Kálmán Osvát
Kálmán Osvát | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Roth Kálmán |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1880 en Oradea |
Morto | 1-an de aŭgusto 1953 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Ernő Osvát |
Parencoj | Endre Bálint (nevo) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
OSVÁT Kálmán (oŝvat) verkisto, redaktoro, pli juna frato de Ernő Osvát (Nagyvárad 18-a de januaro 1880 – Budapest, 1-a de aŭgusto 1953).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis unu el gravaj rolantoj de ekiro de la hungara literatura vivo de Transilvanujo post la unua mondmilito. Li akiris kuracistdiplomon Budapest; li estis unue praktikanta kuracisto en Gyula, poste distrikta kuracisto en Bátos. En 1919 li aperigis la unuan beletran revuon Zord Idő. En 1924-25 li estis respondeceldonanto de Ellenőr. En 1926 li translokiĝis al Temesvár. Li redaktis plurajn revuojn (Erdélyi Levelek (1921), Kalauz (1922-23), Osvát Kálmán Hétfői Levelei (1925), Fölösleges Ember, Repríz ktp.). Ekde 1923 li estis ano de KZST. En la 30-aj jaroj li translokiĝis Budapeŝton, sed sia literatura prezento fariĝis tie tre malofta.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Szivárvány (versoj, Budapeŝto, 1903);
- A jeruzsálemi templomban (rakonto, Budapeŝto, 1907);
- Levelek a fiamhoz (Marosvásárhely, 1923);
- Románia felfedezése (? 1923);
- Följegyzések múló és nem múló dolgokról (Marosvásárhely, 1925);
- Erdélyi Lexikon (Nagyvárad 1928)[1].
- Motívumok (Marosvásárhely 2000).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Tolnai Gábor: Erdély magyar irodalmi élete (Szeged, 1933).