The Esperanto-Monthly
Aspekto
The Esperanto Monthly | |
la eldono de aprilo 1919 aparte adresiĝis al kimroj
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | anglalingva revuo pri instruado de Esperanto |
| |
Redaktisto | William Walter Mann (1913), William Main Page (1914-1919, ankaŭ poste kiel rubriko de La Brita Esperantisto) |
Establodato | 1913 |
| |
The Esperanto Monthly[1] estis revuo de Esperanto-Asocio de Britio. Ĝin redaktis en la unua jarkolekto de 1913 William Walter Mann, kaj ekde januaro 1914 William Main Page. La revuo enhavis precipe kursojn kaj materialon por instruistoj (lingvostudoj, rakontoj kaj poeziaĵoj).
- Vol. I. 1913, IV+192 p.
- Vol. II. 1914, IV- --188 p.
- Vol. III. 1915, 188 p.
- Vol. IV. 1916, IIXIV- -128 p.
- Vol. V. 1917-l3xIV+1 p.
- Vol. VI. 1918-13xIV+140 p.
- Vol. VII. 1919-l3xIV- 136 p. 24x15.
En januaro 1920 ĝi estis enkorpigita en la revuon La Brita Esperantisto. En la Enciklopedio de Esperanto de 1934 la tiam jam historian projekton prezentetis Paul Tarnow.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 la titolo estas skribata kun ligostreketo The Esperanto-Monthly, sed verdire la titolo estis sen ligostreketo, kie videblas en la titolpaĝoj en la vikimedia komunumejo.