Saltu al enhavo

Séverine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Séverine (Tramtransporto en Parizo).
Séverine
Persona informo
Naskonomo Caroline Rémy
Aliaj nomoj Séverine • Arthur Vingtras • Séverin
Naskiĝo 27-an de aprilo 1855 (1855-04-27)
en Parizo
Morto 24-an de aprilo 1929 (1929-04-24) (73-jaraĝa)
en Pierrefonds
Tombo Pierrefonds Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Séverine
Familio
Edz(in)o Adrien Guébhard (en) Traduki (1885–1924)
Antoine-Henri Montrobert (en) Traduki (1871–1885) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Jules Vallès
Georges de Labruyère (en) Traduki (1885–1920) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Roland Guebhard (en) Traduki
 ( Adrien Guébhard (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktivulo
media proprietor (en) Traduki
aktivisto pri virinaj rajtoj
verkisto
ĵurnalisto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Caroline Rémy pentrita de Renoir

Séverine, naskonome Caroline Rémy (naskiĝis la  27-an de aprilo 1855 (nun 1855-04-27) en Parizo, mortis la 24-an de aprilo 1929 en Pierrefonds) estis franca verkistino.

Konatiĝinte en 1880 en Bruselo kun Jules Vallès, ŝi iĝis fervora adepto de liaj teorioj, skribis en la socialismaj organoj kaj partoprenis en la eldono de romanoj de Vallès. Post lia morto, kaj ĝis 1888, ŝi gvidis la ĵurnalon kiun li fondis «Le Cri du peuple».

Ekde tiam Séverine laboris en diversaj organoj de la gazetaro, ĉiam estante varmega ĉampiono de ĉiuj subpremataj kaj ofendataj (aparte, ŝi apogis aktive Dreyfus kaj Sacco kaj Vanzetti). En 1892, ŝi ricevis grandan reeĥon de sia renkontiĝo kun papo Leono la 13-a, kun kiu ŝi parolis pri la socia demando. Ekde 1898, ŝi gvidis la virinan gazeton «La Fronde», kiu estis la organo de la feminisma movado (ĉiuj ĝiaj oficistoj estis virinoj) samtempe donante grandan atenton al ĉiuj aktualaj temoj.

Ŝi apogis la Oktobran Revolucion en Rusio, en 1921-1922 ŝi estis membro de la Franca Komunista Partio; ŝi forlasis ĝin por konservi sian membrecon en la Ligo de Homaj Rajtoj.

En Parizo, haltejo Séverine de tramvojo T3b, inaŭgurita la 15-an de decembro 2012, portas ŝian nomon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Реми, Каролина en la rusa Vikipedio.