Johann Friedrich Gmelin
Johann Friedrich Gmelin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Johann Friedrich Gmelin | |||||
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1748 en Tübingen | ||||
Morto | 1-an de novembro 1804 (56-jaraĝa) en Göttingen | ||||
Tombo | Albanifriedhof (en) vd | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Philipp Friedrich Gmelin vd | ||||
Gefratoj | Christian Gottlieb Gmelin vd | ||||
Infanoj | Leopold Gmelin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto universitata instruisto biologo kuracisto entomologo fungosciencisto ornitologo kemiisto zoologo filikisto briofitologo mineralogo vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco, zoologio, kemio, medicino kaj naturscienco vd | ||||
Aktiva en | Tübingen vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Philipp Friedrich Gmelin • Ferdinand Christoph Oetinger vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Friedrich GMELIN, esperante Johano Frederiko GMELINO (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1748 en Türbingen, mortis la 1-an de novembro 1804 en Göttingen) estis germana naturalisto, botanikisto kaj entomologo.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Gmelin naskiĝis kiel la unua filo de Philipp Friedrich Gmelin en 1748 en Tübingen. Li studis medicinon ĉe sia patro[1] en la Universitato de Tübingen kaj gradiĝis kiel Doktoro en 1769 per tezo titolita: Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploratam ulterioribusque experimentis confirmatam.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1769 li iĝis helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Tübingen. En 1773 li iĝis profesoro de filozofio kaj helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Göttingen. Li posteniĝis al ĉefa profesoro de medicino kaj profesoro de kemio, botaniko kaj mineralogio en 1778. Li mortis en 1804 en Göttingen.
Johann Friedrich Gmelin publikigis kelkaj lernolibrojn pri kemio, farmacio, mineralogio kaj botaniko. Li publikigis ankaŭ la 13an eldonon de Systema Naturae de Carolus Linnaeus en 1788.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]La planto de la Artemizioj Gmelina artemizio aŭ Artemisia gmelinii estas nomita laŭ li.
Inter liaj disĉiploj estis Georg Friedrich Hildebrandt, Carl Friedrich Kielmeyer, Friedrich Stromeyer kaj Wilhelm August Lampadius. Li estis la patro de Leopold Gmelin.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Gmelin, Johann Friedrich; Ferdinand Christoph Oetinger. (1768) Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploraam ulterioribusque experimentis confirmatam, Thesis Tübingen. OCLC 10717434.
- Allgemeine Geschichte der Gifte, Two Volumes, 1776/1777
- Allgemeine Geschichte der Pflanzengifte, 1777
- Allgemeine Geschichte der mineralischen Gifte, 1777
- Einleitung in die Chemie, 1780
- Beyträge zur Geschichte des teutschen Bergbaus, 1783
- Ueber die neuere Entdeckungen in der Lehre von der Luft, und deren Anwendung auf Arzneikunst, 1784
- Grundsätze der technischen Chemie, 1786
- Grundriß der Pharmazie, 1792
- Geschichte der Chemie, 1799
- Allgemeine Geschichte der thierischen und mineralischen Gifte, 1806
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Vane-Wright, R. I., 1975. The butterflies named by J. F. Gmelin (Lepidoptera: Rhopalocera).Bulletin of the British Museum (Natural History),Entomology, 32: 17-64.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Gmelina kemia genealogio
- Gmelina matematika genealogio
- Informoj pri Johann Friedrich Gmelin en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Gmelina biografio
- Johann Friedrich Gmelin ĉe IPNI: Aŭtora registro kaj Listo de priskribitaj specioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mainz, Vera V.; Gregory S. Girolami. Genealogy Database Entry: Gmelin, Johann Friedrich. School of Chemical Sciences Web Genealogy. University of Illinois at Urbana-Champaign (1998). Alirita 2009-01-01 .