miris pri tiuj miskorektoj kaj tuj kontrolis kelkajn aliajn korektaĵojn viaplumajn. Bedaŭrinde ne estis iu artikolo kun simila nombro kaj kiu estis vere komparebla. Malgraŭ tio, mi iel supozis, ke tie ĉi io ne povas esti plene normala. Mia unua supozo estis, ke vi estis eble ebria okaze de la korektado. {{{1}}} Sed teknika problemo ŝajnas al mi post via klarigo esti pli logika. {{{1}}} Kaj kiel vi vidas, mi fakte postvivis la ekvide suferitan mensan ŝokon kaj sendube post kelkaj tagoj, almenaŭ grandparte, retrovos mian psiĥan ekvilibron. Viaj vortoj alportas al mi ankaŭ iomajn konsilon kaj konsolon kaj certe helpos al mi reatingi mian antaŭan mensan staton, kia ajn ĝi estis. {{{1}}} De uzulsurfaca vidpunkto la tuta Vikipedia sistemo estas tre kritikinda. La fasado estas antikva, preskaŭ ŝtonepoka, la manipulado estas plene malakceptebla, kaj la tiamajn fasonistojn oni devus jam morgaŭ ĉe tagiĝo mortpafi. {{{1}}} Cetere, mi ne poluris la artikolon, aŭ almenaŭ mi ne plu memoras esti polurinta ĝin. Mi enŝovis nur la du poemojn kaj amason da butonoj. -- PEJNO Simono Diskuto  00:01, 12 Sep. 2012 (UTC)

Romanoj de Astrid Lindgren

[redakti fonton]

Gott nytt år, kara Martin. Mi esperas ke intertempe ĝoje naskiĝis via tria infano kaj sukcese pasis la translokiĝo. Mi flanke volus rememorigi pri mia peto de antaŭ jaro, provi eltrovi eble iun plian informon pri Ulla Luin, pri kiu mi fine mem skribis artikolan ĝermon, sed havis tute malmultajn informojn, ekzemple ne konas la naskiĝdaton. Sed parolante pri infanoj, mi precipe havus ankoraŭ plian, pli grandan artikolopeton. Dum la lastaj tagoj mi iom aldonis materialon pri skandinavia porinfana literaturo, ekzemple la artikolon mumintroloj, aŭ paĝon pri la libertempa parko mondo de Astrid Lindgren en Vimmerby (lige necesis ankaŭ krei ĝermon pri Vimmerby kaj pri iuj aliaj urboj de Smolando). Mi sentas mankon de artikoloj pri iuj el la plej mondfamaj libr(ar)oj de Astrid Lindgren, ekzemple la serioj Madita, Karlsson sur la tegmento, Saltkråkan, Bråkmakargatan (germane Krachmacherstraße, angle Troublemaker Street), Bullerbyn, Kajsa Kavat (germane Polly Patent, angle Brenda Brave), aŭ Nils Karlsson fingrulo (Nils Karlsson-Pyssling, angle Simon Small), kaj e-lingve plej interese pri la esperante publikiĝinta romano Ronja, rabista filino (Ronja Rövardotter, germane Ronja Räubertochter)... Kiam vi povus denove trovi iom da tempo por iaspece duontrankvila vespero, aŭ estas en iu enuiga trajnveturo kun tekokomputilo ktp., mi ŝatus alvoki vin okupiĝi pri tio. Ĉar vi bone parolas krom Esperanton kaj la svedan kaj la germanan kaj anglan, kaj estas juna patro tiom proksima al la temo de infana literaturo, vi estus ideala fakulo pri la temo... Sincerajn salutojn, ThomasPusch (diskuto) 13:18, 13 Jan. 2013 (UTC)

Clarification

[redakti fonton]

Please add this template en:Template:Redirect in Parlo incating existence of Parla (Madrido). --Vivaelcelta (diskuto) 21:34, 12 Mar. 2013 (UTC)

Janez Janša‎

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi ĵus vidis, ke vi uzis la vorton "mamuskle" en via redakta resumo de Janez Janša‎. Sed kion signifas la vorto "mamuskle"? Mi tute ne konas ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 19:43, 27 Mar. 2013 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Mi simple mistajpis - "mamuskle" kompreneble estu "majuskle". Bedaŭrinde mi faris la eraron en la redakta resumo, kie ne eblas poste korekti :-( Erarojn en artikola teksto ja ĉiam eblas malfari, sed ĝuste tie - ne :-( - Amike, Moldur (diskuto) 19:36, 28 Mar. 2013 (UTC)

MärthaAndréasson.jpg

[redakti fonton]

Saluton Martin. Ĉu vi kuraĝus aldoni la licencan ŝablonon {{GFDL}} al la dosiero dosiero:MärthaAndréasson.jpg? Mi interpretas vian frazon tiel, sed bonus se vi kiel alŝutinto pliklarigas la licencon. ThomasPusch (diskuto) 08:34, 30 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi komprenas kial vi de la ŝablono forigis la sekcititolon, kiun mi tie erare forgesis. Mi povas kompreni ankaŭ restarigon de plurlingva sistemo de la ŝablono, kvankam pri teĥnika solvo mi ne estas kontenta. Sed bonvolu klarigi al mi kial vi forigis eblon utiligi Vikidatumojn, pritrakti paĝonomon (forigi de ĝi enkrampan distingilon), restarigis malkongruecon kun la anglavikipedia ŝablono kaj enigis kategorion al la ŝablono dum kategorioj estas metataj al dokumentado (kaj efektive tie jam estas). Aldone, dum ŝanĝado de parametroj de ŝablono oni ĉiam devas ŝanĝi ankaŭ ĝian dokumentadon por ke tiuj du estu kongruaj; do male kiel nun. --KuboF (diskuto) 23:09, 26 Maj. 2013 (UTC)

Respondo en Uzanto-Diskuto:KuboF
Estimata, mi pardonpetas. Mia intenco estis plibonigi la ŝablonon, sed mi nun vidas ke mi ne-intence faris iujn malbonajn ŝanĝojn en komplika ŝablono-kodo. Mi nun restarigis al la lasta bona stato (mi esperas), kaj mi intencas ne plu tuŝi ĝin. Bonvolu disponi ĝin laŭ via bontrovo. - Amike, Moldur (diskuto) 20:42, 27 Maj. 2013 (UTC)
Kara, hieraŭ nokte mi pro laco uzis iom tro atakeman parolon, mi pardonpetas pro tio! Kompreneble vi plene rajtas plu tuŝi ĝin, tamen mi petas minimume atenti pri konservado de parametro-kongrueco. Ankaŭ al mi ne plaĉas ke Esperanta Vikipedio ligas nur al angla versio de plurlingva retejo, sed dume mi ne povas tion plibonigi. Viaj konsiloj kaj proponoj estas bonvenaj. --KuboF (diskuto) 21:12, 27 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Vi ĵus enmetis ĝermon pri tiu temo kiu korespondas kun la germana Kurfürstentum, sed tio kondukas en la germanlingva vikipedio al Kurfürst, kio korespondas kun nia artikolo Princo-elektisto, por kiu vi mem laboris. Mi opinias, ke oni devas konverti tiun ĝermon en alidirektilo de la jam ekzistinta artikolo, same kiel okazas en la germana, kaj ĉiukaze meti la koncernan informon, nun la nuran frazon en tiu artikolo. Ĉu ne? Aŭ ĉu vi konas aliajn artikolojn en aliaj alilingvaj versioj al kiuj oni povu ligi tiun novan?--kani (diskuto) 19:01, 31 Okt. 2013 (UTC)

Dankon, bona propono! Mi faris. - Moldur (diskuto) 19:46, 31 Okt. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:33, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kolegiato Essen

[redakti fonton]

Estimata Moldur, por peti alinomi artikolon al jam ekzistanta nomo, mia problemo estas, ke mi neniam scias, kiu estas la administranto pri ĉiu artikolo, aŭ ĉiu kategorio, kiam la nomigo de la kategorio mem ne taŭgas (Ne estis mi, kiu proponis la nomoŝanĝon de la artikolo al Abatinejo Essen, estis anonimulo, kiu faris tion dum 2007, kaj de tiam neniu kontraŭdiris tiun proponon, estas kial mi provis ŝanĝi la titolon)--DidCORN 08:46, 5 sept. 2014 (UTC)

Estimata Moldur, Dankon pro via rimarko.

Mi kreis la duan kategorion ĉar leginte la artikolon pri Frankfurto ĉe Majno mi konstatis ke ĝi estis kategoriita en kategorio kun alia nomo ol la titolo de la artikolo, do mi pensis ke temis pri alia aĵo (pli granda areo?). Plie mankis multaj kategorioj ligitaj al la urbo en aliaj lingvoj :

kaj tio iom pli konfirmis min ke temis pri du malsamaj nocioj. Do mi kreis ĝin kun tiuj novaj kategorioj. Fine, sed tro malfrue, mi konvinkiĝis ke temis pri la sama urbo kun ne tre logika nomo de kategorio kaj pro tio aldonis tiujn pliajn superajn kategoriojn ankaŭ al kategorio "Frankfurt".

Pli logike estus alinomi kategorion Frankfurt al Frankfurto ĉe Majno kun referenco al ĉefartikolo kun la sama titolo, tiel ne estus dubo.--Xian (diskuto) 07:00, 29 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, mi evidente fuŝis, kreante kategorion Germanujo. Mi kutime kaj senescepte uzas la -uj-formon laŭ la Fundamento, kiu pli bone taŭgas por klarigi la deduktitajn formojn male al la ne-fundamenta -i-formo (ekz. Germanio: ĉu germana aŭ germania lingvo). Nu bone, mi mem poste rimarkis, ke mi estis kreinta kategorian duoblecon. Ekde tiam mi uzas alidirektilojn por ebligi al la legantoj de "mia" legi la ĝustan formon, sen ke mi kreus paralelan kategorion samsencan.--Longharulo (diskuto) 16:11, 29 Sep. 2014 (UTC)

Alidirektiloj funkcias bone por "ordinaraj" artikoloj, ekz-e Germanujo povas alidirekti al Germanio. Sed ili bedaŭrinde ne funkcias por kategorioj! Kategorio kun alidirektilo estas kiel sakaĉo kun truo: Vi ŝtopas ion en ĝin, sed kiam vi enrigardas, la enmetita aĵo estas malaperinta kaj en alia loko! Ekzemple, vi metas Kategorio:Kristanismo en Germanujo ene de Kategorio:Germanujo. Bone, nun vi volas rigardi en Kategorio:Germanujo. Se nun Kategorio:Germanujo havas alidirektilon al Kategorio:Germanio, vi estos plusendata al Kategorio:Germanio, sed tie ne troviĝas tio kion vi enkategoriigis! La sola, kaj ĝusta, maniero estas ke ĉio estu tuj enmetita en la ĝustan kategorion. Mi aprezas la multan kaj valoran laboron kiun vi faras, sed mi timas ke viaj -ujo-kategorioj ne bone funkcias kun la strukturo de Vikipedio. En Vikipedio ĉiuj kategorioj plej bone ĉiam uzu la samajn landnomojn. Mi forte rekomendas ke en kategori-nomoj oni uzu nur unu sistemon de landnomoj, nome tiun kiu estas la plej ofte uzata en Vikipedio kaj en Esperantujo ĝenerale, do la io-formojn, sendepende ĉu oni persone prefereras -ion aŭ -ujon. - Amike salutas Moldur (diskuto) 14:00, 2 Okt. 2014 (UTC)

Respondo

[redakti fonton]
Vi skribis

Saluton. Dankon ke Vi skribis al mi. Mi pensas ke unueco estas pli grava ol aspekto. Sed eble bone estas: "unuafoje" aŭ "1-afoje"? Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:25, 18 Okt. 2014 (UTC)

Vi Nuligis

Mi ankoraŭ pensas ke "1-a-foje" estas pli bone ol "1a-foje". Ĉu Vi konsultis tion kun aliaj Vikipediostoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:16, 8 Nov. 2014 (UTC)

Kara amiko kaj sindona kunlaboranto, mi forte emocias pro viaj ĝentilaj paroloj rilate al miaj humilaj kunlaboraĵoj. Mil elkorajn dankojn al vi. Kaj pardonu miajn eblajn eraraĵojn. Rilate al viaj alinomigoj cititaj, estu senĝena kaj ni plibonigu tion kio estas plibonigebla. Mi ree dankas vin pro viaj bonegaj kaj necesaj ŝanĝoj de vi faritaj. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 21:55, 6 Jan. 2015 (UTC)

"Kategorio:Aŭstra nobelaro"

[redakti fonton]

