János Bocsánczy
Aspekto
János Bocsánczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1920 en Gherla |
Morto | 25-an de julio 1986 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/8-1-184 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | mininĝeniero ![]() |
BOCSÁNCZY János (boĉa'nci) hungara inĝeniero pri minejoj, universitata profesoro: Szamosújvár, 11-a de januaro 1920 - Budapeŝto, 25-a de julio 1986.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Siajn studojn pri minejoj li faris en Bukareŝto, Temeŝvaro fininte en Sopron (1943). Li estis uzingvidanta ĉefinĝeniero de Somsály, Berente kaj en Tatabánya. Inter 1951-53 li gvidis la sekretariejon de Ministerio pri Minej- kaj Energiaferoj. Ekde 1957 li laboris en la karbominejo de Borsod. Ekde 1959 li prelegis en universitato. Inter 1968-1985 li estis katedrestro en Miskolc. Li publikis preskaŭ cent da fakstudoj. Li estis ĉefsekretario de la Asocio Tutlanda pri Minejoj kaj Fornoj (1951-54).
Pli gravaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Bányászati szállítóberendezések (Bp., 1974);
- A mélyműveléses bányászat termelő munkagépei (Bp., 1985).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi lexikon