János Czukor
János Czukor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de marto 1783 en Kisszeben (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 17-an de majo 1868 en Hódmezővásárhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1808) |
Okupo | |
Okupo | pomologist (en) verkisto de nefikcio |
János Czukor [jAnoŝ cukor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czukor János estis hungara apotekisto.
János Czukor[1] naskiĝis la 18-an de marto 1783 en Kisszeben (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Sabinov en Slovakio), li mortis la 17-an de majo 1868 en Hódmezővásárhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Czukor maturiĝis en luterana gimnazio en Eperjes, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1808. Post la diplomo li laboris en apoteko en Pest (urbo). En la 1820-aj jaroj li malfermis propran apotekon en Hódmezővásárhely. Dum la ĥolera epidemio en 1831 li estis ankaŭ kuracisto. En 1857 li forvendis la apotekon kaj li okupiĝis pri agronomio. Li kontribuis en agronomiaj gazetoj. (Memoru: la urbo havas bonkvalitajn kampojn!)