Dankon pro via rimarko, kara amiko. Claudio Pistilli (diskuto) 21:15, 5 Feb. 2015 (UTC)

Saluton. Vi ŝanĝis tiun paĝon kvankam mi antaŭe enmetis ŝablonon redaktata. Vi ne vidis ĝin ĉar ne estis en la komenco de longa paĝo, kaj ĉar mi faris multajn korektojn kaj aldonetojn (vi povas konsulti la historian paĝon) mi remetis mian korektitan version kaj aldonis viajn korektojn ĉe Kategorioj. Se vi faris aliajn pliajn, diru por aldoni ilin.--kani (diskuto) 17:55, 28 Maj. 2015 (UTC)

Estimata! Prave, mi ne vidis la ŝablonon. Prefere ĉiam enmetu ĝin plej supre en la paĝo! Mi pardonpetas se mi iun vian laboron fuŝigis (mi esperas tamen ke tio ne okazis). Sentu vin libera ŝanĝi ĉion ajn kion mi faris tie, laŭ via bontrovo. :-) - Sincere, Moldur (diskuto) 18:06, 28 Maj. 2015 (UTC)

Erich Kästner

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi ĵus korektis fuŝon en Erich Kästner, ĉar ĉe mortinto la ŝablono {{naskiĝdato kaj aĝo}} estas sufiĉe sensenca. La aĝo tiam estu indikata per la ŝablono {{mortodato kaj aĝo}}, sed eĉ en alia parametro de la uzata informkesto. Krome anstataŭ {{naskiĝdato kaj aĝo}} estu uzata {{naskiĝdato}}. Laŭ kiu paĝo vi faris tiun strangaĵon, kiun mi ĵus korektis? --Tlustulimu (diskuto) 20:30, 17 Okt. 2015 (UTC)

Respondo en Uzanto-Diskuto:Tlustulimu

"Administraj entoj"

[redakti fonton]

Bonvolu atenti la noton Diskuto:Administra teritoria unuo#Atenton. ThomasPusch (diskuto) 12:01, 22 Dec. 2015 (UTC)

Saluton. Mi preferas lasi Karlota, ĉar tion mi trovis en rilataj artikoloj. Fakte mi vidis poste ambaŭ formojn, sed unue Karlota, pli proksime al similaj Karlo kaj Karolo. ege konataj. Tio solveblas per alidirektiloj, sed plej bone ne uzi alinomigojn, ĉar aliaj povas preferi la kaŝitan formon.--kani (diskuto) 21:21, 29 Dec. 2015 (UTC)

Reganto, regantino

[redakti fonton]

Kara Martin! Ambaŭ ŝablonoj en:Template:Infobox royalty kaj es:Plantilla:Ficha de noble estas intervikie ligitaj al {{Informkesto reganto}}. Aliflanke {{Informkesto regantino}} ne ekzistas en alilingvaj vikipedioj. Mia problemo ne estas Izabela la 1-a sed Elisenda de Montcada. Post kiam mi malkovris, ke ekzistas specifa ŝablono por inoj en la esperantlingva vikipedio, mi provis uzi ĝin ankaŭ por Elisenda. Tamen, ne eblas aldonis blazonon, kiel por viroj. Mi antaŭe estis iomete ŝanĝinta la ŝablonon {{Informkesto reganto}} por adapti ĝin al virinoj. --Dominik (diskuto) 08:05, 26 Feb. 2016 (UTC)

Amininistranto

[redakti fonton]

Estimata Moldur, ĉu vi vidas Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin ? Kore. --pino (diskuto) 08:49, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Bavara lingvo

[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi parolas la bavaran? Mi kelkfoje bezonas esperantiigi bavarajn vortojn, do via helpo estus utila. --Lingveno (diskuto) 10:20, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi naskiĝis kaj multajn jarojn vivis en Bavario, do mi estas (almenaŭ en iu senco) bavaro kaj mi komprenas la bavaran lingvon, eĉ se mi ĝin kutime ne parolas. Mi volonte helpos kelkokaze elbavarigi nekompreneblaĵojn. Amike, Moldur (diskuto) 11:46, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Episkopujo, episkopejo, episkoplando

[redakti fonton]

Mi vidis diskuton pri ĉu uzi episkopujon aŭ episkopejon. Kial ne uzi "episkoplando"? kiel estas por reĝlando, duklando, graflando, princlando. Tiel ne estus dubo pri la signifo.--Xian-eo (diskuto) 09:46, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi respondas en Diskuto:Episkopujo. - Moldur (diskuto) 16:00, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pardonpetas kaj dankas viajn klarigojn. Mi nur volis helpi, sed ... Claudio Pistilli (diskuto) 20:53, 28 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey

[redakti fonton]
  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Germanaj ornitologoj

[redakti fonton]

Saluton. Bone. Mi supozas, ke temas ne pri artikoloj pri Germanaj ornitologoj sed pri specioj kiuj rilatas al la nomoj de Germanaj ornitologoj, ĉu ne? Kaj ke la iamaj titoloj restis kiel alidirektiloj, ĉu ne?--kani (diskuto) 14:50, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Temas pri:

La ornitologoj Hermann Schlegel, Otto Finsch mem plu havas siajn originalajn nomojn. Kaj alidirektiloj el la iamaj titoloj restas. (Eble ne necesas, ĉar mi aktualigis ĉiujn ligilojn al la artikoloj.) Amike, Moldur (diskuto) 15:50, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Liv and Maddie in Swedish

[redakti fonton]

Could you translate the text from Liv and Maddie#Enhava resumo to Swedish? I tried posting it here but it wouldn't let me. Can you post it on my talk page? Thanks. Kkjj (diskuto) 19:26, 9 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Hello Kkjj, I have added a short summary on Swedish Wikipedia. Moldur (diskuto) 07:52, 10 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
What about could you add "In Scandinavia the series was first shown on December 20, 2013 as a sneak peak and later officially premiered on January 24, 2014."? Also more plot text exists in this edit to the English article. I'd appreciate more plot info if possible. Kkjj (diskuto) 00:02, 11 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Hello Kkjj, sorry to disappoint you, but I will not do any further work on "Liv and Maddie". - Moldur (diskuto) 09:35, 11 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
What about the one sentence about it airing in Scandinavia? You could message me it at my talk. Kkjj (diskuto) 09:40, 11 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey

[redakti fonton]

(Sorry to write in English)

Preĝejo Elizabeto de Hungario (Palkonya)

[redakti fonton]

La ekzistanta kategorio jam estas forlasita. Mi konsekvence uzis ĉiam la vorton preĝejo, sed post jaroj administranto petis min ŝanĝi al kirko. Paŝo post paŝo mi faris la ŝanĝojn (ne ĉiujn, sed la pli grandan parton). Post jaroj administrantoj denove atakis min por ne uzi la vorton kirko. Eĉ Narvalo ordonis min realinomadi ĉiujn. Li ne scias, ke realinomadon povas fari nur administranto. Tial mi diris, sufiĉas kaj mi denove uzas la preĝejon, sed alinomadon nature mi ne faris. La kategorio estas farebla, sed mi ne faris, mi lasis ilin al la kritikantaj administrantoj. Pri la diskuto estas ie teksto, sed mi ne serĉis ilin. Restis ĉ. 800 kirkoj, tial estas ne unueca tiu kategorio. --Crosstor (diskuto) 12:56, 26 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ankaŭ dankas Vin, kara Martin! Sed mi ne trovis la artikolon kiu Vi faris... Ĉu ne estus Tanum? Frate, Conrado (diskuto) 22:02, 15 maj. 2017 (UTC) Prave, mia amiko, mi trovas ĉe la Ŝablono; gratulon! Conrado (diskuto) 22:08, 15 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Informoj el Vikidatumoj

[redakti fonton]

Dankon pro via informo, mi ne sciis tion.--Verdulo (diskuto) 07:17, 20 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi pardonpetas ke mi ne antaŭe respondis, sed mi kongresumis dum unu monato kaj ne retumis. Nun mi tute ne memoras pri kio temis ĉe filo; mi ofte korektetas detalojn kaj ja mi opinias ke filo povas esti kaj ino kaj malino, ekzemple ŝi estas profesoro. Tamen mi plej verŝajne ne celis tion sed ŝanĝo de infano al filo, kvankam infano de patro ne estus erara, sed filo de patro estas pli ĝusta. Vi povas malfari se vi deziras.--kani (diskuto) 11:52, 11 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdono

[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 10:51, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi intervenis en tiu artikolo kiam estis ankoraŭ averto redaktata. Nun la artikolon mi finis, se vi volas fari ion tie, faru nun, ĉar mi malfaris vian redakton por savi mian laboron.--kani (diskuto) 21:00, 28 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Kara kani – Pardonu min, mi tro hastis. Mi neniel volis malhelpi vian laboron. Jes, mi volonte aldonos kelkajn erojn al la artikolo, ekz-e {{informkesto reganto}}, kiu nuntempe eĉ sen ajnaj parametroj donas tre kontentigan rezulton. - Sincere, Moldur (diskuto) 06:24, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankegon.--kani (diskuto) 08:52, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi forigis kategoriojn en tiu ĉi paĝo ĉar ĝi estas nura alidirektilo, kiu ne bezonas ilin. Se lasi la kategoriojn en ĝi, tiu ĉi paĝo montreblos kvazaŭ artikolo en la respektivaj kategorioj. Do tie fakte aperos du paĝoj — la fina paĝo kaj tiu alidirektilo. Se vi rigardos aliajn alidirektilojn, nenie vi vidos la kategoriojn, ĉar temas ne pri artikoloj, sed pri nuraj teknikaj iloj.--RG72 (diskuto) 15:43, 10 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi lasis mesaĝon en la diskutpaĝo.--RG72 (diskuto) 04:22, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Kara RG72! Tio ne estas eraro, aŭ redundeco, sed fakte bone pripensita, lerta vikia konstruero, kiu bone funkcias en kelkaj, jen kaj jen okazantaj situacioj. Mi klarigos. Artikolo Hildburghausen temas pri germana urbo. Proksime ligita al tiu, tamen ne sinonima!, estas Saksio-Hildburghausen, historia germana ŝtateto kun tiu regurbo. La ŝtateto certe meritas propran artikolon, kaj espereble ĝi iam havos, sed ĝis nun la sola informo pri ĝi en Vikipedio estas eta mencio en la urba artikolo. Kion fari? 1. Lasi ruĝan ligilon al Saksio-Hildburghausen? Malbone. 2. Kopii la informeton al propra artikoleto? Tio kreus mizere magran artikolon, kiu eĉ ne estas ĝermo, nur ĝermeto, kaj krome nenecese duobligas informon, kion ni ankaŭ volas eviti. Malbone. 3. Ĉiam ligi al Hildburghausen kie oni vere volas ligi al Saksio-Hildburghausen? Malbone. 4. Krei alidirektilon (Notu: Ne al la tuta artikolo sed al la subsekcio en tio). Tiel: Ne estas ruĝa ligilo. Ne estas aĉa ĝermeto. La ligilo Saksio-Hildburghausen tuj direktas al la ekzistanta informo. La alidirektilon oni povas enmeti en la taŭgajn kategoriojn (kiuj estas malsamaj ol tiuj de la artikolo!), tiel ke oni trovos la informon ankaŭ tiuvoje. Aliaj artikoloj povas ligi al ĝi kiel al vera artikolo. Kaj se la alidirektilo iam (espereble) kreskos al vera artikolo, ne necesos ŝanĝi ligilojn al ĝi, nek ĝiajn kategoriojn.

Alia, iom simila uz-okazo: La latina esprimo Cuius regio eius religio sinonimas kun Kies reganto, ties religio, do prave ĝi estas alidirektilo. Tamen nur la unua, ne la dua, estas latina kaj do estu en Kategorio:Latinaj esprimoj. Ĉu klare?

Rigardu en Kategorio:Teritorioj de la Sankta Romia Imperio, Kategorio:Latinaj esprimoj, Kategorio:Listoj de monarĥoj laŭ lando, kaj aliaj. Vi vidos multajn ekzemplojn de kursivaj artikolnomoj - jen tute bonaj alidirektiloj en kategorioj. Sincere, Moldur (diskuto) 08:29, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Bone, se vi vere konsideras tion tre grava, ni lasu tiel. Kvankam mi dubas ke iam alidirektilo povus kreski ĝis artikolo, jam pro tio ke neniu eĉ rimarkos ĝin - nuran ilon, kiu automate sendas onin al artikolo.--RG72 (diskuto) 09:47, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Vi ja trovos en Vikipedio ke tiu rimedo estas pli ofta ol vi kredas, kaj estas fakte tute utila en tiuj okazoj. - Amike salutas Moldur (diskuto) 16:03, 11 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Abasidoj

[redakti fonton]

Saluton, Moldur.

