Lluís Domènech i Montaner
Lluís Domènech i Montaner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1849 en Barcelono |
Morto | 27-an de decembro 1923 (73-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Barcelono |
Familio | |
Frat(in)oj | Enric Domènech i Montaner (en) kaj Eduard Domènech i Montaner (en) |
Infanoj | Pere Domènech i Roura, Fèlix Domènech i Roura (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto profesoro politikisto |
Verkoj | Castle of the Three Dragons Casa Lleó Morera Palaco de la Kataluna Muziko Hospitalo de Sant Pau |
Lluís Domènech i Montaner[1][2] (Barcelono, 21a de decembro 1850 - Barcelono, 27a de decembro 1923) estis hispan-kataluna arkitekto, kiu elstaris pro siaj verkoj konstruitaj en la stilo de la Kataluna modernismo. Li dediĉis grandan parton de sia vivo ankaŭ al la politiko. Li studis karieron de arkitekturo kaj poste profesoris prie.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Kiel arkitekto Domènech faris konstruaĵojn en kiuj oni kombinas strukturan raciemon kun eksterordinaraj ornamelementoj, inspiritaj en la arkitekturaj hispan-arabaj tendencoj kaj en la kurvaj linioj propraj de la kataluna modernismo. En la aktuala Muzeo de Zoologio, konstruita origine kiel restoracio (Kastelo de la Tri Drakoj) okaze de la Internacia Ekspozicio de 1888, Domènech uzis strukturon de videbla fero kaj ceramiko, tekniko kiun poste, en 1908, li perfektigos en la Palaco de la Kataluna Muziko. Tiu konstruaĵo kaj tiuj projektitaj poste, aligas abundon de mozaikoj, ceramiko kaj multkolora vitro, disponitaj per fajna harmonio.
Male al aliaj arkitektoj de la modernismo, Domènech tendencis laŭ la tempopaŝo fari konstruaĵojn pli malpezajn, forigante materialon el la strukturoj, sed plutenante la ornamadon kiel elemento unuaranga.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Casa Fuster
- Casa Lleó Morera
- Hospitalo de Sant Pau
- Institut Pere Mata en Reus
- Palaco de la Kataluna Muziko
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [http://hemeroteca.lavanguardia.com/preview/1888/03/23/pagina-4/34665801/pdf.html Notas de prensa - La Vanguardia. 23a de marto 1888 Konsultita la 26a-7-19
- ↑ [http://hemeroteca.lavanguardia.com/preview/1925/10/28/pagina-6/33263477/pdf.html Notas de prensa - La Vanguardia. 28a de oktobro 1925 Konsultita la 26a-7-19
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Enric Ganell, Antoni Ramon, Lluis Domenech Girbau (2006): Lluis Domenech I Montaner: Travels Around Romanesque Architecture, Collegi d'Arquitectes de Catalunya (COAC), ISBN 84-96185-76-1
- Lluis Domenech I. Montaner (2006): Dom'nech Montaner, Collegi D'Arquitectes de Catalunya, ISBN 84-88258-84-4,
- Bancells, Consol, 'Guia del Modernisme a l'Eixample', Nou Art Thor Edicions, Barcelona, 1990, ISBN 84-89681-99-6.
- Bancells, Consol, 'Sant Pau, Hospital Modernista', Nou Art Thor Edicions, Barcelona, 1988 ISBN 84-7327-180-7.