Saltu al enhavo

Robert Louis Stevenson

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Louis Stevenson
skota verkisto
skota verkisto
Persona informo
Robert Louis Stevenson
Naskonomo Robert Lewis Balfour Stevenson
Naskiĝo 13-an de novembro 1850 (1850-11-13)
en Edinburgo
Morto 3-an de decembro 1894 (1894-12-03) (44-jaraĝa)
en Vailima
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mount Vaea (en) Traduki
Grave of Robert Louis Stevenson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Presbiterianismo vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko NovurboBournemouthSamoa Insularo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Edinburgo
University of Edinburgh School of Law (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Robert Louis Stevenson
Familio
Patro Thomas Stevenson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Matilde Margaret Isabella Stevenson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Fanny Stevenson (en) Traduki (1880, 1880–1894) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj D.E. Stevenson (second niece (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
novelisto
eseisto
romanisto
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1866–1894 vd
Verkado
Verkoj Trezor-Insulo ❦
Kidnapped ❦
La Stranga Kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde ❦
A Child's Garden of Verses ❦
Prince Otto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Louis (Balfour) STEVENSON [RObet LUis STIvnsn] (naskiĝis la 13-an de novembro 1850 en Edinburgo, mortis la 3-an de decembro 1894 sur la insuloj Samoo) estis skota verkisto.

La filo de lumtur-konstruisto unue studis teknikon, poste juron, sed baldaŭ li plene dediĉis sin al la literaturo kaj partikulare al aventuraj kaj vojaĝlibroj. Por mildigi sian pulmomalsanon li vojaĝis al sudaj landoj: ekz. al Suda Francio, al Svislando, Kalifornio kaj al Samoo, kie li vivis ekde 1890 ĝis sia morto.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • An inland voyage (navigacio enlanda)
  • Treasure Island (Trezorinsulo, 1882)
  • A Child's Garden of Verses (Infana Ĝardeno de Versoj, 1885)
  • Kidnapped (Forkaptita, 1886)
  • The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde (La Stranga Kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, 1886)
  • The Master of Ballantrae (Mastro de Ballantrae, 1888)
  • The Black Arrow (Nigra Sago, 1888)
  • The bottle imp (Botel-diableto, 1892)
  • The Beach of Falesá (Marbordo de Falesá)
  • Catriona (Katriona, 1893)
  • Weir of Hermiston (Hermistona Vejro, eld. 1896)
  • The Suicide Club (Klubo de Sinmortigantoj)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri Diablet’ en la Botel’ (1948)

Citaĵo
 Jen N-ro 1 de “Kajeroj Internaciaj’’ : kolekto da noveloj, rakontoj, kaj historioj ĉiulandaj. S-ro Harasin petas kunlaboron. Oni skribu al li por detaloj.

Ĉi tiu traduko de la fama rakonto de Stevenson estas flua kaj agrabla. Ni legis ĝin plezure. Kelkaj strangaĵoj ŝajnas esti pli vere penado ellabori propran lingvan stilon, ol eraroj de komencanto. Ni korektus : ŝatus (volus), Belgio (Belgujo), post kiam (kiam), dum kiam (dum), antaŭ kiam (antaŭ ol). Oni uzas pezajn kaj tute senutilajn korelativojn per kelk- : kelkiu— iu, kelkiom— iom, kelkiam—jen iufoje (sometimes), jen iam (once) ; jen kelkafoje (on various occasions). Aparte ĝena estas kelkiam . . . kelkiam . . . kelkiam . . . kelkiam anst. jen . . . jen (38). Kialboj koti [tiel] la i-korelativojn ? Mia kompatindinjo! Aĥ, etinjo ! estas interesaj eksperimentoj : sed ĉu Ah mianjo ! estas divenebla ? Kial kripligu du vortojn en la titolo ? Esprimoj notindaj : Mi observis du iojn (aferojn). Nur pro unu io mi timas. Dufoje ni renkontas la tre maloftan nenial, kaj ĝuste uzatan : Nenial miru (26), vi nenial hontos (19). Pli ol ĝise, more than before. Dumage, in the act. Li evitemis renkonti, was desirous not to meet. Malservi—eviti (45). Apenaŭ komprenebla uzo deeko (25, 35)

Entute ni kore rekomendas la verkon, kaj bonvenigas ĝin kiel preskaŭ la unuan el postmilita Germanujo. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 523-524 nov-dec 1948

Filmoj laŭ R. L. Stevenson

[redakti | redakti fonton]

Trezorinsulo estis filmigita pli ol 20-foje, ekzemple en 1950 fare de Walt Disney, kaj plurajn film-versiojn havas ankaŭ D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde, Nigra Sago, Mastro de Balantrae, Klubo de Sinmortigantoj, Forkaptita.

Vidi ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]