Mi plene konsentas pri via propono, fakte la samaj duboj alvenis al mi kiam mi kreis tiun kategorion. Do, mi konsentas pri reordigo de la artikoloj pri mitaj roluloj en nova kategorio (Laŭ mi "Abasidoj (mitologio)" tre taŭgas), ĉefe ĉar, kiel vi diras, kaj pro ilia nombro kaj pro ilia "graveco", la historiaj abasidoj pli meritas la senparentezan kategorion. Lastatempe mi preskaŭ ne kontribuas al la vikipedio, pro manko da tempo, sed se mi iam povos helpi en tio, mi volonte faros.

Koran dankon, cetere, pro viaj afablaj vortoj. Amike --Fimako (diskuto) 20:09, 24 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Informkestaj eraroj

[redakti fonton]

Dankegon.--kani (diskuto) 19:22, 26 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Pregxejoj

[redakti fonton]

Kara Moldur!

La diskuto finigxis, la kirko ne estas uzata vorto. Disvastigo de la neuzata esprimo cxi tie ne estas akceptebla. Mi esperas, ke iu roboto amase korektas la amase miskreintajn kategoriojn en la artikoloj.Narvalo (diskuto) 15:03, 23 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Estimata, mi vidis ĉe la itallingva versio ke li prezentatas kiel sanktulo. Tie ankaŭ ligiloj du kun sanktultitolo troviĝas. Ĉu vere temas pri kanonizito mi ne scias.... Giorno2 (diskuto) Komparu ankaŭ ĉe http://www.kath-gernsbach.de/html/heilige/heiliger.html?t=a2cb6rh4f79s709sv7ppdasep4&tto=fc0ec8df&&id=232 kie parolatas pri sanktuleco kun fonto el germanlingva libro!

Saluton! La nomo László feLugossy estas nelogika kaj stranga, sed mi sekvis konsekvence la hungaran Vp-on. Lia origina nomo estus Lugossy, sed ĉie en interreto estas feLugossy kun minuskla f kaj majuskla L. Pri la aldonaĵo fe mi ne trovis fonton, sed li estas ekstravaganco, skandalisto. Nature estas FeLugossy, se tio estas frazokomenco, cetere ĉiam feLugossy. --Crosstor (diskuto) 12:07, 18 apr. 2018 (UTC).[Respondi]

Saluton! Mi samopinias, lia nomo aspektas kiel tajperaro. Tamen, mi neniel intencas "korekti" la nomon kiun li uzas (iuspeca artistnomo, eble?), sed nur ties alfabetan enordigon. En alfabeta listo la nomo "feLugossy" aperu en la sama loko kiel aperus "Felugossy". Cetere, ĉu "fe" havas iun signifon en la hungara? - Sincere, Moldur (diskuto) 18:43, 18 apr. 2018 (UTC)[Respondi]
fe estas sensignifa, litero f prononciĝas ef. La posta L en hungaraj fontoj ĉiam estas majuskla.--Crosstor (diskuto) 04:05, 19 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi metis ŝablonon redaktata en tiu artikolo, sed poste faris nenion plie. Eble vi ankoraŭ faros, tiel ĉio enordas. Se vi forgesis pri tio (tio okazas al mi foje), ĉu vi revenus al la artikolo aŭ oni forigu la averton? Mi avertas pri tio, ĉar pasis jam preskaŭ unu semajno kaj vi dediĉis vin al aliaj aferoj. Ĉiuokaze pardonu se mi ĝenis.--kani (diskuto) 12:03, 27 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo! Mi origine ja intencis pluredakti, sed nun mi forigis la noton. - Moldur (diskuto) 14:57, 27 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Dankon, Moldur, por la helpo je la LA kontraŭ mia asocio ILERA. Bedaŭrinde ni ne sukcesis. Kulpas ankaŭ miaj ILERA-membroj. Preskaŭ ĉiuj ne reagis al miaj retmesaĝoj al ili.

Ĝenerale nia kunlaboro inter samideanoj devus esti plibonigita. --Hans Eo (diskuto) 15:53, 17 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Translation

[redakti fonton]

Hello! May I ask you for a translation of the code placed on this page into Esperanto? Can you put in under the English version. Thank you very much! :) -XQV- (diskuto) 19:27, 17 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Can you help review Esperanto stemming?

[redakti fonton]

Hello Moldur, I'm trying to find speakers of Esperanto to help me review an Esperanto stemmer, which I hope will improve search on Esperanto-language wikis. I tried to start a discussion, but no one has responded yet. I was hoping you could take a look, comment, and maybe invite anyone else you think could contribute to the discussion. Dankon! TJones (WMF) (diskuto) 20:31, 20 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton. Post viaj faroj ĉe tiu artikolo tiu antikva persono aperas en kategorio de Naskiĝintoj en 2060. Mi sciis kiel oni riparas tion, sed mi forgesis. Tio rilatas al la Informkesto.--kani (diskuto) 17:07, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Kara Kani! Mi timas ke nek vi, nek mi sukcesas solvi tiun eraron, kiu ekzistas en pluraj informkestoj. Mi nun petis helpon en Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. Amike, Moldur (diskuto) 18:45, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

vivtempo x DEFAŬLTORDIGO

[redakti fonton]

Saluton, kio estas pli bona? {{DEFAŬLTORDIGO:Xxxx, Xxx}} aŭ {{vivtempo|Xxxx, Xxx}}? Se ne estas jaroj en vivtempo, ĉiu el ambaŭ estas same utila. Do mi preferis pli simpla DEFAŬLTORDIGO ol vivtempo kaj mi ŝanĝis kelkaj tion en kelkaj artikoloj. Nun tempe mi vidas, ke vi reŝanĝas tion. Se vi volas, vi povas daŭrigi labori. Sed laŭ mi tio estas malutila. Parenteze, dankon por aldoni informkestojn! --LiMr (diskuto) 20:16, 9 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton! Laŭ mi, tio ne vere gravas. Mi jam delonge kutime metas "vivtempo" en artikoloj pri homoj. Kelkfoje mi ankaŭ anstataŭas "DEFAULTSORT" per "vivtempo", laŭ mia enradikiĝinta kutimo. La ŝablono faras pli: ĝi aldonas ankaŭ plurajn kategoriojn. Tamen eble tio nuntempe ne plu estas necesa, ĉar la samon faras ankaŭ pluraj informkestoj. Ne estas mia intenco malfari vian laboron. Se estis tiel, mi petas vian pardonon! - Amike salutas Moldur (diskuto) 12:35, 10 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Uzanto_Radioamatoro

[redakti fonton]

Dankon pro la helpo jam mi aŭtomate aperis en la paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Uzanto_Radioamatoro la Ŝablono:Uzanto Radioamatoro nun bone funkcias. Dankon JabieroKubo (diskuto) 05:13, 20 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

JabieroKubo - Tre bone! :-) Moldur (diskuto) 19:40, 20 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi vidis ke vi forviŝis la enhavon de Kategorio:Svedaj politikuloj kaj markis ĝin evidenta. Mi konsideras tion malĝusta, ja temas ne pri sinonimoj, sed pri la kategorio pli vasta ol Kategorio:Svedaj politikistoj. Mi kreis ĝin por pli bone speguli tion, kio en la angla Vikipedio estas en:Category:Political people. Do temas pri multe pli vasta socia grupo, kiu inkluzivas aktivulojn, revoluciulojn, kontraŭrevoluciulojn, politikajn konsultantojn, ribelulojn ktp. Do mi proponas al vi konsideri tion kaj refari jamajn redaktojn tiukampe. Amike.RG72 (diskuto)

Estimata RG72! Nu, kiel vi volas. Mi opinias la distingon "politikulo- politikisto" nenecesa kaj senutila ĉi tie, sed se vi preferas tion, mi ne kontraŭos. Amike, Moldur (diskuto) 07:44, 20 dec. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via kompreno.RG72 (diskuto)

Saluton! Mi dankas pri klarigi la situacion. Mezepokaj kaj aristokrataj titoloj efektive estas problemaj por enciklopedioj… :(
Dankon pri korekti „Litvujo”. Mia eraro! Jes mi scias tiun kiutimon, sed mi forgesas pri tiun. Pardonu! ThelmOSO (diskuto) 16:00, 20 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Hello Moldur, I've seen that you've recently moved some pages, so I thought I could rely on you. Would you rename the page "Monto San Valentin" to "Monte San Valentín" which is the correct Spanish spelling of the name, please? Thank you in advance!

Hello! I have corrected the spelling to "Valentín", but kept "Monto", which is the correct Esperanto word for "Monte". - Sincerely, Moldur (diskuto) 18:31, 28 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
All right, thanks Moldur :-)

Mi ankau akceptus Gotfredon, SED: che PIV legeblas nur Godfredo, kun D.... Do mi ne komprenas vian aserton ke Go-D-fredo estus malkutima nomversio.

Estimata Giorno2! Mi gratulas pro la leginda kaj detala artikolo pri tiu kavaliro. Tamen mi volas proponi alinomi al la establita nomo Gotfredo, anstataŭ la iom malkutima Godfredo, ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 12:40, 17 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Estimata! Mi ne havas PIV-on, sed mi vidis ke ĉi tie en Vikipedio la nomo Gotfredo estas multege pli ofta ol Godfredo kaj eĉ havas sian propran artikolon, tial mi konsideris ĝin pli establita. - Sincere Moldur (diskuto) 06:26, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Karega kolego! Chiu ajn havanta interretaliron ankau havas PIV-aliron, jenas la ligilo: [2]. Faru kiel vi volas, tamen mi pensas ke - malgrau multo da kritikendaj ajhoj en PIV - oni bone respektu chiam la formojn proponitaj per PIV, simple por havi plejeble grandan unuecon lingvan. - Sincerege, Giorno2 (diskuto)

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:09, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:14, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:49, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto reganto kaj Ŝablono:Informkesto regantino

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi ĵus vidis, ke vi foje aldonis la parametron kesteroj al la ŝablonoj {{Informkesto reganto}} kaj {{Informkesto regantino}}. Sed mi nenion trovis pri tio en la koncernaj ŝablondokumentadoj. Ĉu vi eble povus iomete aldoni informon pri tio, eble al aparta ĉapitro por ambaŭ ŝablonoj aŭ eble eĉ nova komuna paĝo? Ankaŭ informoj pri la Vikidatumaj eroj de la informkestoj mankas en la dokumentado. Ĉar laŭ la fontokodo jam estas sufiĉe multaj, eble estus bone, meti la informojn al la fino de la dokumentado, por ke novuloj aŭ ne tiel lertaj ŝablonuzantoj ne konfuziĝu. --Tlustulimu (diskuto) 19:58, 11 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Kara Tlustulimu! Kompreneble vi pravas. Pardonu mian mallaboremon pri dokumentado de tiuj ŝablonoj. Mi nun aldonis informon al la 4 kestoj kiuj akceptas kesterojn. - Amike, Moldur (diskuto) 14:37, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon, kara Moldur :-) --Tlustulimu (diskuto) 19:31, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
...kaj nun ankaŭ iomete pri Vikidatumoj. Amike, Moldur (diskuto) 19:34, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Antaŭsokrataj filozofoj‎

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi ĵus ŝanĝis {{Antaŭsokrataj filozofoj‎}}, tiel ke ĝi nun uzas kiel bazan ŝablonon {{navigilo2}}. Sed mi pensas, ke la teksto ne estu tiel granda. Kion vi pensas? Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:18, 15 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi iom eksperimentis, surbaze de {{Landoj de la Germana Federacio}}, kiu ankaŭ uzas kiel bazan ŝablonon {{navigilo2}} kaj kiu tute ne uzas iujn stilajn parametrojn. Mi forigis plejparton de la stilparametroj, ŝanĝis la tipar-familion de la titolo de sen-serifa al "Antiqua" - taŭga por antikvaj filozofoj ;-) - ŝanĝetis kolorojn kaj aldonis Taleso-busteton. Mi kontentas pri la rezulto. Tamen ĉio tio estas nur proponoj - faru vi laŭ via bontrovo, kaj se iuj el miaj proponitaj ŝanĝoj al vi malplaĉas, tiam volonte malfaru ilin. - Amike, Moldur (diskuto) 19:57, 15 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via ŝanĝo, Moldur. La ŝablono nun aspektas pli bele :-) --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 16 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Korektoj

[redakti fonton]

Ne bridu vin, dankon. Se mi forgesas averton "redaktata", estos mia kulpo. Sed ja vi pravas, ni estas ofte tro rapidaj. Amike.--kani (diskuto) 11:28, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi atentis pri la artikolo Sepo de Göttingen. Mi opinias, ke eble pli ĝusta nomo estus Sepopo de Gotingeno, ĉu vi akceptas? Ĉu mi aŭ vi alinomu? Mi avertis la kreinton, kiu eble ne tuj kontakteblas.--kani (diskuto) 16:32, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por mi ne gravas. Se vi volas alinomi, mi ne kontraŭas. Mi pensas ke ambaŭ estas akcepteblaj. - Amike, Moldur (diskuto) 17:34, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara Kani! Mi rekonsideris, kaj fakte mi preferas Gotingena Sepopo, pli simila al la germana. Ĉu bone? Moldur (diskuto) 17:53, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto biografio nun nesteblas

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Ekde hodiaŭ la ŝablono {{Informkesto biografio}}, kvankam iu foje markis ĝin kiel evitindan ŝablonon, estas nestebla per Kesteroj. Mi nur devis ion aldoni al la Lua-modulo {{biografio}}. La parametro komenciĝas majuskle, ĉar ĉiuj aliaj parametroj tiel komenciĝas. --Tlustulimu (diskuto) 13:33, 14 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, Tlustulimu! Bonege, dankon! Mi provos tion. - Amike, Moldur (diskuto) 13:47, 14 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Stumpŝtrumpo

[redakti fonton]

Saluton. Mi alinomigis al Stumpŝtrumpo, ĉar temas pri evidentega tajperaro. Do, ne necesas debati en diskutejo, kvankam tio estus la regulo.--kani (diskuto) 20:15, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon, Kani! - Moldur (diskuto) 21:08, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Respondo Neodys

[redakti fonton]

Dankon pri via propono. Sed mi scias absolute nenion pri la robotoj nek pri ties administro. Se estas laboro inda por robotoj, estus anstataūigi "Marso" per "Marso (planedo)" cxie, kie temas la planedo.

