Philippe Dupouy
Aspekto
Philippe Dupouy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1952 (72-jaraĝa) en Hauriet |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
TTT | |
Retejo | http://obsdax.astrosurf.com |
Philippe DUPOUY (naskiĝis la 18-an de februaro 1952 en Hauriet, Landes, Francio) estas franca amatora astronomo, profesie komputadisto ĉe Électricité de France.
Asteroidoj malkovritaj : 2 | ||
---|---|---|
44263 Nansouty | 28-an de aŭgusto 1998 | kun F. Maréchal |
175726 Borda | 29-an de aŭgusto 1997 |
Li direktas la Observatorion de Dax, kiun li fondis en 1976,[1] konstruis planetarion, kiu montras pli ol 1000 stelojn, kaj ludis gravan rolon en la disvolvo de la teleskopo T60 ĉe la Pic du Midi de Bigorre.[2]
Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris 2 asteroidojn inter 1997 kaj 1998, kun Frédéric Maréchal.[3]
Kun Michel Meunier, li kunmalkovris en 1997 la kometon C / 1997 J2 (Meunier-Dupouy) ; ili estas la unuaj amatoraj astronomoj, kiuj malkovris kometon per defore regata teleskopo.
La asteroido 214485 Dupouy estis nomita en lia honoro.[4]