Saltu al enhavo

Prezidanto de Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Pollando
Prezydent Rzeczypospolitej Polskiej
flago
Andrzej Duda
Andrzej Duda
publika posteno
organo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 11-a de decembro 1922 vd
Antaŭe chief of state (Poland) vd
Lando(j) Pollando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La prezidanto de la Pola Respubliko (pole Prezydent Rzeczypospolitej Polskiej) estas, laŭ la konstitucio, la plej alta reprezentanto de aŭtoritatoj en Pollando. Li estas ŝtatorgano pri plenuma povo kaj militestro de la pola armeo.

La ofico ekzistas seninterrompe ekde 1922; post la jaro 1939 la devojn plenumis prezidantoj en ekzilo en Londono. En la tiel nomata Popola Pollando (Pola Popola Respubliko, 1944-1989, marioneta ŝtato de Sovetunio) la ofico ekzistis en la jaroj 1947-1952. En 1989, pro decidoj de Ronda Tablo, la ofico estis restarigita kaj oni elektis la nuran prezidanton de Pola Popola Respubliko (Wojciech Jaruzelski). En 1990 Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidanto en ekzilo, transdonis siajn rajtojn al Lech Wałęsa, nove elektita prezidento de la 3-a Pola Respubliko.

Ekde la 23-a de decembro 2005 ĝis sia morto en 10-a de aprilo 2010 Lech Kaczyński estis prezidento de Pollando. La 4-an de julio 2010 Bronisław Komorowski estis elektita kiel prezidanto. Li komencis efektivigi ĉi tiun funkcion en la 6-a de aŭgusto 2010.

De la 6-a de aŭgusto 2015 la oficon de la prezidanto de Pollando plenumas Andrzej Duda.[1]

Oficperiodo kaj metodo de voĉdonado

[redakti | redakti fonton]
La prezidenta palaco en Varsovio

La prezidenton elektas rekte la popolo por kvinjara oficperiodo. La sama persono povas esti denove elektita nur unufoje.

Dum la voĉdonado ĉiu elektanto voĉdonas por unu kandidato. Fariĝas prezidenton tiu kandidato, por kiu voĉdonis pli multe ol duono de voĉdonantaj elektantoj. Se neniu kandidato ricevis tian voĉplimulton, oni efektifigas ripetan voĉdonadon kun du kandidatoj ricevintaj plej multe de voĉoj.

Prezidanta ĵuro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la 130-a artikolo de Konstitucio, la nove elektita prezidanto ekokupas la oficon post jena ĵuro ĉe la Nacia Konvento:

Ekokupante laŭ volo de la Nacio la oficon de prezidanto de Pola Respubliko, mi solene ĵuras, ke mi estos fidela al Konstituciaj decidoj, mi malcedeme gardos dignon de la nacio, sendependecon kaj sekurecon de la ŝtato, kaj bono de la patrujo kaj prospero de la civitanoj estos por mi ĉiam la plej alta ordono.

Al la ĵuro oni povas aldoni dirante:

Tiel helpu min Dio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Uroczystości inauguracji Prezydenta RP Andrzeja Dudy (pole). Arkivita el la originalo je 2015-08-06. Alirita 2015-08-07 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]