--2A01:CB18:B5D:9800:3C7C:DAEB:1EEE:905B 17:12, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomigo de kategorio

[redakti fonton]

Sal @Moldur:😀👍, dankon pro la propono alinomigi: Kategorio:Mondaj Junuioraj Ŝakaj Ĉampionoj evidente temas pri tajperaro! Ĉu vi mem povas fari? JabieroKubo (diskuto) 00:03, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. - Moldur (diskuto) 06:47, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tiu artikolo estis proponita kiel Elstara artikolo en 2017, sed ankoraŭ ricevis nur du porajn voĉdonojn kaj neniun malporan. Eble vi iom kontribuis al ĝi. Se eblas, bv baloti por ke oni povu finigi la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 21:26, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Tamen mi ĵus konstatis, ke la baloto estas fermita, sed la plenumo ne estis farita. Do, mi demandis la respondeculon.--kani (diskuto) 23:40, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Jes. Vi pravas. Mi korektos tion. Sed bv ne redakti kiam estas averto redaktata. Normale mi tuj finas la taskon.--kani (diskuto) 21:23, 29 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Olli Rehn

[redakti fonton]

Saluton, Moldur :-) Mi ĵus vidis, ke vi aldonis informkeston al Olli Rehn. Sed nun aperas anglalingva teksto European Commissioner for Economic and Monetary Affairs and the Euro sub la titollinio. Ĉu la enhavo venas el la rilata Vikidatuma ero? --Tlustulimu (diskuto) 20:03, 28 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Tlustulimu! Jes, tiel okazas kiam la koncerna ero ankoraŭ ne havas esperantlingvan titolon. Kelkfoje mi eniras Vikidatumojn kaj esperantigas tiajn erojn, sed ne ĉiam. Estas simple tro da eroj esperantigindaj pli ol realisme fareble, kaj estas pli da valoro havi la informon, kvankam en malĝusta lingvo, iom malbele, ol tute ne havi ĝin. - Amike, Moldur (diskuto) 20:48, 28 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Nun farite. Ankaŭ eblas, kiel mi faris ekz-e nun por Erkki Liikanen, mem plenigi la parametron en la ŝablono (ekz-e "| titolo = finna politikisto") por eviti aperigon de Vikidatumoj-ero, se tiu estas netaŭga. - Moldur (diskuto) 21:01, 28 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Nu, la afero estas tute nebanala. Unue oni konsideru, ke devas esti apartigilo: tio devas esti Don KiĥotoDon Kiĥoto (apartigilo). En la dua kazo, tio povas esti farata jam, mi pretas. Tio necesas, ĉar krom la rolulo kaj la romano, estas artikoloj kaj konceptoj Donkiĥoto, Verdaj Donkiĥotoj, romano de Julio Baghy, kaj 3552 Don Kiĥoto. Kiam estos apartigilo, eblas du titol/alidirektiloj nome Don Kiĥoto (rolulo) kaj Don Kiĥoto (romano); pri tio estas nek dubo nek problemo. Tamen, kio estos Don Kiĥoto? Tie estas la problemo. En la hispana ofte estas konfuzoj pri kio temas Don Kiĥoto, ĉu la rolulo ĉu la romano. Kaj kvankam la esperantlingva vikipedio ne devas esti sklava de la naciaj lingvoj mi dubas pri tiu detalo. En la hispana oni turnas al pli kompleta titolo de la romano, kio en Esperanto estas La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha (kaj de la Mancha surdorse, sed ne interne), tute ne Don Kiĥoto, sed don Quijote; kaj por mi (en la hispana) Don Kiĥoto estas la rolulo kaj "La Kiĥoto" estas la romano: tio apenaŭ havas utilon en Esperanto. Ĉiuokaze mi pretas sekvi kolektivan debaton prie. Mi pensas, ke ni absolute koincidas nur en tio, ke indas alinomigojn kaj en tio, ke "Alonso Quijano" restu kiel alidirektilo al" kio? Ĉu al Don Kiĥoto (rolulo)? Pri la verko, eblaj titoloj estus Don Kiĥoto, Don Kiĥoto (romano), La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo, La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha ktp. Mi povas demandi prie al fakulo kiu zorgis pri la cifereca eldono de la verko, sed laŭ mia scio li apenaŭ vikipediumas.--kani (diskuto) 19:48, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Mia amiko kaj eksakademiano ege klarigis la aferon. La kerno estas en la vorto "don" tiel minuskle, pri kio li diris:" 1) Tute ne eblas la formo “don Kiĥoto”, ĉar “don” ne ekzistas en Esperanto. 2) Ankaŭ ne eblas la formo “Don-Kiĥoto”, pro la sama kaŭzo. 3) Eblus la formo “Don Kiĥoto” (Sed tio implicas ke oni transformis la hispanan alparolan terminon de ĝentileco “don” en propran nomon, kio estas sensenca). 4) Plej konsekvenca estus la uzo de la ekvivalento de la ĝentileca formo “don” en Esperanto, t.e. “sinjoro”, tiel ke ni ricevos “sinjoro Kiĥoto”. Do, ĉu tio plaĉas aŭ ne plaĉas al ni, la sola formo tion esperantigi estas kunigi don al nomo, t.e. “Donkiĥoto”, ĉar, cetere, tiu estas la plej uzata formo ĝis nun." kaj li aldonis serĉadon en la Interreto: 4.140 Don Kiĥoto / 6.340 Donkiĥoto. Tio sonas al mi tute logika kaj prava, kaj tiel mia propono estus: artikolo Donkiĥoto (apartigilo) listiganta por eviti debaton inter la plej diversaj elektebloj similan sistemon, tio estas Donkiĥoto (romano) por la romano, Donkiĥoto (rolulo) por la rolulo kaj Donkiĥoto (psikologio) por la tipa karaktero, kio povus esti ankaŭ Donkiĥoto (karaktero), pli ĝusta, sed kio povus esti konfuziga al tiuj kiuj iom erare komprenas "karaktero" kiel "rolulo". Tiel nuna Don Kiĥoto restus kiel alidirektilo al la romano, Alonso Quijano restus kiel alidirektilo al la rolulo, kaj Kiĥotoj restus kiel alidirektilo al Donkiĥoto (psikologio), dum nuna Donkiĥoto restus kiel alidirektilo al Donkiĥoto (apartigilo). Kion vi opinias? Mi atendas vian respondon antaŭ proponi al Alinomendaj artikoloj.--kani (diskuto) 11:24, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Kara Kani, dankon pro via afabla kaj detala respondo! Viaj konsideroj estas atentindaj, kaj mi provis adekvate respondi.
Antaŭ ĉio, ni ne faru la aferon pli komplika ol necesa. Ja pravas ke "Tute ne eblas la formo “don Kiĥoto” ..." en teorie plene esperantlingva teksto, tamen en reala vivo treege oftas ke neesperantaj vortoj kunekzistas en esperanta teksto senprobleme, ekz-e iuj propraj nomoj aŭ kelkfoje titoloj. Oni senprobleme diras "Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn", aŭ parolas pri Miss Marple, Abbé Pierre, Don Juan, Lady Gaga kaj Haĝi Dimitro, aŭ pri la Duce Mussolini. Do, "Don" simple estas alilingva vorto kiu volonte rajtas gasti en nia lingvo, kaj ne necesas iuj cerbotordoj por ĝin iel kvazaŭ engramatikigi.
Probable neniu lingvouzanto dubas ke "Don Kiĥoto" estas efektive uzata en vera esperanta lingvo, sendepende de kiel ajn oni pravigas (aŭ ne pravigas) ĝian ekziston aŭ gramatikecon.
La prezentitaj nombroj, kaj ankaŭ PIV ("donkiĥoto" kaj "kiĥoto") montras ke ambaŭ formoj "Donkiĥoto" kaj "Don Kiĥoto" vere ekzistas kaj estas uzataj, kun ioma prefero por la unua.
Esplorinte pri la afero, mi tamen nun trovas min pli konfuzita ol antaŭe. Konklude, eble viaj proponoj kun Donkiĥoto (apartigilo), Donkiĥoto (romano), Donkiĥoto (rolulo) kaj Donkiĥoto (karaktero) Donkiĥoto (stereotipo) (aŭ simile) estas plej taŭgaj. Mi nun ne trovas iun pli kontentigan solvon.
Sincere, Moldur (diskuto) 19:08, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Nova trajto por la piedlinio de informkestoj

[redakti fonton]

saluton, Moldur. Mi hodiaŭ aldonis novan trajton al la ŝablono {{ŝanĝu ŝablonon}}. Nun ĝi havas la novan parametron |vikidatumoj=jes, kiu aperigas en artikoloj, en kiuj troviĝas la koncerna informkesto, maldekstran ligilon al la rilata Vikidatuma paĝo. Sed tiu nova parametro estu nur aldonata al la kodo de informkesto, se la informkesto jam enhavas subtenon por Vikidatumaj eroj. Mi foje vidis tian trajton en iu alia Vikipedio, eble franca aŭ kataluna. Ĉu vi eble povus aldoni tion al {{informkesto reganto}} kaj ĉiuj kiuj baziĝas sur ĝi? Mi ĵus faris tion ekz. ĉe {{informkesto urbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Tlustulimu - Tre bone, farite! Mi iomete kontrolis: Kiel mi vidas, la nova ligilo jam funkcias por reganto, regantino, verkisto, sciencisto, aktoro, sanktulo. - Amike, Moldur (diskuto) 19:48, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, Moldur :-) Kaj bonan vesperon. --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, same! - Moldur (diskuto) 20:03, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Nun ankaŭ en {{informkesto rolulo}}. - Moldur (diskuto) 14:36, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Martin! Dankon pro via danko :-) Lasttempe mi komencis verki novajn artikolojn surbaze de alilingvaj versioj. Mi foje havas problemojn trovi taŭgajn E-o ŝablonojn, informkestojn ktp., pri kiuj mi nur nun iomete informiĝis. Ofte mi "prunteprenas" ekzemplojn el aliaj esperantlingvaj artikoloj, inter alie ankaŭ viaj. Dankon do pro via laboro, de kiu mi profitas! --KlausLeith (diskuto) 19:52, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ah, bone, dankon ankaŭ pro via atentigo pri la uzo de la paĝo "Uzanto-Diskuto" por kontakti vikipediiston. Mi evidente ankoraŭ malbone mastrumas la aferojn ... --KlausLeith (diskuto) 08:49, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Chu vere?

[redakti fonton]

Vi kredas kion mi inventas? --Joujyuze (diskuto) 12:03, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Legu en Uzanto-Diskuto:Joujyuze. Moldur (diskuto) 14:21, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Translation request

[redakti fonton]

Hello.

Can you translate and upload the article en:Shamakhi Astrophysical Observatory in Esperanto Wikipedia?

Yours sincerely, Multituberculata (diskuto) 15:53, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Thank you very much for the new article and all the best! Multituberculata (diskuto) 21:30, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

engaĝiĝo

[redakti fonton]

Saluton kaj dankon. Vi tute pravas, Mi timas, ke mi faris saman eraron ie. Mi korektos.--kani (diskuto) 23:36, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun!

[redakti fonton]

Kara Moldur, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:15, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

==

Kontrauxsonia > Kontrauxusonia. Tutsimple.

Kara Moldur, dankon to contact me!

Sorry, I'm not too fluent in Esperanto!

San Leone is titular diocese, sure! But, sometimes, for will of the pope, the titular bishop is created arcbishop "pro hac vice" (for this time). This happens for the only time the current bishop is in life. When the titular dies, the see come-back to be diocese. The reference that says that card Grech was archbishop is taken from Vatican Site.

Sorry also the mistakes written in the first note, where I put the reference. Thanks again and see you soon

Rei Momo (diskuto) 22:01, 16 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

No problem, happy to help you!!! Have a nice week-end. :-) Rei Momo (diskuto) 09:08, 17 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, same por vi! - Moldur (diskuto) 09:53, 17 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:45, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto sanktulo

[redakti fonton]

Saluton Moldur, vi ankaŭ kunkreis ŝablonon:Informkesto sanktulo. Mi volus demandi, ĉu eblus aldoni kolorojn, kiuj aperus en kapo de la ŝablono depende laŭ tio, pri kiu persono en eklezio temas (pastro, ekleziulo, monsignore, prelato, kardinalo, beatulino, predikisto...). En pluraj lingvoj ekzistas ŝablono Kristana gvidanto, kiu ebligas tion. Ĉu vi opinias, ke eblus aldoni tion (kolorojn) ankaŭ ĉe nia ŝablono pri sanktuloj aŭ ĉu estas kreenda la nova ŝablono? Kiel ekzemplo vi povas vidi ĉi tien kaj artikolojn, kiuj uzas ĝin: cs:Maxmilián z Hamiltonu, cs:Béchara Butrus Raï. Konsisto de la kapo de la ŝablono povas esti ankaŭ alparolo de konkreta persono, ekz. Lia Moŝto, Lia Eminenco. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:36, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Estimata Petr Tomasovsky Jes, certe estas io farebla, sed al mi ankoraŭ ne estas klare kiu estos la plej bona maniero. Mi pripensos kaj respondos. Ĉu bone? Sincere, Moldur (diskuto) 08:23, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon por aldonaĵoj en Maksmiliano el Hamiltono. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:45, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Jaroj en la ŝablono

[redakti fonton]

Aperis eble nova problemeto. La ŝablono informkesto sanktuloj aldonas ĉe iuj sanktuloj 2000 jaroj al naskiĝojaro kaj mortojaro. Vidu ekz. Sankta Stefano, Jakobo la Justulo (tie aldonu ŝablonon sanktulo kaj vidu antaŭrigardon). Laŭ la ŝablono li mortis en 2061. En Vikidatumoj estas ĝustaj naskiĝojaro kaj mortojaro. Ĉu vi hazarde ne scius, kie estas eraro? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:45, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Tio estas konata problemo en pluraj informkestoj, kiu estas priskribita ĉi tie: Ŝablono:Informkesto_reganto#Eraro_pri_datoj. Espereble tio helpos. - Moldur (diskuto) 14:03, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj

[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:34, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:52, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

9860 Archaeopteryx = 9860 Arkeopterigo

[redakti fonton]

Dankon por la rimarko. Estis grava tajperaro, kiun korektis dank'al via helpo.

Espereble ke, si mi erarus, iu konstatu tion kaj min avertu.

--Jean-François Clet (diskuto) 13:37, 5 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:36, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Biografiaj ŝablonoj kaj nestado

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Ni jam havas sufiĉe longan liston en {{Biografiaj ŝablonoj}}. Ĉu tamen eblus aldoni plian kolumnon pri nestado al ĝi, do uzado de kesteroj ktp? Se jes, kiel ni priskribu tion? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:30, 28 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu {{informkesto homo}} nun akceptas kesterojn same kiel la informkestoj kiujn mi prilaboris? (tiuj kun piednoto ²) Kaj informkestoj povas enhavi aliajn informkestojn, ne nur -kestERojn?? Mi fakte kredis ke tio ne funkcius. Nu - des pli bone se jes :-) Certe eblas aldoni kolumnon. Ĝi eble povas enhavi la nunan piednoton ², aŭ ion similan. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:08, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Nun finfine {{informkesto homo}} akceptas kesterojn. Sed mi ĝis nun uzis la nestadan trajton de {{informkesto homo}} nur en unu artikolo, ĉar tie estis eĉ du informkestoj. Temas pri Bertilo Wennergren. Sed mi uzas ĉe la subordigita ŝablono iomete alian manieron ol vi. Tial mi ankaŭ redaktis {{informkesto muzika artisto}} aldonante la novan parametron subŝablono. Tiam mi ne devas krei apartan ŝablonon por la nestado. - Krome mi jam aldonis eĉ du kolumnojn al {{Biografiaj ŝablonoj}} kun indiko pri la du parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 19:20, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis ĉie {{jes}} kie mi trovis alte metitan 2. Ĉu eble estu aldonata eĉ informo pri ĉiuj informkestoj, kiuj havas kesteran version? --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 13 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro viaj ŝanĝoj! Aspektas tre bone. Mi ĝojas ke vi ordigas kaj plibonigas pri la aro de ŝablonoj. Aldoni informon pri informkestoj kiuj havas kesteran version sonas bona ideo. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:41, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, Moldur. Ne dankinde. Mi ĵus kreis eĉ kategoriojn por la informkestoj, nome

Krome mi metis ĉion el la ĵus forigita "Kategorio:Ŝablono:Nestebla informkesto" al Kategorio:Informkesto:Kiel subŝablono, ĉar ĝia titolo ŝajnas al mi pli klara. Por plia grupeto de informkesto ekzistas la kategorio Kategorio:Ŝablono:Nestita. Ĝi enhavas ĝis nun nur informkestojn, kiuj nestite uzas {{informkesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:48, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Sveda gramatiko

[redakti fonton]

Mi skribis en artiklo sveda lingvo pri gramatiko de sveda. Mi faris erarojn, kaj estis bona, ke vi forigis, sed poste mi skribis denove. Ĉu vi povas skribi pli pri sveda gramatiko? Jaakkoil (diskuto) 08:24, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi nun iom paŭzas kaj ne multe aktivas en Vikipedio. - Moldur (diskuto) 20:29, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
En finnlanda svedlernolibro la skribanto klarigis: Rimarku! Sveda havas similan verbon en ĉiuj personoj en prezenco. Por esprimi la unuan aŭ la duan personon en singularo aŭ pluralo en la sveda, oni ĉiam uzu personan pronomon. En la finna oni povas diri minä leikin, mä leikin aŭ nur leikin, sed en la sveda oni devas diri jag lekar, la vorto jag ne povas esti forigita. Kalvulo (diskuto) 07:11, 12 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:38, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Vi ĵus hazarde trafis tute nepretan artikolon, Irene Schwarz, pro tio ke mi samtempe komencis kvar ĝermajn biografiojn pri aktorinoj kun familia nomo Schwarz, kaj tiu pri Irene, kiu iĝis plej mallonga, estis la lasta farita el la kvar. Bone ke vi ne investis pli da tempo, estintus malŝparo, ĉar kompreneble mi ne serioze lasus tian nematuran ĝermeton pli longan tempon. Sed dankon ĉiukaze pri via daŭra atentemo. Sincere --ThomasPusch (diskuto) 20:11, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Thomas, mi kelkfoje estas tro rapida, ekredaktas en ali-ies artikoloj kiuj ankoraŭ ne pretas por tio. Pardonu ke mi enmiksiĝis! Estas bonŝance ke nenio misa rezultis el tio ĉi. Ajnaokaze, mi nun eklernis pri ekzisto de Hausmeister Krause kaj Voll normaal, ero (eble ne la plej valora) de la germana kulturo - jen kulturo de kiu mi iom malproksimiĝis. - Amike, Moldur (diskuto) 20:48, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:16, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto

[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:07, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Peto pri helpado

[redakti fonton]

Saluton, Martin. Mi scias ke vi verkis tiom multajn artikolojn pri historiaj temoj. Lastatempe iuj homoj prave kritikis pli-malpli malplenajn superrigardajn tekstojn pri unuopaj landoj, kiuj nur konsistis el formala kadro kaj eterne atendis iun guton de enhava informo: oni kutime forprenas tiujn senespere malplenajn artikolojn kaj alidirektigas tiujn paĝnumerajn titolojn al tekstoj pri la unuopaj jarcentoj, kiujn oni opinias plenaj je informoj. Sed tiel plenaj je informoj la tekstoj pri la unuopaj jarcentoj neniel estas. Mi dum la lastaj tagoj konjektis, ke eble pri la tekstoj pri la unuaj jarcentoj en la 4-a jarmilo a.K. ankoraŭ neniu interesiĝis, ampleksigis la miniaturan tekston 36-a jarcento a.K. kaj tiam kreis mankajn miniaturajn tekstojn pri la 37-a ĝis 40-a jarcento a.K.. Tamen poste mi konsciiĝis, ke pri la "modernaj" jarcentoj de la lastaj 2 jarmiloj tute ne aspektas pli bone. Tial mi fortostreĉe ankaŭ faris tekstojn pri la 1-a ĝis 6-a jarcentoj de nia erao. Kompreneble tio kutime signifas ankaŭ kreon de iom da flankaj artikoloj pri temoj, pri kiu almenaŭ mi kutime neniam pensus. Sed de la 7-a ĝis 21-a jarcentoj ankoraŭ mankas 15 superrigardaj tekstoj, kiujn mi mem neniel sukcesos plenigi. Tial mi ŝatus alvoki vin pri helpado. Ne devos esti kompletaj artikoloj, kun subĉapitroj pri "Epokoj", "Eventoj kaj evoluoj" kaj "Personaĵoj", sed almenaŭ estu iom da deca teksto, minimume tri plenaj frazoj, kaj almenaŭ unu reprezenta bildo (foto, eventuale de artaĵo temanta pri la jarcento, aŭ taŭga mapo). Kompreneble, rajtas esti pli, sed minimumo pli bonas ol tute nenio. Ĉu vi kapablus adopti unuopajn paĝojn? Sincere --ThomasPusch (diskuto) 08:31, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch! Dankon pro via mesaĝo. Vi pravas ke tiuj artikoletoj mizeras kaj meritas pli da atento. Mi pripensos kion mi povos kontribui. Kvankam mi jen kaj jen kontribuas pri konkretaj unuopaj historiaj eventoj (aŭ personoj, aŭ pereintaj landoj), mi ne sentas min kompetenta pri la pli grandskalaj superrigardoj, tiaj kiaj necesas ĉi-okaze. Tamen traduki ion el taŭga fonto, eble el la germana Vp., mi ja certe povas fari. - Amike, Moldur (diskuto) 13:35, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Nepre ne necesas havi altajn postulojn. Vidu kiom ŝpareme mi verkis pri la jarcentoj -40 ĝis -36 (bone, en tiu tempo ankaŭ estas relative malmulte da materialo, se oni ne volas tute dekomence verki plenajn temarojn) kaj pri la jarcentoj 1 ĝis 6! Sufiĉas simple skize doni iom da impreso, pri kio inter alie temis en la koncerna jarcento, sed ĉiukaze tiom da paĝoj direktas al la paĝoj pri jarcentoj, ke ne sufiĉas esperi ke neniam iam scivoleme venos tien. ThomasPusch (diskuto) 13:45, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Pri la jarcentoj "de nia erao" ankaŭ praktike utilas la tabeloj de ĉiupaĝe 100 jarnumeroj, kiun mi ne volas kritiki, sed kiu tamen estu pli diskrete stokita en faldebla ujo kaj ne estu "la enhavo" de la paĝo. Ĉar simple enkopii tabelon "de 1 ĝis 100" ankoraŭ ne signifas esti verkinta saĝan tekston... ThomasPusch (diskuto) 13:50, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi dankas vin pro scioj pri lestadianismo. Mi neniam apartenis al ili, sed mi havas kontaktojn al lestadianoj. Ĉu la nomo povu esti lestadismo? 93.106.131.204 14:54, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Pli bone estu lestadianismo, regule derivita kiel lestadi-an-ism-o el "Lestadio", esperantigo de Lars Levi Læstadius, paralele al luter-an-ism-o kaj krist-an-ism-o. Ankaŭ multaj aliaj lingvoj havas formon tre similan al "lestadianismo", do oni povas konsideri ĝin internacia. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:25, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
En Finnlando, la konservativaj lestadianoj estas influeta grupo. Ĉi tio estis komparita kun kiel en kelkaj landoj la judoj estas influa grupo, sed estas facile fari la eraron ne kompreni, ke ekzistas aliaj Lesstadianoj ol la konservativa Lesstadianoj. Estis sciite dum la tempo de Juha Sipilä kiel la ĉefministro estas lestadiano, sed estis erare kiam oni supozis, ke li apartenas al la fervoraj kontraŭuloj de, ekzemple, televido kaj filmoj kaj populara muziko. Oni devis klarigi, ke Sipilä ne estas KONSERVATIVA lestadiano sed el alia lestadiano. Laŭ mia amiko, kiu naskiĝis en lestadiana familio, estas bona demando, kial la plej granda lestadiana grupo nomas konservativa lestadianismo, kvankam la dua plej granda lestaniana grupo estas eĉ pli konservativa (okcidenta lestadianismo) ol la plej granda estas.
Ankoraŭ unu afero: diru al ni, kion vi opinias pri la artikolo deviga instruo de Sveda lingvo en Finnlando. 176.72.19.205 09:07, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi elektas ne partopreni en iuj diskutoj pri lestadianismo, nek pri lingvopolitiko en Finnlando. - Moldur (diskuto) 11:09, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Seksaj kategorioj

[redakti fonton]

Sal Moldur! Mi kredis ke ĉiu biografia artikolo devis esti en seksa kategorio (por statistiko ktp, estas tiel ĉe svwp), sed ŝajnas ke tio estas erara penso? flinga (diskuto) 21:15, 7 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton flinga! Rigardu bone: La artikolo jam estas en la kategorio. Tion faras aŭtomate la biografiaj ŝablonoj, kaj eksplicita enkategoriigo tial ne necesas. Fakte mi intencis tion klarigi en la redakta resumo, sed miaj fingroj estis tro rapidaj kaj konservis la redakton sen resumo. Pardonu! - Moldur (diskuto) 05:51, 8 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Ho, jes, do mi komprenas! Bonas scii, kaj ne zorgu pri la resumo-manko. Dankon! flinga (diskuto) 18:08, 8 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Forigendaj artikoloj

[redakti fonton]

Resaluton, mi ŝatus peti vidi pripensi kaj voĉdoni pri la sorto de la artikolo Shi Zi. Kvankam RG72, Goren kaj Tlustulimu kritike skribis pri la teksto, neniu el ili klare voĉdonis por forigo. Se mi estas la sola kiu voĉdonis por forigo, krom la proponinto, mi sentas min malbona kvazaŭ diktatoro forigi la paĝon nur sur bazo de mia propra voĉdono. Tial mi volas almenaŭ unu voĉdonon krom mian propran... ThomasPusch (diskuto) 23:24, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Moldur (diskuto) 04:18, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi ne scias ĉu mi sufiĉe klare esprimis min la 17-an de januaro, ke la atakoj de kolego Surfo tiom nervigas min, tiel ke mi komplete eliris ĉian partoprenon pri la akre pridisputata temo de la sveda lingvo en Finnlando, kaj komplete fidas al vi draste ŝanĝi laŭ via propono la supozeble eterne de neensalutintoj protektotan tekston. Se vi esprimis kiom alte vi aprezas kunlaboron kun kolego Surfo, mi esperas ke al vi eblas kunlabori kun li. Se vi ne sukcesas savi la tekston, kaj tie ankaŭ ofendaĉoj plene venenigas la etoson, tiam mesaĝu tion kaj ni komplete entombigas la artikolon, kiu laŭ mi estas pli venenigita fare de kolego Surfo ol de la aliloke vandala anonimulo, kiu laŭ mi pri tiu teksto en la lastaj 10 semajnoj sukcesis bridi sian trolan obscedadon, kaj relative civilizite kunlaboris, dum li ankoraŭ povis atingi la tekston. ThomasPusch (diskuto) 23:22, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch! Se mi trovos la tempon (kaj la forton!), mi iam hodiaŭ okupiĝos pri la artikolo. - Amike, Moldur (diskuto) 06:10, 26 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara ThomasPusch! Ankaŭ mi por kelkaj tagoj tute forlasis tiun diskuton, ĉar mi ne eltenis, kaj sentis ke mi ne plu povos fari ion utilan tie. Do bone, mi nun iom trankviliĝas kaj revenas al ioma redaktado. (daŭrigota)
Jen mi denove. Grandan dankon al vi ke vi ŝlosis la kontroversan paĝon kontraŭ anonimuloj, kaj forbaris misfarintajn IP-adresojn. Finfine ekestas iom da trankvilo, kaj eblas redakti sen la timo ke oni tamen baldaŭ estos dispremita per amaso da kontraŭredaktoj. Ankaŭ estis bone ke vi dumtempe "frostigis" paĝon kun tiom da kontroverso. Mi tre bedaŭras ke uzanto Surfo akre atakis vin. Li atribuis al vi malbonajn intencojn, kaj eĉ faris tion en nekonvene acida kaj agresema tono.
La artikolo Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando estis dekomence politika pamfleto en aĉa lingvaĵo. Dank' al via helpo la lingvo multe pli boniĝis. Bedaŭrinde ĝi laŭenhave ja plu estas politika pamfleto. Ĝi prezentas argumentojn por unu flanko en politika debato, ne enciklopedian scion. Vikipedio ne estas loko por politika debato. La ĉefa verkanto de tiu artikolo klarege montris ke li fajfas pri tio, kaj plu daŭradas sian politikan agitadon en netaŭga medio malgraŭ la multegaj admonoj ĉesi tion. Krome li fajfas pri forbaroj, surmetas groteskajn maldecajn nomojn, kaj libere rakontadas personajn anekdotojn ("mia patro tie, mia onklo jene..."), ktp. Tio apenaŭ estas nomebla ke li "civilizite kunlaboris"! Mi ne vidas kiel lia debat-artikolo estus iel savebla kiel enciklopediaĵo alie ol ke oni komplete forĵetu ĝin kaj rekomencu de (preskaŭ) nulo. Tion mi nu provos fari.
✔ Farite Mi reuzis plurajn erojn kaj fontojn el la de via reviziita artikolo. - Amike, Moldur (diskuto) 15:58, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Hello.

Can you add the disappearance with news sources of the English actor Julian Sands in his article? He has been missing since 13 January 2023, after he went hiking in the San Gabriel Mountains in California near Los Angeles.

Yours sincerely, 31.200.22.67 20:19, 28 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Done. - Moldur (diskuto) 21:22, 28 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Thank you very much. 31.200.22.67 05:28, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Burokratoj

[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 06:56, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via rapida reago. Ĉu vi povus ŝovi viajn voĉojn al la du respektivaj subpaĝoj por ke ne estiĝu dubo ĉu ili validas? Taylor 49 (diskuto) 10:49, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite

Stilogvido pri datoj

[redakti fonton]

Ĉaŭ, Moldur. Mi volas proponi stilogvidon pri datoj (vizitu: Uzanto:Super nabla/Datoj). Se vi havas tempon, ĉu vi povus kontroli ĝin? Ĝis, — Super nabla (diskuto) 22:06, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton! Tute bone, tio estas bona iniciato, kaj mi ĝenerale konsentas kun viaj proponoj. Ĉu vi volas ankaŭ mencii ion pri majuskloj, kaj eble ion pri la (usonstila) komo antaŭ la jaro? - Sincere, Moldur (diskuto) 05:25, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi aldonis detalojn pri tio. — Super nabla (diskuto) 09:33, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ilo por citŝablonoj

[redakti fonton]

Ĉaŭ Moldur, 👋
Mi lasas ĉi tiun mesaĝon por informi ke mi trovis ilon nome RefLinks (utila, laŭ mi) por (duon)aŭtomate enigi citŝablonojn. Por uzi ĝin simple aldonu la nomon de paĝo fine de la URL 69.142.160.183/~dispenser/cgi-bin/webreflinks.py?citeweb=checked&lang=eo&autoclick=wpDiff&page=. Ekzemple: Por funkciigi ĝin en la paĝo Argentino, skribu: 69.142.160.183/~dispenser/cgi-bin/webreflinks.py?citeweb=checked&lang=eo&autoclick=wpDiff&page=Argentino. (Ĝi esence klopodas aldoni titolojn kaj alirdatojn al referencoj kiuj malhavas tiujn informojn. Estas iom malrapida: tio povas necesi ~ 1-2 minutoj) Amike, — Super nabla (diskuto) 14:36, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon por la sciigo. - Moldur (diskuto) 05:49, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj

[redakti fonton]

Saluton kara. Mi havas grandan kaj fundamentan peton de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj. Por ne malŝpari spacon, mi ne donas la tutan peton ĉi tie, sed petas vin vidi ĝin en aparta persona paĝo. Se vi havas ideon kiel eblos respondi al mia peto, mi tre ĝojos pri konsilo! Kore, ThomasPusch (diskuto) 17:32, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:34, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi ekde hieraŭ provas baze iom ripari la ĝis nun senesperajn informkestojn pri la kanadaj provincoj, kaj ankaŭ la tre malatentatajn koncernajn paĝojn, sed kompreneble mi ne sukcesas ĉion fari. Novlando, Insulo Edvardo kaj Nov-Skotio jam estas glatigitaj, ĉiujn mi jam ekkomencis kaj nun finos unu post la alia ĉiujn. Rilate al tio mi hieraŭ faris du ĝermajn artikolojn pri la fratoj Richard kaj William Howe, kiuj havis gravan rolon en la Usona Milito de Sendependeco ĉe la brita flanko, kaj ambaŭ artikoloj fakte bezonas artikolon pri la milito de la aŭstra sukcedo (1740-1748). Ĉar mi scias ke eŭropa historio estas via ŝatokupo, ĉu mi povus mendi tiun artikolon ĉe vi? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 12:54, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch! Mi ĝuste nun ferias en Germanio kaj ankaŭ iom vikipaŭzas, do mi momente ne volas ion promesi. Mi certe revenos post iom da tempo. - Amike salutas Moldur (diskuto) 13:47, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, ŝajnas al mi ke vi iam aludis vojaĝon. Ne gravas, mia peto restos - la temo ne estas de hieraŭ kaj ne malboniĝos en du semajnoj... Bonan tempon al vi! ThomasPusch (diskuto) 13:58, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu la teksto nun estas sufiĉe neŭtrala?

[redakti fonton]

Rakontu, ĉu tiu teksto nun estas neŭtrala:

Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando - Vikipedio (wikipedia.org)

Ĝi estas grave, ke mi ekscios, ĉu tia estas neŭtrala teksto. 46.132.5.175 22:12, 19 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi nun vikipaŭzas, kaj mi ne legis la tekston de la reaperigita artikolo. - Moldur (diskuto) 10:16, 20 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Nur eta aldono: La reaperigitan artikolon, kiu komence ne rimarkiĝis de administranto, mi movis la 20-an de aprilo al persona provejo Uzanto:Tuskan parahdus/provejo/Deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando, pli efike protektis la spacon "deviga instruo de la sveda lingvo en Finnlando", kiu jam antaŭe estis nur alidirektilo al la nova teksto "Sveda lingvo en Finnlando" je redakto nur de administrantoj, kaj tiam la 22-an de aprilo mem forvojaĝis por 9 tagoj. En tiuj tagoj kolektiĝis multaj nereviziitaj adaptoj al la teksto "Sveda lingvo en Finnlando". Necesos denove ordigi. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 30 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto

[redakti fonton]
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Moldur,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:22, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Tute naiva demando

[redakti fonton]

En la vikimedia elektopaĝo pri preferoj estas ebleco elekti ĉu oni volas esti alskribata kiel viro, kiel virino aŭ kiel genre neŭtrala homo, kaj estas noto "Ĉi tiu informo montriĝos publike." Mia demando estas: kie? Kie tio montriĝas? Mi ĝis nun ne trovis tiun "publikan lokon". --ThomasPusch (diskuto) 16:52, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi bedaŭras, sed mi tute ne scias la respondon. Mi supozas ke tio ebligas ke en iuj paĝoj, ekz-e "Kontribuoj de uzanto" aŭ simile, la sistemo povos aperigi rimarkigojn kiel "li faris redakton..." / " ŝi faris redakton..." / "ri faris redakton...". Ankaŭ povas esti ke tiu ebleco nur estas preparita kaj ankoraŭ ne realigita. - Amike, Moldur (diskuto) 14:29, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
: {{GENDER:ThomasPusch|maskla|femala|ula}}
maskla
: {{GENDER:Taylor 49|maskla|femala|ula}}
ula

Taylor 49 (diskuto) 15:19, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon por la ekzemploj, Taylor 49! Se mi nun bone komprenas, do funkcias jene:
Kiam mi skribas {{GENDER:IuNomo|esprimo1|esprimo2|esprimo3}}, tio rezultigas tion:
  • esprimo1, se uzanto IuNomo registris sin kiel viro,
  • esprimo2, se kiel virino,
  • esprimo3, se kiel neŭtrala.
Ekzemple "{{GENDER:Moldur|li|ŝi|ri}}" produktas "li",
kaj "{{GENDER:Taylor 49|li|ŝi|ri}}" produktas "ri".
Sincere, Moldur (diskuto) 19:20, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: ĝisdatigo. la traduko en Esperanton ekzistas kaj estas «SEKSO». Ekzemple: {{SEKSO:Super nabla|iĉo|ino|ne konata}} eligas: iĉo. —Supernabla🪰 11:36, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon por la sciigo Super nabla. - Moldur (diskuto) 17:04, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto kunvoĉdoni

[redakti fonton]

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:08, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 20:52, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere: nova paĝo Muro por la paco

[redakti fonton]

Kiam vi havas emon kaj iom da tempo, mi invitus vin vidi la novan tekston Muro por la paco, pri multlingva monumento, kiu dum 20 jaroj estis bela simbolo de pacismo en Parizo, sed tamen fine estis malmuntita pro ripetaj vandalaj detruoj fare de kontraŭjudistoj, kiuj aŭ incitiĝis ke inter la 49 lingvoj ankaŭ menciiĝis la hebrea aŭ tutsimple incitiĝis pri iu koncepto kia "paco". Mi metis en la paĝon liston pri la 44 konataj el la sume 49 nomoj de paco en la monumento, kaj faris tion probable malperfekte, ĉar la unua el la kvar kolumnoj pli subas ol la aliaj. Tio ne estas katastrofo. Tamen, se vi havas simplan ideon kiel ripari la grafikan malperfektaĵon, mi ĝojus vidi vian konsilon. ThomasPusch (diskuto) 13:39, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch - bone, mi rigardos kaj eble mi trovos ion. Cetere, ĉu vi vidis mian trovon pri COI? - Amike, Moldur (diskuto) 14:28, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikivortaro

[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [3] RG72 (diskuto) 16:00, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - Moldur (diskuto) 17:19, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [4] [5]. Taylor 49 (diskuto) 21:26, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Tabeloj vikipediaj

[redakti fonton]

Mi estas iom frustrita, ĉar mi foje sufiĉe lerte metis kaj adaptis vikipediajn tabelojn, sed iel mi ŝajne forgesis miajn kapabloj, kaj nun mi sidas komtemplante antaŭ la ekrano. Eble ie en nia vikipedio estas porkomencanta kuir-recepto, kiel fari bonajn tabelojn, sed se jes - kie? Vidu mian novan aldonitan tabelon al la paĝo BRICS: ĝi funkcias ordigebla, sed mi neniel sukcesas kolorigi ĝin - nek class="backgroundcolor9" class="Hintergrundfarbe9" style="bgcolor:#ffeeaa;" aŭ io alia kion mi provis iel impresas la tabelon. Mi komprenas ke ankoraŭ estas {{Belatabelo}}, sed same komprenas ke se uzi ĝin, oni ne rajtas uzi "class" kaj "style", sed ne estas "traduka helpo" kiel transformi alilingvan tabelon al "belatabelo". Se estas ie recepto kiel lerte meti kaj adapti vikipediajn tabelojn, ni devus pripensi kiel pli videbligi ĝin kaj eblas trovi ĝin en kazo de neceso - se ne estas, ni devos krei ion tian. Ĉu vi havas helpon aŭ ideon? ThomasPusch (diskuto) 10:42, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch, mi bedaŭras, sed mi scias pli-malpli nenion pri vikipediaj tabeloj. Mi iam kreis la paĝon Komisiono von der Leyen, kiu enhavas tabelon kun diversaj koloroj, sed mi ne scias mem kiel ĝi funkcias, mi nur kopiis ĝin el iu alilingva versio (la sveda, mi kredas) kaj iomete modifis kaj tradukis. Eble vi tamen trovos en tiu paĝo ion kio helpos vin. - Tute aliteme: Mi faris kelkajn redaktojn en {{informkesto organizaĵo}} kaj en nodo de Salomono, espereble tiuj ŝanĝoj bonordos por vi. - Amike, Moldur (diskuto) 13:00, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Interesa diskuto

[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena. RG72 (diskuto) 08:46, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Estimata RG72! Mi ja vidis ke la diskuto okazas, sed estas mia persona decido ke mi ne partoprenas en ĝi. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:00, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi komprenas. Mi nur deziris atentigi vin pri tiu ĉi afero kies rezulto interesas min de pure esplorista vidpunkto. Konscia nepartopreno ankaŭ estas pozicio, do ĉio en ordo. RG72 (diskuto) 09:06, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Estas du tre similaj artikoloj, nome Jesuo de Nazaret kaj Jesuo Kristo. El ili tiu ĉi laste menciita estas Havenda artikolo kaj ekzistanta en pli ol 200 lingvoj pli ol la alia. Vi en januaro forigis partojn de Jesuo Kristo (nome pli ol 4 000 bitokoj), ĉar ili estas ankaŭ en la alia artikolo. Tamen tiu perdo malbonigas la klasigon de Esperanto en la aparta rangigo de la Havendaj artikoloj. Multaj vikipediistoj baraktas por plialtigi tiun nivelon. Tial mi remetis tiun materialon kaj vi rajtas, sed vi deziras, nuligi tiun materialon el Jesuo de Nazaret, kio ne malbonigis la menciitan klasigon de Esperanto, kion vi povas vidi en [6].--kani (diskuto) 20:34, 23 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Estimata, mi nuntempe estas en vikipaŭzo, do dume ne kontribuas ion ajn (escepte de eblaj respondoj al rektaj personaj mesaĝoj).
Pri Jesuo: La diferencigo inter la antaŭe tre similaj artikoloj estis tre konscie kaj intence farita ĝuste tiel: Jesuo de Nazaret temas pri la historia persono, kaj Jesuo Kristo estas pri la rolulo en kristanismo bazita sur tiu persono. Ĝuste tial tiuj tekstopartoj estu en Jesuo de Nazaret, kaj ne en Jesuo Kristo. - Sed mi nun nenion faros.
Sincerajn salutojn kaj Bonan Kristnaskon al vi, Moldur (diskuto) 09:45, 24 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon, Martin, pro la atentigo pri forpaso de Gunnar Gällmo. Mi protektis lian uzantopaĝon kaj koncernan diskutpaĝon. La biografian artikolon oni kompreneble ne devas aŭtomate protekti. Tamen mi en tiu artikolo vidis ŝajne sufiĉe senesperan ruĝan ligilon pri Bertil Nilsson, pri kiu ŝajne estas tiom malmultaj informoj, ke ĝis nun eĉ ne sufiĉis por unu frazo en la ĝermolisto de svedaj esperantistoj. Mi scias ke inter Gotenburgo kaj Malmö estas 280 km, sed tamen en globala perspektivo vi pli proksimas al la, eventuale eksa, aktivejo de s-ro Nilsson... ĉu vi vidus eblecon kunskrapi iujn informerojn por unu aŭ du frazoj en la ĝermolisto de svedaj esperantistoj, aŭ eĉ por artikola ĝermo? Alikaze mi konsiderus forigi la ruĝan ligilon pri Bertil Nilsson (estas entute dek), ĉar ne sencas ke ruĝaj ligiloj vane atendas jardekojn por bluiĝi... ThomasPusch (diskuto) 22:55, 24 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ekesploras pri Bertil Nilsson. Espeble mi trovos ion... - Amike, Moldur (diskuto) 19:50, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kara ThomasPusch! Jen kion mi trovis: Uzanto:Moldur/provejo/Bertil Nilsson, ankoraŭ neniel poluritaj fragmentoj... - Amike, Moldur (diskuto) 21:26, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pri la kunskrapo. Mi ankoraŭ alskrapis ion mem. Bedaŭrinde, kvankam pasis nur 10 tagoj ekde kiam mi demandis, mi havas neniun memoron plu kie mi legis ke Bertil Nilsson iam estis membro de la Esperanto-grupo de Malmö, el kio mi konjektis ke probable li almenaŭ dumtempe loĝis en Malmö. Nun mi tute dubas, ĉu eble mi nur legis lian ruĝan ligilon proksime al mencio de Eldona Societo Esperanto en Malmö, kio kompreneble tute ne signifus ke verkisto devus vivi en la urbo de sia eldonejo. Sed mi pensas ke mi antaŭ dek tagoj legis lian lokon en ligo al la loka grupo de Malmö. Vanas provi rememori, mi havas neniun ideon kien malaperis mia fonto... Ĉiukaze mi nun trovis, ke ene de sekundero, Guglo trovas 102 "Bertil Nilsson"-ojn en Malmö kaj multajn pliajn en tuta Svedio, la nomo aperas inflacie, en Malmö eĉ estas unu "Bertil Nilsson", nur 3 jarojn pli juna (1936), kiu estis renoma futbalisto kaj en pluraj lingvoj havas vikipedian artikolon - sed havi tiom oftan nomon ne faciligas la serĉadon... ThomasPusch (diskuto) 00:01, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via bondeziro

[redakti fonton]

Dankon pro via saluto! Ni ja iom longe loĝis en la sama urbo.

Retpoŝte mi estos ankoraŭ dum iomete da tempo atingebla per <antaŭnomo>@<nomo>.de. (La antaŭnomo estas la germana, la nomo uzas la kutimajn anstataŭaĵojn por germanaj literoj.)

Ĉion bonan, Renardo Renardo la vulpo (diskuto) 19:49, 4 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Rememorigilo voĉdoni nun elekti membrojn de la unua U4C

[redakti fonton]
Vi povas trovi ĉi tiun mesaĝon tradukitan en suplementaj lingvoj sur Meta-vikio. (jam tradukita esperanten)

Karaj Vikimediano,

Vi ricevas tiun mesaĝon ĉar vi antaŭe partoprenis la UCoC-procezon.

Tio ĉi estas rememorigilo ke la voĉdonada periodo por la Kunordiga Komitato pri la Universala Kodo de Konduto (KKUKK, aŭ angle U4C) finiĝos la 9-an de majo 2024. Legu la informon sur la voĉdonada paĝo sur Meta-vikio por lerni pli pri voĉdonado kaj balota kvalifiko.

La Kunordiga Komitato pri la Universala Kodo de Konduto (KKUKK, aŭ angle U4C) estas tutmonda grupo dediĉita al justa kaj konsekvenca efektivigo de la UCoC. Komunumaj membroj estis invitita submeti siajn proponojn por la U4C. Por pli da informo kaj la respondecoj de la U4C, bonvolu legi la U4C ĉarton.

Bonvolu dividi ĉi tiun mesaĝon kun membroj de via komunumo por ke ili ankaŭ partoprenu.

En la nomo de la projekto de UCoC,

RamzyM (WMF) 23:10, 2 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto gravulo

[redakti fonton]

Saluton, Moldur. Mi lastatempe iomete rearanĝis kelkajn Vikidatumajn trajtojn de {{informkesto gravulo}} ekuzante la Lua-modulon {{Wikidades}}. Ĝi ebligas trajtojn, kiujn la ĝis nun uzita kaj ankoraŭ uzata modulo {{Wikidata}} ne ofertas. Temas pri honorigo (P166), partio (P102), edz(in)o (P26), posteno (P39) kaj okupo (P106), pli malpli videblaj en Jair Bolsonaro kaj Alexander Stubb. Hodiaŭ mi eĉ sukcesis korekti foje aperintan fuŝan montradon de kalendaraj datoj. Nun estas la kutima ordo "tago", "monato" kaj "jaro". Antaŭ mia korekto la du unuaj pecoj estis ial interŝanĝitaj kaj la interŝovita -a de kiel ekz. en "5-a de junio 2024" forestis.

Krome estas propono pri kunigo de la ŝablono kun {{informkesto homo}} kaj {{informkesto biografio}}. Iu metis foje diskuton pri tio al VP:KA kaj mi ion aldonis al ĝi, sed ŝajnas al mi, ke la intereso redukti nian ŝablonaron fojfoje ne tre grandas. Kion vi pensas pri tio? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:18, 5 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Kara Tlustulimu, dankon por via mesaĝo!
Unue, bonvolu scii ke mi nuntempe estas en mem-elektita vikipaŭzo. Mi iom retiriĝis ĉi tie por koncentri miajn vivofortojn pri aliaj taskoj. Mi plu regule legas ĉi tie, sed nur tre malmulte mem kontribuas.
Mi ĝojas kaj dankas pri viaj aldonoj al, interalie, edzinoj, postenoj, honorigoj. Jes, tio estas valora plibonigo de la ŝablono, kaj mi volonte vidos pliajn similajn plivalorigojn, ekz-e pri infanoj.
Pri kunigo de ŝablonoj, mi forte konsentas kun la proponoj por kunigi. Mi iam jam unuecigis kaj kunfandis plurajn disajn informkestojn kiuj intertempe kunfandiĝis al la nuna "gravulo" (tie eniris reganto, regantino, verkisto, sanktulo, papo, filozofo, ...). Mi ĉiam antaŭvidis ke tiu laboro iam ankaŭ kovru la ĝis nun apartajn informkestojn homo kaj biografio, sed tiam ne atingis tiun celon. Estus ja tre bone se tiu kuniga laboro povus esti iam baldaŭ kompletigita!
Pri {{informkesto homo}} mi memoras ke tiu enhavas iujn specialajn trukojn, aparte pri esperantistoj. Necesus iom esplori pri tio, transplanti ilin al la "gravulo", kaj post tio principe eblos senprobleme uzi la "gravulon" ĉie kaj pensiuligi la "homon".
Saluton, Moldur. Dankon pro via respondo. Mi ĵus eĉ plibonigis plian trajton uzante {{Wikidades}}, nome membro de (P463). Tio jam bone videblas ekz. en Konrad Adenauer. La necesan kodon mi ĉikaze denove trovis en la ekvivalenta kataluna ŝablono. El tiu sufiĉe vigla Vikipedio mi ja foje transprenis la modulon {{Wikidades}}. Ekde hieraŭ mi iom post iom tradukas ĝian dokumentadon. Bonŝance la kataluna modulo havas eĉ anglan version de la dokumentado, kion mi ja povas pli bone traduki esperanten. - Mi esperas, ke vi fartas bone en via nova jardeko, al kiu mi ankaŭ jam alproksimiĝas. :-). - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Koran dankon por viaj afablaj deziroj! :-)
La {{informkesto biografio}} estas pli komplika. Miaopinie ĝi estas tro ambicia, volante solvi tro multajn taskojn samtempe. Mi forte pledas ke informkesto NE generu enkondukan frazon! Pluraj centoj da artikoloj uzas tiun informkeston. Kelkaj kun "EnkondukaFrazo = ne", eble tiuj estas pli facile anstataŭigeblaj per la "gravulo". Tiuj kiuj jes ja uzas la generitan enkondukon bezonos pli da laboro - se oni ne iel povos aŭtomatigi la procezon.
Amike, Moldur (diskuto) 09:38, 6 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis ion laŭ la kataluna ŝablono por plibonigi la subtenon por infano (P40) kaj vivkunulo (P451). La ŝanĝo jam bone efikas en Jair Bolsonaro, almenaŭ pri la infanoj.
Krome mi jam rezignis pri la daŭrigo de redaktado je {{informkesto biografio}}, simple ĉar nur tre malmultaj uzantoj de nia Vikipedio okupiĝas pri Lua-moduloj. Tlustulimu (diskuto) 12:41, 6 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Tre bone! Mi vidas la efikon ĉe Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau kaj Katerina la 2-a (Rusio). Eble oni povus ordigi la infanojn laŭ patrinoj kaj iom kompaktigi la liston...
Mi proponus NE plu investi plian laboron en {{informkesto biografio}} – escepte de tiaj ŝanĝoj kiuj helpos al ĝia eventuala forigo. - Amike, Moldur (diskuto) 13:08, 6 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Alia, tre bona ekzemplo (pri edzinoj, amatinoj, idoj): Henriko la 8-a (Anglio). - Moldur (diskuto) 13:12, 6 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur. Ĉu eblas rearanĝi {{informkesto artisto}}, tiel ke ĝi uzas {{informkesto gravulo}} kiel bazon. Sed kolektoj kun ties verkoj (P6379) kaj influita de (P737) laŭeble ne perdiĝu. Krome ĝi ja havas pliajn apartajn parametrojn, kiuj laŭeble restu funkciantaj. Ĉu mi provu tion aranĝi aŭ vi? - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:51, 18 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Kara Tlustulimu, dankon por via mesaĝo. Mi mem nuntempe ankoraŭ pli-malpli paŭzas pri Vikipedio, do mi tion nun ne faros, sed tre mi ĝojas se iu alia kolego ekentreprenos tiun laboron, kaj mi fidas ke vi ja estas kompetenta kaj taŭga persono por tiu laboro. Do, laŭ konata esprimo, "vi havas mian benon" ;-)
Amike, Moldur (diskuto) 19:48, 18 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur. Mi ĵus kuraĝis rearanĝi {{informkesto artisto}} uzante la pli ĝeneralan ŝablonon {{informkesto gravulo}} kiel bazon. Tio bone funkcias ekz. en John de Critz kaj eĉ efikas jam kelkaj P-kodoj el "Informekesto gravulo". - Ĉu mi eble eĉ kreu "Informkestero artisto" kaj iomete enplektu ĝin en la rearanĝitan informkeston? Amike Tlustulimu (diskuto) 10:15, 19 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, tio sonas bone. Koran dankon! - Amike, Moldur (diskuto) 15:31, 19 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne dankinde. - Mi ĵus aranĝis la novan informkesteron, nome {{informkestero artisto}} kaj enplektis ĝin en {{informkesto artisto}}. Kaj mi iomete alĝustigis la dokumentadojn. La nova informkestero ankaŭ troveblas en la dokumentado de {{informkesto gravulo}}, kie vi ja foje proponis ĝin. Mi nur metis ĝin al la listeto de ekzistantaj tiaj ŝablonoj. Tlustulimu (diskuto) 17:15, 19 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Vikimedia komunejo

[redakti fonton]

Mi petas vin mallonge rigardi la noton en diskutpaĝo pri la litova urbeto Šakiai. Tie temas pri daŭrigo de jam individue faritaj forigoj de fotoj el landoj, kiuj ne permesas ekstreman liberecon de panoramo. Se tiu evoluo ne haltigeblas, kaj mi dubas ke eblas haltigi ĝin, tiam la vikimedia komunejo parte malinstalas sin mem, kaj ni devos konsideri kiujn fotojn ni konsideras sufiĉe gravaj por loke alŝuti ilin al la esperanta vikipedio. Tio baze kontraŭas la ideon de la vikimedia komunejo, kiu ĝuste estu interprojekta, interlingva bazo de fotoj por vikipedio - kaj mi dubas ĉu la laborforto de niaj administrantoj sufiĉos por trakti kaj kontroli 1000 aŭ 10 000 aŭ pli da novaj loke alŝutataj bildoj. Mi ne alvokas al agado, sed nur volas dividi mian zorgon... ThomasPusch (diskuto) 06:08, 17 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch, mi komprenas vian zorgon. La vikimedia komunejo kiel komuna datumbazo por projektoj estas ja bona subteninda projekto. Sed ĝi ne povas ŝanĝi la realecon ke iuj landoj havas tro striktajn leĝojn kaj stulte malpermesas/limigas la panoraman liberecon. La vikimediaj aktivuloj decidis obei la leĝojn por ne riskigi sian projekton. Ankaŭ ni ne povas ŝanĝi tion. Ni do atentu pri tiuj dosieroj, laŭeble kopiu ilin al nia propra esperanta ejo, kaj aldonu atentigon ke oni NE forigu ilin de tie. - Amike, Moldur (diskuto) 12:35, 17 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Klare. Kiel mi skribis, mia zorgo ankaŭ koncernas ĉu la laborforto de niaj administrantoj sufiĉos por trakti kaj kontroli espereble ne tro multaj el la komunejo kopiitaj kaj novaj loke alŝutataj bildoj. Mi samtempe dankemas kaj iritiĝas pro tio ke la aktivuloj de la komunejo tre malunuece traktas la bildojn de tiuj landoj, kompreneble ne pro sistemeco sed pro tio ke ankaŭ tie agas homoj kun limigitaj aktivaj horoj. Do oni neniam scias kiu bildo estos forigita de tie ene de unu semajno post kiam ĝi eble pace uziĝis dum 15 jaroj aŭ pli. ThomasPusch (diskuto) 08:21, 18 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi volas varbi vin kunhelpi bluigi la lastajn ruĝajn ligilojn kaj revizii la ankoraŭ dubindajn referencojn en la teksto Kamala Harris. Ŝia nomo kaj bildo nun elstaras centre de la vikipedia titolpaĝo, kaj decus se la artikolo estus polurita. Mi hodiaŭ aldonis artikolojn pri Alan Cranston kaj Willie Brown, kaj faris iujn ŝanĝojn, sed la laboro ankoraŭ ne estas finita... Sed se pluraj homoj kunlaboras, ĉiu kreas 2-3 artikolojn kaj oni komune revizias la referencojn, la laboro devus esti rapide finebla. ThomasPusch (diskuto) 08:27, 25 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Legante pri la historio de Palatinato kaj Alzaco, mi ĵus ankoraŭ rimarkis ke tekstoj pri la historiaj duklandoj Hanau, Lichtenberg kaj la sekva Hanau-Lichtenberg ankaŭ mankas (mi ĵus plenigis tekston pri la princlando Palatinato-Veldenz kaj adaptis iujn ĉirkaŭajn tekstojn, sed neglektis la historiajn teritoriojn Palatinato-Sulzbach kaj Palatinato-Birkenfeld, ankaŭ ne jam ekzistantaj). Ĉar vi kutime tiom inklinas al historiaj teritorioj, tiuj tekstoj eble povus iĝi aldonaj estontaj celoj de vi. Sed ĉar nun la aktuala politiko de Usono ŝajnas pli urĝa temo ol la historio de malgrandaj germanaj duklandoj, tamen la teksto pri s-ino Harris havu prioritaton. ThomasPusch (diskuto) 10:49, 25 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Vi estas tre ĝentila, mi kredas ke vi estas unu el malmultoj kiu legas miajn artikolojn. Gratulojn pro viaj bonEGaj kontribuaĵoj ankaŭ. Claudio Pistilli (diskuto) 21:11, 24 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Kara Claudio Pistilli, koran dankon por viaj afablaj vortoj! Gratulon ankaŭ al vi, por viaj tre diligentaj kontribuoj pri nenombreblaj historiaj kleruloj. - Amike salutas Moldur (diskuto) 05:10, 25 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Diskuto pri referencoj

[redakti fonton]

Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.

Jen estas ligilo al la diskuto: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto. VladimirPF (diskuto) 05:53, 26 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj Jaroj kaj Jarcentoj antaŭ nia erao

[redakti fonton]

Saluton, estas en ordo se vi estas en vikipaŭzo. Tamen ŝajnas ke la avertiga sistemo por ĉiuj en noto de la diskutpaĝo Ŝablono-Diskuto:Jarcentoj ne bone funkciis antaŭ 3 semajnoj. Mi nun ankoraŭfoje provis "pingi", sed ĉar mi nun estas skeptika mi ankaŭ metas personan atentigon: Se vi havas kapaciton, bonvolu legi la notojn en la diskutpaĝo - temas ankaŭ pri principa demando, kiom komplike ni faru niajn ŝablonojn pri tiuj tre foraj jaroj, kies paĝoj evidente estas atendataj de uzantoj, ĉar oni metas multajn ruĝajn ligilojn al neekzistaj fruaj paĝoj, sed aliflanke apenaŭ iu uzanto bone flegas la monton de paĝoj pri jaroj antaŭ 2000, 2500 aŭ pli da jaroj. Do la sistemo pri tiuj paĝoj devas esti laŭeble simpla, por ne entombigi tro multan laboron en ili. Vi komprenas ke tio ne estas alarmo, kaj mi ne volas postsekvi vin en via paŭzo. Sed tamen vi volas doni al vi ŝancon scii pri la pripensoj, se vi foje reensalutos. ThomasPusch (diskuto) 13:14, 30 nov. 2024 (UTC)[Respondi]

"LTA Pakkoruotsi" kaj stutumula vikio "saunapedia.shoutwiki.com"

[redakti fonton]

Cxu tiu artikolo tauxgus en Vikipedio, se mi aldonus al gxi suficxe fontojn: https://saunapedia.shoutwiki.com/wiki/Pakkoruotsi_esperantoksi 46.132.72.213

Bedaŭrinde ne. La temo mem laŭ mia opinio estas ja menciinda, sed via malbona agado rezultigis forigon: [7] [8]. Vi estas globale forbarita DO NE RAJTAS REDAKTI IUN VIKION. Taylor 49 (diskuto) 23:11, 3 jan. 2025 (UTC)[Respondi]